Komitato por publika savado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komitato por publika savado, 1794. Anonima franca presaĵo, 18a jarcento.

La Komitato por publika savado (en franca Comité de salut public estis kreita en aprilo 1793 de la Nacia Konvencio kaj poste restrukturita en julio 1793, formante de facto plenuma registaro en Francio dum la Terorepoko (1793–1794), nome epoko de la Franca Revolucio. La Komitato por publika savado sukcedis al la antaŭa Komitato de Ĝenerala Defendo (stablita en januaro 1793) kaj prenis ties rolon protekti la ĵus starigitan respublikon kontraŭ fremdaj atakoj kaj internaj ribeloj. Kiel militepoka decido, la Komitato – komponita dekomence el 9, kaj poste el 12 membroj – ricevis ampleksajn povojn super la militistaj, ĵuĝaj kaj leĝodonaj aferoj. Ĝi estis formata de administra stabanaro por kontroli la laboron de la plenumaj staboj de la Nacia Konvencio kaj de registaraj ministroj elektitaj de la Konvencio. Dum la Komitato klopodis fronti la danĝerojn de koalicio de eŭropaj ŝtatoj kaj kontraŭ-revoluciaj fortoj ene de la lando, ĝi iĝis pli kaj pli povega.