Kolonia Niĝerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kolonia Niĝerio
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Kolonia Flago de Niĝerio

Influo de la Brita Imperio sur la teritorioj kiuj nune formas Niĝerion ekis per la Slave Trade Act de 1807 nome la malpermeso de la sklavokomerco por britoj en 1807. La rezulta falo de la afrika sklavokomerco kondukis al dekadenco kaj eventuala falo de la Ojo Imperio. Brita influo ĉe la areo de la rivero Niĝero pliiĝis laŭgrade dum la 19a jarcento, sed Britio fakte ne okupis la areon ĝis 1885, kaj tiam pro konkurenco kun Francio kaj Germanio.

La kolonia periodo propre en Niĝerio daŭris el 1900 al 1960. En 1900, la Niĝermarborda Protektorato kaj kelkaj teritorioj de la Reĝa Niĝeria Kompanio estis unuigitaj por formi la Sudniĝerian Protektoraton, dum aliaj teritorioj de la Reĝa Niĝeria Kompanio iĝis la Nordniĝeria Protektorato.

En 1914, la Norda kaj Suda Niĝeriaj Protektoratoj estis unuigitaj en la Kolonio kaj Protektorato Niĝerio dum restis konsiderinda regiona aŭtonomeco inter la tri ĉefaj regionoj. En la 1-a de oktobro, 1960, Niĝerio akiris sendependecon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]