Komerca revolucio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Komerca revolucio estis periodo de eŭropa ekonomia etendo, koloniismo, kaj komercismo kiu daŭris el proksimume la 13a jarcento ĝis la komenco de la 18a jarcento. Ĝi estis sukcedita meze de la 18a jarcento fare de la Industria Revolucio. Komence de la epoko de Krucmilitoj, eŭropanoj remalkovris spicojn, silkojn, kaj aliajn riĉaĵojn rarajn en Eŭropo. Tiu disvolviĝo kreis novan deziron por komercado, kaj tiu etendiĝis dum la dua duono de la Mezepoko. Eŭropaj landoj, pere de malkovraj veturadoj, serĉis novajn komercvojojn en la 15a kaj 16a jarcentoj, kiuj permesis al eŭropaj potencoj konstrui ampleksan, novan retaron de internacia komerco. La landoj serĉis ankaŭ novajn fontojn de riĉo. Pro elteni tiun novan riĉon, oni kreis novajn ekonomiajn teoriojn kaj praktikojn. Por konkurenco de nacia intereso, landoj deziris pligrandigi sian povon tra siaj koloniaj imperioj. La Komerca revolucio estas markita per pliiĝo de ĝenerala komerco, kaj per la kresko de financaj servoj kiaj bankado, asekurado kaj investado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Gibbins, Henry de Beltgens. (1891) The History of Commerce in Europe. MacMillan and Company London New York.
  • Lopez, Robert. The Commercial Revolution of the Middle Ages, p. 56–147.
Arkivigite je 2011-06-06 per la retarkivo Wayback Machine