Komandorski-insularo
| Komandorski-insularo | ||
|---|---|---|
| NASA-Bildo de la Komandorski-insularo | ||
| Akvejo | Beringmeer | |
| Geografia situo | 54° 45′ N, 167° 0′ O54.75167Koordinatoj: 54° 45′ N, 167° 0′ O | |
|
|
||
| Nombro de insuloj | 2 | |
| Ĉefa insulo | Beringinsel | |
| Tuta areo | 1 846 km² | |
| Loĝantoj | 613 (2009) | |
| Situo de la insularo oriente de Kamĉatko-Halbinsel. La plej granda insulo en la okcidento estas la Beringinsel, la malgranda insulo oriente de la Komandorski-insularo estas Medny | ||
La Komandorski-insularo (ruse: Командорские острова/ Komandorskije Ostrowa) estas insularo inter Nordameriko kaj Azio je la suda bordo de la pacifika Bering-maro.
Geografio [redakti]
La insularo, kiu apartenas al orienta Siberio troviĝas inter la Aleutaj insuloj oriente kaj la norda parto de la duoninsulo de Kamĉatko okcidente. La Komandorski-insularo ne estas parto de la Aleutoj, sed kun ili ĝi estas la natura limo de la Pacifiko.
La tuta areo de la Komandorski-insuloj estas 1.848 km². Tie loĝas aziaj felbestĉasistoj kaj komercistoj. La plej granda insulo estas la ĉirkaŭ 1.660 km² granda Bering-insulo.
La 23-an de aprilo 1993 la registaro de la rusia federacio deklaris ĉiujn Komandorski-insulojn kaj la ĉirkaŭa maro kiel natura rezervo kun areo de 3.648.679 hektaroj (el ili 95% estas akva areo). Ĝi estas klasigita kiel biosfera rezervo.
