Komerca Centro de Havano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komerca Centro de Havano
lonja
Estiĝo 1909
Lando Kubo vd
Situo Havano
Situo
Geografia situo 23° 8′ 17″ N, 82° 20′ 54″ U (mapo)23.13805556-82.34833333Koordinatoj: 23° 8′ 17″ N, 82° 20′ 54″ U (mapo)
Komerca Centro de Havano (Kubo)
Komerca Centro de Havano (Kubo)
DEC
Komerca Centro de Havano
Komerca Centro de Havano
Situo de Komerca Centro de Havano
Map
Komerca Centro de Havano
vdr
Komerca Centro de Havano

La Komerca Centro de Havano (hispane Lonja del Comercio de La Habana) estas konstruaĵo kiu gastigas oficejojn situanta en la strato Lampeto N-o.2, en la Placo de la Monaĥejo Sankta Francisko, en la centro mem de Malnova Havano,Kubo. Ĝia konstruado komenciĝis en 1907 kaj finiĝis en 1909, en la terenoj kiuj apartenis al la riĉaj familioj de Arostegui kaj Armona. La impona konstruaĵo estis projektita de la arkitekto Tomás Mur kun la decidiga kunlaborado de José Toraya, sub la aŭspicio de la usona kompanio Purdy & Henderson. Ĝi estas katalogita ekde tiu tempo kiel unu el la plej elstaraj projektoj de la unuaj jaroj de la 20-a jarcento en Kubo. En la plej maldekstra kolono de la konstruaĵo troviĝas ZEO (dulingva esperanta-hispana memortabulo kun la bildo de Zamenhof) okaze de la 75-a Universala Kongreso en Havano. En tiu ĉi konstruaĵo ankaŭ havis sidejon la unua esperanto-organizo en Kubo en la 1910-aj jaroj.