Koloniigo de la Luno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arta imago pri frua Luna bazejo

Koloniigo de la Luno signifas establi konstruaĵojn sur la Luno por longtempa restado de homa ekipo. Oni nun antaŭvidas establon de la unuaj daŭraj konstruaĵoj en la 2020-aj, 2030-aj jaroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la kosmovojaĝoj[redakti | redakti fonton]

La plej grava aŭtoro, kiu skribis pri koloniigo pri Luno estis Arthur C. Clarke, kiu verkadis pri bloveblaj modjuloj, kiun oni kovras per lumpolvo por izolado.

Esploroj[redakti | redakti fonton]

La esploro de la Luno komenciĝis per sondilo Lunik 2 en 1959, la Lunik 3 jam fotis la nevideblan flankon de la luno. En 1961, John F. Kennedy anoncis la Apollo-programon kun celo de la unua homa lunpaŝo en de ola jarcento. La Sovetunio ankaŭ komencis klopodi por la sama celo, sed ĝi ankaŭ volis establi Lunbazon.

Pro financaj, politikaj kaŭzoj, la esploro, planado pri koloniigo de la Luno finiĝis komence de la 1970-aj jaroj kaj reviviĝis nur en la 1990-aj jaroj. En 2004 – kiel reago al la ĉinaj planoj pri la Luno - George W. Bush denove anoncas planojn pri reveno al la Luno.

Argumentoj por kaj kontraŭ la Lunkoloniigo[redakti | redakti fonton]

Avantaĝoj[redakti | redakti fonton]

Luno estas la plej proksima natura ĉielobjekto, kun konata, esplorita surfaco. Ĝi povas servi kiel bazo por pluaj kosmaj misioj (ekz al la Marso). Ĉar la gravito estas malpli ol sur la Tero, oni povas pli malmultekoste lanĉi objektojn.

Ĉar la hemisfero estas sen atmosfero, oni povas konstrui grandajn teleskopojn (eĉ pli grandajn ol sur la Tero, ĉar la malpli granda gravito ebligas tion) por spekti, esplori la universon.

Malavantaĝoj[redakti | redakti fonton]

Oni ne konas la longtempan efikon de la tiea gravito, la projekto kostus multe, oni devus multe importi de la Tero (akvo, pelaĵoj por rakedoj. Necesas ankaŭ nukleaj energiofontoj pro la longtagaj mallumoj (14 tagoj)

Kriterioj[redakti | redakti fonton]

La lunkolonio devos havi:

  • bonajn transporteblecojn;
  • naturajn resurson;
  • multajn science interesajn objektojn en la regiono

La polusa regiono[redakti | redakti fonton]

La polusa regiono havas la avantaĝon, ke tie ekzistas lokoj, kiujn preskaŭ ĉiam trafas lumo, tiel oni povas tie uzi lumenergion. Alia avantaĝo, ke oni supozas tie akvoglacion, kiu ebligus pli da memstareco. (sudpolusa Aitken-baseno, Peary (lunkratero)).

La ekvatora regiono[redakti | redakti fonton]

La forta, direkta lumvento alportis grandan koncentrecon je heliumo-3 sur la ekvatora regiono. Pro la malgranda rotacio, oni povas pli facile lanĉi objektojn tie.

ekz. Oceanus Procellarum

La nevidebla flanko[redakti | redakti fonton]

Tie estas pli koncentrita la helium-3, la Luno mem donas ombron por la radioteleskopaj esploroj.

La komunikado kun la Tero estas realigebla per satelitoj en la L2-Lagrange-punkto aŭ per satelita reto ĉirkaŭ la Luno.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Loĝejaj kompleksoj[redakti | redakti fonton]

Diversaj ideoj ekzistas pri vivo sur la Luno. Oni plej ofte proponas uzon de foruzitaj raketoj, aŭ bloveblaj konstruaĵoj kaj kovro de lunpolvo. La konstruaĵo povas estis subgrunda, en lafokavernoj, surgunde kovrita per kelkmetra lungrundo.

Energio[redakti | redakti fonton]

Eluzo de sunenergio povas okazis ĉefe ĉe la polusoj pro la preskaŭ ĉiam eluzebla lumigo, aliloke ŝanĝiĝas alterne 336-horaj mallumaj kaj lumaj tagoj (14 teraj tagoj). Alternative oni povas uzi eĉ nukleajn energiofontojn.

Transporto[redakti | redakti fonton]

La transporto al la Luno povas okazi per raketoj, sur la Luno oni povas uzi diversajn veturilojn (elektrajn aŭtojn, magnetfervojon ktp.)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]