Kombinaĵo de 2 dudekedroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kombinaĵo de du dudekedroj
Plia nomo UC46
Bildo
Speco Uniforma pluredra kombinaĵo
Verticoj 24
Lateroj 60
Edroj 16+24 trianguloj
Komponantoj 2 dudekedroj
Geometria simetria grupo Okedra Oh
Geometria simetria grupo de komponanto Piritopluredra Th
v  d  r
Information icon.svg

En geometrio, kombinaĵo de du dudekedroj estas uniforma pluredra kombinaĵo konsistanta el 2 dudekedroj. Ĝi havas okedran simetrion Oh.

La trianguloj en ĉi tiu kombinaĵo estas en du orbitoj sub ago de la geometria simetria grupo: 16 trianguloj en samebenaj paroj kuŝas en okedraj ebenoj, kaj la aliaj 24 kuŝas en unikaj ebenoj.
La kombinaĵo havas la saman situon de verticoj kiel neuniforma senpintigita okedro, havanta malregulajn seslaterojn kun alterne longaj kaj mallongaj lateroj.

Uniform polyhedron-33-t012.png Nonuniform polyhedron-33-t012.png
Uniforma senpintigita okedro Neuniforma senpintigita okedro, kiu havas la saman situon de verticoj kiel ĉi tiu kombinaĵo.

Karteziaj koordinatoj[redakti | redakti fonton]

Karteziaj koordinatoj de verticoj de ĉi tiu kombinaĵo estas ĉiuj permutoj de

(±1, 0, ±τ)

kie τ = (1+√5)/2 estas la ora proporcio (iam skribata kiel φ).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • John Skilling, Uniform Compounds of Uniform Polyhedra - Uniformaj Kombinaĵoj de Uniformaj Pluredroj, Mathematical Proceedings of the Cambridge Philosophical Society - Matematikaj Paperoj de la Kembriĝa Filozofia Socio, Volumo 79, pp. 447-457, 1976.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]