Kombinaĵo de 6 stelokvinlateraj krucigitaj kontraŭprismoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kombinaĵo de ses stelokvinlateraj krucigitaj kontraŭprismoj
Plia nomo UC29
Bildo
Speco Uniforma pluredra kombinaĵo
Verticoj 60
Lateroj 120
Edroj 60 trianguloj, 12 stelokvinlateroj
Komponantoj 6 stelokvinlateraj krucigitaj kontraŭprismoj
Geometria simetria grupo Dudekedra Ih
Geometria simetria grupo de komponanto 5-obla kontraŭprisma D5d
vdr

En geometrio, kombinaĵo de ses stelokvinlateraj krucigitaj kontraŭprismoj estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de 6 stelokvinlateraj krucigitaj kontraŭprismoj. Ĝi povas esti konstruita per enskribanta en granda dudekedro de unu stelokvinlatera krucigita kontraŭprismo en ĉiu el la ses eblaj vojoj, kaj tiam turno de ĉiu per 36 gradoj ĉirkaŭ ĝia akso kiu pasas tra la centroj de du ĝiaj kontraŭaj kvinlateraj edroj.

Ĉi tiu kombinaĵo havas la saman situon de verticoj kiel la kombinaĵo de 6 kvinlateraj kontraŭprismoj.

Karteziaj koordinatoj[redakti | redakti fonton]

Karteziaj koordinatoj de verticoj de ĉi tiu kombinaĵo estas ĉiuj ciklaj permutoj de

(±(3−4τ−1), 0, ±(4+3τ−1))
(±(2+4τ−1), ±τ−1, ±(1+2τ−1))
(±(2−τ−1), ±1, ±(4−2τ−1))

kie τ = (1+√5)/2 estas la ora proporcio (iam skribata kiel φ).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • John Skilling, Uniform Compounds of Uniform Polyhedra - Uniformaj Kombinaĵoj de Uniformaj Pluredroj, Mathematical Proceedings of the Cambridge Philosophical Society - Matematikaj Paperoj de la Kembriĝa Filozofia Socio, Volumo 79, pp. 447-457, 1976.