Turka turto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kolringa turto)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Turka turto


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Streptopelia Streptopelia
Specio: Turka turto 'Streptopelia decaocto'
Imre Frivaldszky 1838
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Turka turtoKolringa turto, Streptopelia decaocto, estas membro de la familio de birdoj Kolombedoj, kiu inkludas turtojn kaj kolombojn kaj unu el la plej grandaj koloniistoj en la mondo de birdoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La origina teritorio estis mezvarmaj regionoj el la suda Azio, al Japanio kaj ĉefe en la regionoj de Barato al Turkio, en ĉiaj lokoj loĝataj de homoj; ĝi atingis Eŭropon tra la sud-orienta parto; de la jaroj 1930 ili komencis moviĝi al Eŭropo nordokcidentdirekte (unue vidita en Vieno en 1947, en Nederlando en 1949, Svedio, Belgio kaj Alzaco en 1950), ĝis atingi Brition ĉ. 1960 (en Anglio la unua nestofaranta paro en 1955, en Skotlando en 1957). Ili estas nun tre oftaj ankaŭ en eŭropaj urboj. Ĝi reproduktiĝas ankaŭ norde de la Arkta Cirklo en Skandinavio. Ĝi ne estas migranta birdo.

Ĝi estis enmetita en Bahamoj en la 1970aj jaroj kaj translokiĝis al Florido ĉirkaŭ 1982. Ties ĉefa teritorio en Usono estas ankoraŭ la marbordo de la Golfo de Meksikio, sed nun ĝi troviĝas ankaŭ tiom sude kiom ĝis Veracruz, tiom okcidenten kiom ĝis Kalifornio, kaj tiom norde kiom ĝis Brita Kolumbio kaj la Grandaj Lagoj. La konsekvencoj de tia surpriza disvastiĝo super la indiĝenaj specioj ne estas sufiĉe konata; ŝajne tiu ĉi specio okupas ekologian niĉon inter tiu de Plorturto kaj tiu de la Rokkolombo; kelkaj sugestis, ke la disvastigon kaŭzis la profito de niĉo kiun lasis libera la ekstingo de la Migrokolombo, sed tio ne eksplikus la same surprizan disvastigon en okcidentan Eŭropon.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĉe Hodal en Faridabado Distrikto de Harjano, Barato.

Temas pri eta turto, sablogriza kun pli malhela kaj iom pli bruna dorso kaj blugriza flugilmakulo. La vostoplumoj finiĝas blanke. Ĝi havas nigran duonkoluman makulstrion en la nuko kaj kolflanke (iomete bordita de blanko) kaj de tie devenas unu el ĝiaj nomoj. La mallongaj kruroj estas ruĝaj kaj la beko estas nigra. La irizo estas ruĝbruna, sed de malproksime la okuloj ŝajnas nigraj, ĉar la pupilo estas relative granda kaj videblas nur mallarĝa irizoringo ruĝbruna ĉirkaŭ la nigra pupilo; eĉ ĉirkaŭ la tuta okulo estas blanka mallarĝega ringokulo kio kontrastigas pli la okulon.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Temas pri gregema specio kaj pro tio multnombraj aroj formiĝas vintre kie estas manĝodisponeblo kiel granoj. La voĉo estas iu kuku-kuu ripetita multfoje. Tiuj sonoj fonetike tre similas al Greka vorto decaocto ('dekok'), kaj de tie venas la scienca nomo de la specio.

La voĉo estas raŭka "trr-trr", ĉefe kiam ekflugantaj kaj laŭta mekanika alvoko "ku-ku-kuu" dum 2 sekundoj, ĉefe kiam ripozas kaj ĉefe somere.

Ili reproduktiĝas ĉie ajn kie estas arboj por nestumi, ĉu ĝardenoj, ĉu arbaroj; la ino demetas du blankajn ovojn en nesto konstruita el bastonetoj kaj sekaj herberoj. La kovado daŭras 14-18 tagojn, kaj la idoj elnestiĝas post 15-19 tagoj. Ĝi ne estas timema kaj troviĝas tre ofte inter homoj kaj inter homaj loĝejoj.

Alia[redakti | redakti fonton]

Idoj de turka turto de unu aŭ du tagoj neste en citronarbo je malpli ol duonmetro el fenestro, Ekstremaduro.

La Turka turto estas unu el la du specioj (la alia kaj pli probable, la Afrika turto, Streptopelia roseogrisea) kiuj estas supozataj kiel sovaĝaj praspecioj de la hejma Hejmturto, S. risoria. Eble la Turka turto interreproduktiĝas kun la Hejmturto.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]