Kolumlanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kolumlanio
Kolumlanio
Kolumlanio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Laniedoj Laniidae
Genro: Lanius
Specio: 'L. collaris'
Lanius collaris
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kolumlanio (Lanius collaris) estas malgranda paserina birdo kiu apartenas al plej tipa genro Lanius de la familio de Laniedoj. Ĝi troviĝas ĉe plej parto de Subsahara Afriko. La beko estas mallonga, larĝa ĉebaze kaj hokoforma en pinto de supra makzelo, kiel ĉe aliaj lanioj. Per tiu beko tiu lanio, kiel la aliaj, havas kutimon palisumi kadavraĵojn sur dornoj de akaciojpikdrato kaj konservi ilin por posta manĝado. Ĝi manĝas grandajn insektojn kaj malgrandajn vertebrulojn. Pro tio la specio ricevas nomojn de akuzisto, ekzekutisto, buĉisto ktp.

Identigo

Tiu estas tre distinga 21–-23 cm longa paserino kun blankaj subaj partoj kaj tre kontrastaj nigraj supraj partoj etende el la kapopinto al la vosto. Tiu birdo havas karakteran blankan 'V' en dorso kaj relative longan nigran vosotn kun blankaj eksteraj vostoplumoj kaj blankaj pintoj en la aliaj plumoj. La beko estas mallonga, larĝa ĉebaze kaj hokoforma en pinto de supra makzelo, kiel ĉe aliaj lanioj. La beko, okuloj kaj kruroj estas nigraj. Maskla kaj ina plenkreskuloj estas tre similaj escepte pro la ruĝeca suba flanko de la ino. Okcidenta raso estas distinga ĉar montras klaran blankan superokulan strion.

Plenkreska Kolumlanio distingiĝas el aliaj nigrakapaj lanioj pro la dorsa kaj vosta bildoj, se oni kontrolas bone. Tiam ĝi povas esti konfuzata nur kun la Akuzista muŝkaptulo, kvankam la blanka flugilstrio estas limigita el malsupra flugilo de tiu lasta, kiu krome ne havas la fortikan hokoforman laniecan bekon de la Kolumlanio.

Junuloj montras pli da identigaj problemoj. Probabla fonto de konfuzo estus kun junulo de Ruĝdorsa lanio, kun kiu la ĉefaj diferencoj estus la jenaj:

  • manko de blanka superokula strio, kiu ja estas ĉe la junulo de Ruĝdorsa lanio,
  • strieco en ventro anstataŭ duonlunecaj markoj de la junulo de Ruĝdorsa lanio,
  • pli bruna dorso ol la ruĝeca dorso de la Ruĝdorsa lanio.

Kutimaro

La Kolumlanio estas kutime solema kaj ĉasas insektojn kaj malgrandajn rodulojn el elstara ripozejo sur pinto de arbusto. Teritoria etendo estas rekte rilata al denseco de ĉasripozejoj. Instalado de artefaritaj ripozejoj permesas tiun lanion malpliigi sian teritorion kaj pli da birdoj en la koncerna teritorio.

Unu el la kialoj por la sukceso de tiu specio estas ties varia dieto kaj lertaj ĉasteknikoj. Ĝi ofte uzas teknikon sidi kaj atendi el elstara ripozejo, restante preskaŭ senmova, kontrolante la areon per penetra vidpovo. Kiam ĝi vidas iom, ĝi glitas surgrunde kaj klopodas kapti sian predon. Se la manĝero estas malgranda, ĝi kutime manĝas ĝin surloke, sed se ĝi estas pli granda la birdo ĉu manĝas ĝin en sia ripozejo ĉu palisumas la animalon en dorno aŭ pikdrato. Ĝi ofte uzas specifan dornarbon aŭ pikdraton kiel "manĝujo", foje stokante dekduojn da animaloj en ununura loko. Ĝi manĝas grandan varion de animalpredoj, kiaj senvertebruloj, birdoj kaj ties idoj kaj malgrandaj roduloj. La jenaj manĝeroj estis konstatitaj en ties dieto:

  • insektoj, Lepidopteroj, tineoj, Imbrasia cytherea (Pinimperiestra tineo), Bombycomorpha bifasciata, raŭpoj, Ortopteroj, akridoj, Zonacerus elegans (neflugaj lokustoj), stinkaj lokustoj (Phymateus), fekoskaraboj, Dipteroj (muŝoj), Boophilus decoloratus (Blua iksodo),
  • ranoj, Tomopterna delalandii (Kablanda sablorano), Xenopus laevis (Platana bufo),
  • reptilioj, lacertoj, kameleonoj, serpentoj,
  • birdoj, plenkreskuloj de Nilaus afer, Passer domesticus (dompasero), Streptopelia senegalensis (Palmturto), Oenanthe monticola (Montenanto), idoj de Numida meleagris (Numidokoko), Parus afer (Granda paruo, Griza paruo), Serinus canicollis (Kablanda kanario) , Emberiza flaviventris (Orbrusta emberizo),
  • mamuloj, Rhabdomys pumilio (Stria kamporato), Eptesicus capensis (Kablanda vesperto),
  • fiŝoj, Salmo trutta (Bruna truto),
  • frukto, Scutia myrtina (Katodorno), Ficus (figoj).

Ĝi estas monogama, tre teritoria solema nestumanto. Maskloj defendas sian teritorion akre kontraŭ aliaj maskloj, ofte kaptante la kontraŭulon per ungoj kaj frapante ĝin ripete.

La ino zorgas pri plej parto de la nestokonstruado, proceso kiu daŭras 2-5 tagoj. Ĝi estas murdika tasforma nesto el bastonetoj, florburĝonoj, arboŝelo, herbo, foliaj herboj kaj musko, foje inklude ankaŭ paperon, tolerojn, araneretojn, plumojn kaj larvojn. Ĝi kutime situas en forko de dornarbusto aŭ malgranda arbo, kaj ili kutime konstruas novan neston ĉiun reproduktan sezonon. Okazas kutime 2-3 ovodemetado ĉiujare konsistaj el 1-5, plej ofte 3-4 ovoj, kiuj estas kovataj ĉefe de la ino dum 12-16 tagoj. La idoj estas manĝigataj ĉefe de la ino la unuan semajnon, post kio la masklo grade ekrespondecas. Ili restas en nesto dum ĉirkaŭ 14-21 tagoj antaŭ elnestiĝo kaj poste ili povas esti manĝigataj dum ĉirkaŭ pluaj 3 semajnoj. Tamen ili sendependiĝas nur post kelkaj pluaj semajnoj, abandonante la patran teritorion kiam ili estas ĉirkaŭ 4monataj.

Habitato

La Kolumlanio loĝas en ampleksa gamo de habitatoj el herbejoj kun bariloj aŭ heĝoj por ripozejoj al malferma arbaro de akacioj, savano, arbustaro aŭ eĉ arbaroj kun disaj arboj, sed evitas tre densajn habitatojn kie ties ĉasmetodoj estus malhelpataj. Ĝi estas komuna ankaŭ ĉe homaj habitatoj kiaj ĝardenoj, parkoj, farmoj kaj ŝosebordoj.

Ĝi estas disvastigata tra subsahara Afriko, forestas el multe de DRK, Somalio kaj Etiopio. En suda Afriko ili loĝas preskaŭ ĉie en Sudafriko, etende al multo de Namibio, Zimbabvo kaj suda Bocvano.

Alvoko

Ĝi elsendas senordajn miksaĵojn de laniecaj krakaj sonoj inklude kelkajn imitojn kaj akran alarmalvokon Dzzzttt-dzzzt-dzzzt.

Referencoj

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 50975, Lanius collaris, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.
  • Ian Sinclair, Phil Hockey kaj Warwick Tarboton, SASOL Birds of Southern Africa (Struik 2002) ISBN 1-86872-721-1

Eksteraj ligiloj