Kolombio:Esperanto-movado

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Kolombio, Suda Ameriko. Supozeble la unuaj E-istoj troviĝis tie en 1904-05. En 1909 la movado estas sufiĉe forta: tiam ekzistis E grupoj en Cucuta, Altamira kaj Bukaramango, en la unua aperis ta gazeto Kolombia Stelo, la propagandon kaj kursojn gvidis d-ro Abel de RICO. Laŭ UEA-1928 pioniro estis en 1909 ankaŭ San José de Curula. Poste la grupo unuiĝis en Ligon de K-aj E-istoj, kiun en 1911 akceptis sub sian patronadon la respublika prez. Laŭ la Dietterle-statistiko 1928 E-istoj ekzistis en 7 lokoj. „K-a E Asocio estas definitive fondita.“ (ICK-raporto 1931) UEA-del. en 1933 en Sogamoso.

I. ŜIRJAEV.


Vidu pli ampleksan artikolon historian: Esperanto-movado_en_Kolombio