Kolorado (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kolorado
Kolorado
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Map
vdr

Kolorado (angle: Colorado [koloREJdo]) estas rivero fluanta tra sudokcidenta Usono kaj nordokcidenta Meksiko.

Ĝia nomo signifas en la hispana lingvo "ruĝa" aŭ "kolorigita". Ĝia longo estas proksimume 2.330 km. Ĝi fontas en Koloradio, fluas tra Utaho kaj Arizono kaj poste formas la limon inter Arizono kaj Nevado/Kalifornio. En Meksiko ĝi formas la limon inter Malsupra Kalifornio kaj Meksiko.

Ĝi nature fluis en la en la Kalifornian Golfon, sed la homo konsumas tiom da akvo el ĝi, ke ĝia malsupra fluejo sekiĝis. Gravaj barmuroj servantaj por defluigi akvon estas Hoover Dam, Parker Dam kaj Davis Dam. Akvo de Kolorado provizas interalie la urbojn Los-Anĝeleso, San-Diego, Phoenix kaj Tucson.

En Arizono Kolorado formis grandiozan Grandan Kanjonon.

Biogeografie la Rivero Kolorado troviĝas en la nord-meksika ekoprovinco de la nearktiso, kaj estas unu el la 53 nesal-akvaj ekoregionoj de la tutmondaj 200. Tiu ĉi estas listo de ekoregionoj elektitaj de la Monda Natur-Fonduso (WWF) por ties graveco por la naturprotekto.

Bildaro

Eksteraj ligiloj