Kolumbia lagopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kolumbia lagopo
Kolumbia lagopo
Kolumbia lagopo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Tetraonedoj Tetraonidae
Genro: Tympanuchus
Specio: T. phasianellus columbianus
Tympanuchus phasianellus columbianus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kolumbia lagopoKolumbia pintavosta lagopo (Tympanuchus phasianellus columbianus) estas subspecio de la Pintavosta lagopo indiĝena de Okcidenta Usono kaj de Brita Kolumbio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

El la sep subspecioj de Pintavosta lagopo, la Kolumbia lagopo estas la plej malgranda nome 38–51 cm longa.[1] Ili havas plumaron kun bazo grizecbruna, blankaj kaj nigraj markoj, kaj blanka kojnforma vosto. Maskloj havas pli longan voston, purpurajn gorĝomakulojn kaj flavajn superokulajn karunklojn.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Ties historiaj teritorioj etendis el Brita Kolumbio suden tra orienta Vaŝingtonio kaj Oregono al nordorienta Kalifornio, Nevado kaj Utaho, kaj okcidenten al la Kontinenta Divido.[2] Ili loĝas en prerioj de artemizio kaj aliaj herboj, stepaj herbejoj, montaj arbustaroj kaj ĉeriveraj areoj. Ĝi estis unuafoje priskribita de la Ekspedicio de Lewis kaj Clark,[3] kaj ricevis nomon de George Ord.[4]

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Pro troa ĉasado kaj habitatoperdo ĝi jam ne plu ekzistas en majoritato de siaj teritorioj, kaj ekzistas nur en izolataj restantaj populacioj kiuj enhavas malpli da 10 % de ties origina habitato.[4] Tiuj populacioj estas limigitaj en centra Brita Kolumbio, sudorienta Idaho kaj norda Utaho, kaj nordokcidenta Koloradio kaj sudcentra Vajomingo.[4] Ĝi estis formortinta entere el Oregono je la 1960-aj jaroj, sed ĝi estis reenmetita en Kantono Wallowa komence en 1991;[5] kaj malgranda populacio de la birdoj nune restas en ia areo de la Prerio Zumwalt.[6]

La kolumbia lagopo estis sugestita por eniri en la listo kiel minacata specio laŭ la Endangered Species Act dufoje, sed tion oni malakceptis ambaŭkaze.[4][7] Ĝi estas nune konsiderata zorgiga specio en kelkaj usonaj subŝtatoj.[4][7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]