Kluĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kolozsvár)
Panorama vido
Kluĵo
municipo de Rumanio • centro de distrikto en Rumanio • urbego • urbo • universitata urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 400001–400930
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 286 598  (2021) [+]
Loĝdenso 1 597 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 47′ N, 23° 34′ O (mapo)46.7823.559444444444Koordinatoj: 46° 47′ N, 23° 34′ O (mapo) [+]
Alto 410 m [+]
Areo 179,5 km² (17 950 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Kluĵo (Rumanio)
Kluĵo (Rumanio)
DEC
Kluĵo
Kluĵo
Situo de Kluĵo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cluj-Napoca [+]
vdr

Kluĵo (rumane Cluj-Napoca [kluĵ napoka], hungare Kolozsvár [KOloĵva:r], germane Klausenburg [KLAŬznburk]) estas la ĉefurbo de la rumana distrikto (județ) Cluj en Transilvanio. Ĝi situas ĉe la rivero Someșul Mic, 440 km nord-okcidente de Bukareŝto. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 286 598 loĝantoj sur areo de 179,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 597 loĝantoj/km². Ĝi estas grava scienca kaj kultura centro de la regiono (Universitatea Babeș-Bolyai, ĉirkaŭ 40 000 studentoj, rango 1 en Rumanio).

En la centra placo de la urbo, ĉe la dekstra flanko de la preĝejo Sankta Mikaelo, staras la skulptaĵo pri la hungara reĝo Matiaso la 1-a, kreaĵo de János Fadrusz. De 1894 estas aligita al Kluĵo Cartierul Mănăștur aŭ en malnova nomo Cluj-Mănăștur kaj Someşeni en 1950.

Horzono: GMT+2h (+3h de aprilo ĝis oktobro)
Loĝantaro: ĉirkaŭ 318 mil
Rumana nomo: Cluj-Napoca /SAMPA/: [kluĵ napoka]

Historio[redakti | redakti fonton]

Kluĵo (1617).

En la tempo de la romia koloniado (2-a ĝis 3-a jarcento) estis fondita malgranda kolonio (colonia) nomita Napoca, sed ĝi estis detruita dum la epoko de la migrado de la popoloj. Germanaj koloniistoj fondis la urbon en la 13-a jarcento ĉe la bordo de la rivero "Someșul Mic". Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario je la nomo reĝa departemento Kolozs. Ekde 1790 ĝis 1867 Cluj estis ĉefurbo de la Grandprinclando Transilvanio. Hodiaŭ Cluj-Napoca estas kultura centro de la hungara minoritato en Rumanio. Ĝis 1974 la urbo nomiĝis Cluj. La iaman dakan/romian nomon oni aldonis al Cluj en 1974, por festi 1850 jarojn de urbeco.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 1910 la urbo havis 60 808 loĝantojn (83% hungaroj, 14% rumanoj, 3% germanoj); en 1992 estis 328 602 (76 % rumanoj, 23% hungaroj, 1% ciganoj).

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Cluj-Napoca[redakti | redakti fonton]

La Esperanto-grupo de Kolozsvár en 1907
  • Gábor Bálint eldonis litografie la regulojn de Esperanto por hungarlingvanoj kaj gvidis la unuan Esperanto-kurson en Hungario tie en 1897.
  • En 1898 Ábel Barabás publikigis tie la unuan E-lernolibron por hungarlingvanoj.
  • La loka Esperanto-klubo estas unu el la plej longdaŭraj en Rumanio.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kulturaj institucioj kaj institutoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Lászlóffy Aladár, foto: Kántor László: Házsongárd, Budapest, Helikon, 1989. hungare
  • Gaal György: Kalauz a régi és új Kolozsvárhoz Kolozsvári séták (Promenadoj en Cluj-Napoca), Kolozsvár, 1992. hungare
  • Gyarmathy Zsolt: Nyilvánosság és magánélet a békeidők Kolozsvárán, Kolozsvár, 2005. en Korunk. hungare

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]