Komisarejo pri propagando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komisarejo pri propagando
politika organizaĵo
Komenco 5-a de oktobro 1936 vd
Fino 1939 vd
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Barcelono
vdr

La Komisarejo pri propagando (katalune: Comissariat de Propaganda) estis organizo de la kataluna registaro kreita la 3-an de oktobro 1936 dum la hispana enlanda milito. Ĝia prezidanto estis la esperantisto Jaume Miravitlles i Navarra.

La Komisarejo pri Propagando eldonis propagandan materialon en formo de eldonaĵoj, afiŝoj kaj filmoj. Ekde oktobro 1936 aperis ĉiun duan semajnon ĝiaj Comunicats de Premsa (Gazetarkomunikojn) en Esperanto, kun la kulaboro de la Kontraŭfaŝista Esperantista Komitato de Katalunio.

La Komisarejo eldonis ankaŭ propagandan afiŝon pri la interveno de trupoj de Italio kaj Germanio, kun la teksto "Kion vi faras por eviti tion? – Esperantistoj de la tuta mondo, agu energie kontraŭ faŝismo".

La kataluna registaro ankaŭ patronis oficiale la komunan memoradon en 1937 de la 50-a datreveno de la naskiĝo de Esperanto, per la organizado de ekspozicio en la Kulturdomo de Barcelono. Je tiu okazo oni eldonis diversan materialon, interalie katalogon pri la ekspozicio. Parto de la materialo estis utiligata post kelkaj monatoj en ekspozicio en diversaj landoj, kiun aŭspiciis la Komisarejo mem.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]