Komitato pri publika informado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Komitato pri publika informado (angle Committee on Public Information (CPI) aŭ Creel-komitato) estis propaganda organizo de la usona registaro sub regado de Woodrow Wilson. Ĝi servis akceptigi partoprenon de Usono en la unua mondmilito, ekde 1917.

Establo[redakti | redakti fonton]

La demokrata Wilson venkis la prezidentajn elektojn en somero de 1916 per „pacplatformo“ kaj per promeso de avangardaj laborleĝoj, forta neŭtraleco al eŭropa milito. Ĝia respubliakna kontarŭulo, Charles Evans Hughes volis antaŭprepari al milito.

La komitato estiĝis unu semajnon post la militdeklaro kontraŭ Germanio, per prezidenta decido (13-an de aprilo 1917). La komitato konsistis el George Creel kiel prezidanto, Robert Lansing (eksterafera ministro de Usono), Lindley M. Garrison (militministro de Usono) kaj Josephus Daniels (usona mararmea ministro), Walter Lippmann (konsilisto de Wilson) kaj PR-specialisto Edward Bernays.

La organizo havis ĉ. 20 buroojn kaj kaj informejojn en naŭ eksterlandoj. La organizo estas rigardata ofte kiel bazŝtono de la PR-industrio en Usono.

Agado[redakti | redakti fonton]

Komence, CIP laboris per faktoj, por doni pozitivan bildon de la usonaj militaj klopodoj. Baldaŭ komenciĝis amasa kruda propagando por monstrigi la germanojn. En tio helpis ilin Holivudo „The Claws of the Hun“ (Ungoj de la hunoj), „The Prussian Cur“ (La prusa hunda filo) kaj „The Kaiser, the Beast of Berlin“ (La imperiestro, la bestio de Berlino). Aperis verkoj, kiuj atentigis pri germanaj spionoj. Oni establis multajn patriotajn organizojn kiel American Protective LeagueAmerican Defense Society. Tiuj grupoj spionis telefonvokojn kaj malfermis poŝtaĵojn por spuri post „spionoj kaj perfiduloj“. Celo de ilia spionado estis ĉiu, kiu kritikis la registaron aŭ apogis la pacon. Ili tre atenteme spektis agadon de germandevenaj usonanoj - ekz. H. L. Mencken)- el kiuj multaj perdis laboron kaj estis publika kamuflitaj.

La Creel-komitato uzis gazetojn, radioprogramerojn kaj filmojn por disvastigi sian propagandon. Alia disvastiĝa kanalo estis la volontulaj korpusoj kun ĉ. 75.000 membroj, kiuj en la tuta lando oraciis. Ili (nomataj kvarminutaj homoj) agadis en 5.200 komunumoj kaj tenis 755.190 publikajn parolojn.

La aktivado de la komitato estis limigita ekde la 1-a de julio de 1918 kaj en Usono ĉesigita la 11-an de novembro de 1918. La eksterlanda agado ĉesis la 30-an de junio 1919. La CPI estis malfondita la 21-an de aŭgusto de 1919.

Eksteraj ligiloj, angle[redakti | redakti fonton]