Uzanto:Kolonjano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kolonjano)
Vikipedio:Babel
de
Dieser Benutzer spricht Deutsch als Muttersprache.
eo
3
Ĉi tiu uzanto povas komuniki per alta aŭ flua nivelo de Esperanto.
en
2
This user is able to communicate with an intermediate level of English.
Kategorio:Vikipediistoj laŭ lingvo

Mia vera nomo estas Stephan B. WEBANCK.

Mi estas denaska civitano de kaj daŭre vivas en Kolonjo, kiu estas la plej granda urbo en norda Rejnlando, kiu estas unu el la du partoj de la federacia lando Nordrejn-Vestfalujo. Inter la dek ses landoj de Federacia Respubliko Germanujo ĝi estas tiu, kie vivas plej multaj homoj (proksimume kvinono de la loĝantaro) .

En 1978, kiel 14jara gimnaziano, mi ekokupiĝis pri Esperanto.

Mi estas membro de la Kolonja Esperanto-Klubo (KEK) kaj de Germana Esperanto-Asocio (GEA).

Krom mian gepatran lingvon, la germanan, kaj la plej sukcesan planlingvon, mi ankaŭ uzas la anglan por komuniki. Miaj scioj de franca bedaŭrinde preskaŭ malaperis dum la pasintaj pli ol dudek jaroj pro neuzado.

Mi iam diplomiĝis pri biologio, sed fakte jam de pli ol 15 jaroj okupiĝas pri komputilaj aferoj.

Ĝenerale mi uzas la kromnomon Kolonjano en Retlando:

Mi ofte eniris la senvoĉajn babilejojn de Ĝangalo. Vi trovis min ne nur en la nova (t.e. Flash-a), sed ankaŭ en la malnova (t.e. PHP-a).

Inter la voĉaj babilejoj mi ne plu uzas PalTalk-on, ĉar lastatempe mankas tie Esperantlingvaj babilantoj. Se vi tamen interesiĝas pri PalTalk: la Ĝangala TTT-ejo disponigas kelkajn artikolojn pri ĝi.

Aliflanke mi tre ofte troveblas en Skajpujo, kiu bone taŭgas por kvazaŭ-telefonado inter du personoj, sed ankaŭ ebligas konferencojn de maksimume kvin personoj. Krome mi foje misuzas Skajpon por alvoki homojn kun "veraj" telefonoj per SkypeOut.

Antaŭ nelonge mi akiris konton ĉe GMail por povi uzi ankaŭ Google Talk-on.

Ŝajne ooVoo ne tre populariĝis inter la Esperantlingvaj retanoj. Mi aliĝis meze de aprilo 2008, sed jam de monatoj ne plu uzis ĝin. :-)

Se vi bonŝancas, vi eble renkontas min en ICQ. Mia numero estas 239-881-703.

Ĝis nun mi obstine rifuzas uzi pliajn tujmesaĝilojn. Kaj ne, mi ne planas aliĝi al MSN. ;-)

Ial mi iam aliĝis ankaŭ la Orkut – verŝajne por kontentigi mian vantemon. Sed mi tute ne plu atentas tiun provincon de TTT 2.0.

Mian blogon – tamen ne ĉiutagan – vi trovos ĉi tie.

Lastatempe mi aktivas ankaŭ en Ipernity, kie troveblas multaj Esperantistoj kaj kiu uzeblas ankaŭ en Esperanto.

Krome mi preskaŭ ĉiutage troveblas en IRCujo, kie mi pasigas multe da tempo babilante (ne nur) Esperante.

Fine de julio 2009 mi aliĝis al la pepistaro. Eble vi ŝatus sekvi min.

Kompreneble vi povas kontakti min ankaŭ retpoŝte.