Kolombia tinamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kolombia tinamo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Genro: Kriptureloj Crypturellus
Specio: C. erythropus columbianus
Crypturellus erythropus columbianus
(Salvadori, 1895)[1]
Konserva statuso
Ne Agnoskita
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kolombia tinamo, Crypturellus erythropus columbianus, estas tinamo troviĝanta en la departementoj Kordovo, Sukreo, Bolivaro, kaj Antjokio en nord-centra Kolombio.[2] Oni scias malmulte pri ĝi. Ĝi loĝas en humidaj arbaroj kaj arbustaroj de malaltaj teroj je altoj de ĝis 600 m.

Ĝi estas foje traktita kiel distinga specio, kaj foje kiel subspecio de la Ruĝkrura tinamo. La SACC malakceptis proponon por altigi ĝin al specistatuso, asertante ke nuna disponebla informo malsukcesas elteni la disigon. BirdLife International sekvis tiun traktadon;[3] tiele la Kolombia tinamo forfalis el la IUCN Ruĝa Listo de 2007.[4]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Crypturellus estas formata el la grekaj vortoj κρυπτός (kriptós), "kovrita" aŭ "kaŝita", οὐρά (urá), "vosto", kaj -ellus, latina diminutiva sufikso. La genronomo Crypturellus entute signifus "malgranda kaŝvostulo".[5]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Kolombia tinamo estas proksimume 30 cm longa. Ĝi estas mezgranda bruneca tinamo. Ĝi havas senmarkan brunan kronon kaj blankan gorĝon. Ties supraj partoj estas ankaŭ senmarkaj brunaj senstriecaj, kun blankaj markoj ĉe duarangaj kaj flugilkovriloj. Ties subaj partoj estas pli palbrunaj kun malhela strieco ĉe subpugo. La kruroj estas roz-ruĝecaj. La Kolombia tinamo aspektas tre simila al la Ruĝkrura tinamo (Crypturellus erythropus), tamen la Kolombia tinamo estas pli malhela kaj havas pli fortan striecon.

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas minacata de senarbarigo de arbaroj de malaltaj teroj de ties teritorioj. Lastajn jarojn okazis tre rapida habitatoperdo en la norda parto de Cordillera Central kaj Serranía de San Lucas, kie koncentriĝas restantaj populacioj. Ĝi estis suprenlistita al statuso de Endanĝerita (EN A2c+3c) fare de IUCN en 2004, post esti taksita kiel Preskaŭ Minacata ekde 1988, sed kiel menciite supre ĝi ne estas plu inkludita en la Ruĝa Listo, kie anstataŭe oni konsideras ĝin subspecio de la Ruĝkrura tinamo.

Oni ne konas nunajn konservoklopodojn. Oni proponis enketojn por determini ties precizan distribuadon kaj ekologiajn postulojn, kaj trovi taŭgajn habitatojn por protekti tiujn birdojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brands, S. (2008)
  2. Clements, J (2007)
  3. Remsen, Jr. J. V. (2008)
  4. BirdLife International (2007)
  5. Gotch, A. F. (1995)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2007): Crypturellus saltuarius BirdLife Species Factsheet. Konsultita 2007-AŬG-26.
  • BirdLife International (2008). Apteryx hassti. In: IUCN 2008. IUCN Red List of Threatened Species. Konsultita 9an Februaro 2009.
  • Brands, Sheila (14an de Aŭgusto, 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Crypturellus erythropus". Project: The Taxonomicon. Konsultita 9an Februaro 2009.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Tinamous". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 183. ISBN 0-8160-3377-3.
  • Remsen Jr., J. V.; et al. (7 August 2008). "Proposals for the taxonomic treatment of Red-legged Tinamou Crypturellus erythropus". South American Classification Committee. American Ornithologists' Union. Konsultita 4an Februaro 2009.