Koloro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
32 koloroj

Koloro estas trajto de lumo kiu aspekte malsamas al nia okulo kaj cerbo laŭ la ondolongo de la lumo. La kolora aspekto de iu objekto dependas de la lumo kiun ĝi reflektas kaj la koloroj ĉirkaŭ ĝi.

Pli precize:

Koloro estas sensaĵo el la sensorgano okulo, analizita kaj traktita de la cerbo. Tiu sensaĵo malsamas laŭ la ondolongoj (aŭ frekvencoj) kaj intensoj de lumaj ondoj, kiuj mikse tuŝas samtempe kaj samloke la retinon (sensan parton de la okulo).

La biologio de la kolorovido

sistemo RVB pri emisio de koloroj
sistemo CFFN pri parta reflekto de blanka lumo

La sensiva parto de la retino (pri la koloroj) konsistas el tri specoj de ĉeloj — el ĉeloj kiuj reagas je la verdaj frekvencoj (la frekvencoj de la verda lumo), ĉeloj kiuj reagas je la ruĝaj kaj ĉeloj kiuj reagas je la bluaj.

Ne ekzistas ĉeloj kiuj reagas ekskluzive al unu el la aliaj kolorofrekvencoj. Pri tiuj ĉi la cerbo miksas la informojn, kiujn ĝi ricevas.

Ekzemple: ĉeloj, kiuj perceptas la flavajn frekvencojn, ne ekzistas. Do, kiam la ĉeloj verdsensivaj kaj ruĝsensivaj samtempe estas ekscititaj, la cerbo komprenas « flava ». La cerbo ne povas diferencigi flavajn frekvencojn de miksitaj ruĝa kaj verda frekvencoj. Danke al tio oni povas vidi flavajn kolorojn de televida ekrano, kiu sendas nur bluan, ruĝan, kaj verdan lumojn (sistemo RVB).

Substanco por kolorigi objekton nomatas farbo.

En la priskriba sistemo RVB la tri primaraj koloroj estas ruĝo, flavo, bluo, dum ĉiuj aliaj estas sekundaraj.

Koloroj

kolorcirklo
kolorcirklo

RFB-kolorcirklo (+ nigro, blanko, grizo, bruno)

La konceptoj nigro kaj blanko normale ne konsideratas koloroj.

Specialaj kolorvortoj nur uzataj en kelkaj cirkonstancoj:

Vortoj priskribantaj plurkolorecon:

  • Bunta – plurkolora, multkolora
  • Jaspeca – simila al la kolordiverseco de jaspo
  • Iriza – prezentanta tiajn kolorojn, kiuj ŝanĝiĝas laŭ la pozicio de la observanto
  • Muara – havanta rebrilojn ŝanĝiĝemajn: muara silko
  • Piga – pri besta felo: prezentanta nigrajn kaj blankajn neregulajn makulojn
  • Ruana – pri besta felo: kun intermiksitaj ruĝaj kaj blankaj haroj

Kolorosistemoj

  • RFBRuĝo/Flavo/Bluo – Tradicia fundamenta triopo da pigmentokoloroj, el kiuj (preskaŭ) ĉiu koloro estas farebla. Manko de la tri koloroj faras nenion (blanko sur blanka papero); egala miksaĵo faras nigron sed, pro neperfekteco de realaj farboj, ne bonan. (angle RYB)
  • CFFCejano/Fuksino/Flavo – Fundamenta triopo da pigmentokoloroj, el kiuj ĉiu koloro estas farebla. Manko de la tri koloroj faras nenion (blanko sur blanka papero); egala miksaĵo faras nigron (sed la nigro ne estas tre bona). (Sistemo CFF, angle CMY)
  • CFF-N – Cejano/Fuksino/Flavo-Nigro – Fundamenta triopo da pigmentokoloroj plus nigro, el kiuj ĉiu koloro estas farebla, inkluzive de bonega nigro. Manko de la kvar koloroj faras nenion (blanko sur blanka papero); egala miksaĵo de Cejano/Fuksino/Flavo aspektas nigre, sed por vera nigro, nigro sola estas uzata. (sistemo CFFN, angle CMYK)
  • RVB – Ruĝo/Verdo/Bluo – Fundamenta triopo da lumokoloroj, el kiuj ĉiu koloro estas farebla. Manko de la tri koloroj faras nigron; egala miksaĵo faras blankon, egala miksaĵo kun parta intenso por ĉiu koloro faras grizon. (sistemo RVB, angle RGB)

Rimarkigo: la esprimo "ĉiu koloro estas farebla" rilatas al "kolora triangulo", kiu kovras grandan parton de la kolorkampo de la homa okulo, sed ne perfekte kongruas kun ĝi.

La fiziko de la koloroj

ecoj de la spektrokoloroj
koloro ondolongo-intervalo frekvenco-intervalo
ruĝa ~ 625-740 nm ~ 480-405 THz
oranĝa ~ 590-625 nm ~ 510-480 THz
flava ~ 565-590 nm ~ 530-510 THz
verda ~ 500-565 nm ~ 600-530 THz
turkisa ~ 485-500 nm ~ 620-600 THz
blua ~ 440-485 nm ~ 680-620 THz
viola ~ 380-440 nm ~ 790-680 THz

kontinua spektro

Elektromagneta radiado estas miksaĵo el radiadoj de diversaj ondolongoj kaj intensecoj. Se tiu radiado havas ondolongon ene de la vidkampo de la homo (proksimume inter 380 kaj 740 nanometroj), tiam oni nomas ĝin (videbla) lumo. La lumspektro registras la intensecon de ĉiu ondolongo. La plena spektro de la radiado alvenanta de certa objekto determinas la (vidatan) aperon de tiu ĉi objekto, interalie la perceptatan koloron. La apuda tabelo donas la limojn inter kiuj varias ondolongo kaj frekvenco de la spektrokoloroj. La bildo montras, ke tiuj koloroj estas sufiĉe subjektiva provo, ordigi multe pli abundan kolorpaletron kun kontinuaj transiroj.

Pliprecizigo de kolor-nocioj en Esperanto

Uzante la prefikson hel- oni povas aludi al koloro enhavanta multe da blanko:

Por indiki malhelan koloron, enhavanta multe da nigro, malhel- aldonatas al la baza kolorvorto:

  • malhelruĝa

Rekta fiksado de mal- al kolorvorto maloftas, sed teorie eblas: malblanka do egalus nigran. Malgrizo egalus grizon. Uzante la supre montritan farbocirklon, oni povus eĉ krei sinonimojn: malverdo = ruĝo. Tamen tia uzado postulas, ke la alparolato jam parkere konas la kolorcirklon.

Per la sufikso -et- indikeblas, ke temas pri nepreciza, duba nuanco: "Ŝiaj okuloj estis bluetaj."

Por interkoloraj nuancoj utilas ankaŭ simpla kunmetado de vortoj. Notu la diferencon inter ruĝbruna (ruĝe bruna) kaj brunruĝa (brune ruĝa).

Proverboj

Ekzistas proverboj pri koloro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     De sama koloro, de sama valoro. 
  • Citaĵo
     Kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas. 

Referencoj

  1. Lernu

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara