Kolonio (biologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En biologio, kolonio aludas al individuaj organismoj de la sama specio kiu kunvivas proksime, kutime por reciproka profito, kia pli forta defendo aŭ kapablo ataki pli grandajn predojn. Kelkaj insektoj (formikoj kaj mielabeloj, ekzemple) vivas nur en kolonioj. La Fizalio estas ekzemplo de kolonio de kvar diversaj formoj de polipoj.

Elektronika bakteria kolonikalkulilo.

Kolonio de unusolaĉelaj organismoj estas konata kiel kolonia organismo. Koloniaj organismoj estis probable la unua paŝo al multĉelaj organismoj tra natura selekto.[1] La diferenco inter multĉela organismo kaj kolonia organismo estas ke individuaj organismoj el kolonio povas, separitaj, survivi per si mem, dum ĉeloj el multĉela vivoformo (ekz., ĉeloj el cerbo) ne povas.

Bakteria kolonio difiniĝas kiel videbla aro de bakterio kreskiĝante sur la surfaco aŭ ene de solida medio, kutime kulturita el unusola ĉelo.[2] Ĉar ĉiuj organismoj ene de kolonio descendas el unusola praulo, ili estas genetike identaj (escepte pro mutacioj kiuj okazas je malalta, neevitebla ofteco, same kiel pro la pli verŝajna eblo de poluado). Akiri tiajn genetike identajn organismojn povas esti utila multmaniere.

Biofilmo estas kolonio de mikroorganismoj ofte enhavanta kelkajn speciojn, kun propraĵoj kaj kapabloj pli grandaj ol tiuj de la kuniĝo de kapabloj de la individuaj organismoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alberts, Bruce. (1994) Molecular Biology of the Cell, 3‑a eldono, New York: Garland Science. ISBN 0815316208.
  2. Tortora, Gerard J.. (2009) Microbiology, An Introduction. Berlin: Benjamin Cummings, p. 170–171. ISBN 0-321-58420-1.