Kolonio Roanoke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
mapo el la jaro (golfeto Chesapeake Bay ĝis kabo Cape Lookout) de John White
Sir Walter Raleigh (pentrita de Nicholas Hilliard)

La Kolonio Roanokeangle Roanoke Colony – situis sur la insulo Roanoke, ĉe la orienta marbordo de la ŝtato Norda Karolino de Usono. La 17-an de aŭgusto 1585 108 setlintoj kaj soldatoj de la Reĝlando Anglio fondis ĝin kaj eksetlis tie, fondante la unuan postenon de angloj en la "Nova Mondo" Nordameriko. Tamen jam la sekvan jaron la angloj devis reforlasi la kolonion.

La unua angla setlejo en Nordameriko (1584 bis 1586)

Laŭ instigo de Sir Walter Raleigh la esploristoj Arthur Barlowe kaj Philip Amadas dum la jaro 1584 malkovris la insulon Roanoke kaj estis ravitaj de la pejzaĝoj kaj la bonaj cirkonstancoj por setlejo. Ili povis konvinki du indiĝenajn indianojn reveni kun ili al Anglio, por propagandi por estonta setlejo de angloj sur la insulo. La angla reĝino Elizabeto la 1-a tiom entuziasmiĝis pri la raporto de la du pioniroj, ke ŝi permesis al Walter Raleigh, sur la insulo fondi kolonion kun la nomo Virginia ("virgulinujo"), kaj dum 1585 iom pli ol 100 setlantoj kaj soldatoj ekvojis al Nordameriko. La unua provo de setlado estis katastrofo: La homoj venis tro malfrue por ankoraŭ povi semi, kreskigi kaj rikolti grenon, kaj krome ekestis kverelo inter la angloj kaj la lokaj indianoj, kadre de kio mortiĝis la indiana ĉefo. Pro timo de venĝemo fare de la indianoj la setlistoj forlasas la insulon kaj reekvojas al Anglio, nur semajnon antaŭ ol alia ŝipo el Anglio, kiu alportas plian materialon kaj provizojn por la kolonio, alvenas sur la insulo kaj trovas la lokon forlasitan. Iritite, de la dua ŝipo oni lasas 15 soldatojn en la forlasita vilaĝo, kaj revojas al Anglio por raporti. Fakte do ne la loko Jamestown en la nuna usona ŝtato Virginio, kie dum 1607 fondiĝis angla kolonio, sed Roanoke la unua angla setlejo en la nuna ŝtato Usono, sed la projekto estis tiom senglora, ke oni emas silenti pri ĝi, skizante la historion de Usono.

La dua provo (1587)

Walter Raleigh ĉagreniĝas, sed ne perdas la esperon kaj trovas 117 novajn koloniistojn, ĉi-foje ankaŭ virinoj kaj infanoj. Gravan rolon inter ili havas la familio White: John White iĝas la goberniestro de la nova kolonio, kaj li akompaniĝas fare de sia graveda filino Eleanor. Ankaŭ la indiana ĉefo Manteo, unu el la du indianoj, kiuj dum 1584 vojis al Anglio, je tiu-ĉi okazo revenas al sia hejma insulo. Alveninte sur la insulon, la setlistoj komprenas ke la 15 soldatoj intertempe estis mortigitaj fare de la indianoj, kaj en komprenebla timemo la novuloj ekloĝas en la setlejo. La 18-an de aŭgusto Elanor White naskas la unuan anglan bebon sur la amerika kontinento, filinon kun la nomo Virginia Dare. Nur du semajnojn pli poste John White kun ŝipanaro revojas al Anglio, por organizi la plun provizon de subtenaj varoj por la kolonio. Li planas senprokraste reveni al la kolonio, sed la atako de hispana armea ŝiparo al Anglio kaŭzas, ke nur ekzakte tri jarojn post la naskiĝo de sia nepo li povas reveni al Roanoke.

1590: la perdita kolonio

trovo de la ĉizaĵo "Croatoan"

La 18-an de aŭgusto 1590 John White revenas al al insulo – kaj trovas la kolonion forlasitan. Evidente ĝi atakiĝis kaj prirabiĝis, kaj videblas, ke la restintaj angloj post la forveturo de John White konstruis ĉirkaŭvilaĝan remparon kun palisaro kaj do evidente antaŭvidis atakojn. Sur unu el la lignaj traboj li trovas la enĉizitan vorton 'CROATOAN', indiko pri proksima indiana loĝloko kaj la hejmloko de la indiana ĉefo Manteo. La sorto de John White plu turniĝas tragike, ĉar komenciĝas ŝtormego, kaj ekzistas la minaco ke la ŝipoj ankrantaj ĉe la insula bordo povus detruiĝis. White kaj sia ŝipanaro do devas fuĝi al la maro kaj reveni al Anglio. Dum la tuta resto de sia vivo li ne sukcesas kolekti la financojn necesajn por plian fojon vojaĝi al Anglio, kaj fine li mortas, sen vere scii, kiu estis la sorto de sia familio kaj de la tuta familio.

Teorioj pri la sorto de la kolonio

  • 1709: Indiĝenoj el la ĉirkaŭaĵo de Croatoan memoras blankhaŭtajn praulojn kaj havas okulan koloron krome ne troveblan inter indianoj.
  • Ĉirkaŭ la jaro 1880: La brita esploristo MacMillan renkontas indianojn de la tribo Pembrokes, kiuj parolas la anglan lingvon kaj laŭ li havas klare eŭropajn vizaĝotrajtojn..
  • Nuntempe oni supozas, ke la origina grupo de anglaj setlistoj disvojis. Iuj probable mortiĝis fare de la lokaj indianoj, aliaj ŝajne aliĝis al diversaj indianaj triboj. Kial ili faris tion kaj kial neniam troveblis personaj posedaĵoj aŭ skribaj notoj, ĝis la nuntempo restas neklare.