Kombinaĵoj de noblaj gasoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kombinaĵoj de noblaj gasoj estas kemiaj kombinaĵoj, kiuj entenas almenaŭ unu atomon de nobla gaso. Noblaj gasoj ne emas krei kombinaĵon, tamen ekzistas kombinaĵoj de kelkaj noblaj gasoj. Oni konas tiajn kombinaĵojn nur rilate al la ti plej pezaj noblaj gasoj: kriptono, ksenono kaj radono. Ne konataj estas kombinaĵoj de heliumo, neono kaj argono.

Ĉiuj kombinaĵoj de noblaj gasoj estas fortegaj oksidenzoj kaj emas disiĝi al elementoj. Multaj estas stabilaj nur dum malaltaj temperaturoj.

Gravaj kombinaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pri la elemento kriptono oni ĝis nun konas nur la kombinaĵojn kriptondifluorido KrF2 (la plej forta konata oksidenzo) kaj Kriptonbiso (pentafluororthotellurat) Kr(OTeF5)2, stabila nur je malaltaj temperaturoj.

La plej multaj kombinaĵoj de noblaj gasoj estas ksenonkombinaĵoj en kiuj ksenono havas la oksidenzŝtupojn +2, +4, +6 kaj +8. Oni konas kiel ksenonkombinaĵoj fluoridojn, oksidojn, ksenonazotkombinaĵojn kaj pli kompleksajn kombinaĵojn kiel ekzemple XePtF6).


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • M.Binnewies: Allgemeine und Anorganische Chemie Spektrum Verlag, Heidelberg 2004 ISBN 3-8274-0208-5