Kometa kerno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La kerno de la kometo Tempel 1.

La kerno estas la solida, ĉefa parto de kometo, populare nomata malpura neĝa bulo. Kometa kerno konsistas el roko, polvo kaj frostigitaj gasoj. Kiam ili estas varmigitaj de la Suno, la gasoj sublimiĝas kaj produktas atmosferon ĉirkaŭ la kerno, nomata hararo. La forto aplikita sur la hararo de la premo de la suna radiado kaj la suna vento estigas grandegan voston, kiu direktas sin for de la Suno. Tipa kometa kerno havas albedon de 0.04.[1]

Disiĝo[redakti | redakti fonton]

La kerno de iuj kometoj povas esti malforta, konkludo pruvita pro observado de iuj disiĝoj. [2] Ekzemplo de disiĝitaj kometoj estas 3D/Biela en 1846, Shoemaker-Levy 9 en 1992,[3] kaj 73P/Schwassmann-Wachmann de 1995 ĝis 2006.[4] Greka historiisto Eforo raportis pri kometa disiĝo dum la vintro de la jaro 372-373 a.K.[5] Kometoj povas disiĝi pro varma estreso, interna gaspremo aŭ ekfrapo.[6]

Grando[redakti | redakti fonton]

Oni pensas ke la plejmulto de la kernoj de la kometoj ne estas pli grandaj ol 16 kilometroj.[2] Sed ekzistas iuj kometoj ĝis grandoj de 40 km.

La kerno de la kometo Halley (15×8×8 km)[2][7] entenas la saman kvanton el glacio kaj el polvo. Proksimume 80% de la glacio estas akva glacio, kaj frostigita karbona monooksido faras alian 15%. La restaĵo de la glacio estas frostigita karbona dioksido, metano, kaj amoniako.[2] Sciencistoj kredas ke la aliaj kometoj estas kemie similaj al kometo Halley. La kerno de la kometo Halley estas ekstreme malhela nigra. Sciencistoj kredas ke la surfaco de la kometo, kaj eble de la plejmulto el la aliaj kometoj, estas kovrita de nigra krusto el polvo kaj roko kiu kaŝas la plejmulton de la glacio. Tiaj kometoj elĵetas gasojn nur kiam la truoj direktas sin al la Suno, elmontrante la glacion sub la varmiga lumo el la Suno.

Dum superflugo en 2001, la kosmosondilo Deep Space 1 observis la kernon de la kometo Borrelly kaj malkovris ke ĝia grando estis duono (8×4×4 km)[8] de la grando de la kometo Halley.[2] La kerno de la kometo Borrelly ankaŭ havis terpoman formon kun obskura surfaco.[2] Kiel la Haleja kometo, la kometo Borrely nur elĵetas gasojn el malgrandaj areoj kie la truoj sur la kustro elmontras la suban glacion.

Oni kalkulas ke la kerno de la kometo Hale-Bopp 30 aŭ 40 km granda.[2] Ĉi tiu kometo montriĝas brila nudokule ĉar ĝia nekutima granda kerno elĵetas grandan kvanton el polvo kaj gaso.

La kerno de la kometo P/2007 R5 estas tre eble nur 100-200 metrojn granda.[9]

Oni kredas ke la plej granda centaŭro are estas 250 km to 300 km granda. Tri el la plej grandaj estas 10199 Chariklo (258 km), 2060 Chiron (230 km), kaj 1995 SN55 (~300 km).

Oni taksas ke la averaĝa denseco de la konataj kometoj estas 0.6 g/cm³.[10] Sube estas tabelo kun la kalkulitaj grandoj, densecoj kaj masoj.

Nomo Grando
km
Denseco
g/cm³
Maso
kg[11]
Halley 15×8×8[2][7] 0.6[12] 3 x 1014
Tempel 1 7.6×4.9[13] 0.62[10] 7.9Ŝablono:E
19P/Borrelly 8×4×4[8] 0.3[10] 2 x 1013
81P/Wild 5.5×4.0×3.3[14] 0.6[10] 2.3 x 1013

Albedo[redakti | redakti fonton]

Kometoj ofte estas priskribitaj kiel malpuraj neĝaj buloj, kvankam ĵusaj observadoj montris sekajn polvajn aŭ rokajn surfacojn, kiuj sugestas ke la glacio kaŝiĝas sub la krusto. Kometaj kernoj estas unu el la plej obskuraj objektoj en la Sunsistemo. La kosmosondilo Giotto malkovris ke la kerno de la kometo Halley reflektas proksimume 4% el la lumo kiu atingas ĝin,[1] kaj la kosmosondilo Deep Space 1 malkovris ke la surfaco de la kometo Borrelly reflektas nur 2.4-3% el la lumo kiu atingas ĝin;[1] kompare, asfalto reflektas 7% el la lumo kiu atingas ĝin.

Oni pensas ke proksimume 6% el la ter-proksimaj objektoj estas estingiĝintaj kometaj kernoj (vidi estingiĝinta kometo) kiuj ne plu elĵetas gasojn.[15] Du ter-proksimaj asteroideoj kun tiom malgranda albedo estas 14827 Hypnos kaj 3552 Don Quixote.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Robert Roy Britt (2001-11-29). Comet Borrelly Puzzle: Darkest Object in the Solar System. arkivita el la originalo je 2001-11-30. Alirita 2008-10-26.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 (2005)Comets (World Book Online Reference Center 125580). Alirita 2007-11-20.
  3. JPL Public Information Office. Comet Shoemaker-Levy Background. Alirita 2008-10-25.
  4. Whitney Clavin (2006-05-10). Spitzer Telescope Sees Trail of Comet Crumbs. Alirita 2008-10-25.
  5. Donald K. Yeomans (1998). Great Comets in History. Jet Propulsion Laboratory. Alirita 2007-03-15.
  6. H. Boehnhardt. Split Comets. Alirita 2008-10-25.
  7. 7,0 7,1 What Have We Learned About Halley's Comet? (1986). Alirita 2008-12-14.
  8. 8,0 8,1 Weaver, H. A.; Stern, S.A.; Parker, J. Wm. (2003). "Hubble Space Telescope STIS Observations of Comet 19P/BORRELLY during the Deep Space 1 Encounter", gazeto : The American Astronomical Society, volumo : 126, paĝoj : 444–451. COI:10.1086/375752. Alirita 2008-12-14.
  9. SOHO's new catch: its first officially periodic comet (2007-09-25). Alirita 2007-11-20.
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 D. T. Britt; G. J. Consol-magno SJ; W. J. Merline (2006). Small Body Density and Porosity: New Data, New Insights. Alirita 2008-12-14.
  11. Halley: Using the volume of an ellipsoid of 15x8x8km * a rubble pile density of 0.6 g/cm³ yields a mass (m=d*v) of 3.02E+14 kg.
    Tempel 1: Using a spherical radius of 6.25 km; volume of a sphere * a density of 0.62 g/cm³ yields a mass of 7.9E+13 kg.
    19P/Borrelly: Using the volume of an ellipsoid of 8x4x4km * a density of 0.3 g/cm³ yields a mass of 2.0E+13 kg.
    81P/Wild: Using the volume of an ellipsoid of 5.5x4.0x3.3km * a density of 0.6 g/cm³ yields a mass of 2.28E+13 kg.
  12. RZ Sagdeev; PE Elyasberg; VI Moroz. (1988). Is the nucleus of Comet Halley a low density body?. AA(AN SSSR, Institut Kosmicheskikh Issledovanii, Moscow, USSR), AB(AN SSSR, Institut Kosmicheskikh Issledovanii, Moscow, USSR), AC(AN SSSR, Institut Kosmicheskikh Issledovanii, Moscow, USSR). Alirita 2007-05-15.
  13. Comet 9P/Tempel 1. arkivita el la originalo je 2006-02-09. Alirita 2008-12-15.
  14. Comet 81P/Wild 2. arkivita el la originalo je 2006-05-25. Alirita 2007-11-20.
  15. Whitman, Kathryn; Alessandro Morbidelli and Robert Jedicke (2006). "The Size-Frequency Distribution of Dormant Jupiter Family Comets", gazeto :. Alirita 2008-02-06.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]