Kolomna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malgranda strato ene de la urba fortikaĵo

Kolomna (ruse Коломна) estas urbo en Moskva provinco en Rusio.

La urbo estis unuafoje menciita en 1177, ekde la 13-a jarcento ĝi estis fortikita antaŭposteno de Moskvo. La industriigado okazis en la 19-a jarcento, la nunaj gravaj industriaj branĉoj estas la produkto de lokomotivoj kaj kemiaĵoj.

Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1781.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 46438.

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 55° 05′ N 38° 47′ O / 55.083 °N, 38.783 °O / 55.083; 38.783 (mapo)Koordinatoj: 55° 05′ N 38° 47′ O / 55.083 °N, 38.783 °O / 55.083; 38.783 (mapo).

La urbo estas ĉ. 100 km sudoriente de Moskvo ĉe kuniĝo de riveroj Kolomenka (Коломенка), Moskva (Москва) kaj Oka (Ока).

En la urbo estas fervojaj stacioj Golutvin (Голутвин), Kolomna (Коломна), Ŝĉurovo (Щурово). La fervojo estis malfermita en 1862.

En jaro 1959 la urbo havis 118 mil loĝantojn.

En jaro 2004 la urbo havis 150,5 mil loĝantojn.

Vidindaĵo estas la restaĵoj de fortikaĵo de la 16-a jarcento.

Ŝablono:Link FA