Komo
Interpunkciaĵoj |
---|
apostrofo ( ' ); ( ’ ) |
Aliaj tipografiaj markoj |
asterisko ( * ) |
Komo ( , ) estas signo de interpunkcio. Ĝi havas la saman formon kiel apostrofo, tamen ĝin oni skribas sur la bazlinio de la teksto. Oni povas uzi ĝin por indiki paŭzeton en la fluo de frazo. Oni ankaŭ uzas komon por apartigi anojn de listo.
Komo en Esperanto estas uzata plej ofte en la jenaj okazoj:
- Antaŭ konjunkcioj („sed”, „nek”, „tio estas” ktp): Pluvis, sed li tamen veturis per biciklo.
- Se „kaj” aŭ „aŭ” kunligas tutajn ĉeffrazojn: Ŝi rigardis lin severe, kaj li silentiĝis.
- Ĉirkaŭ subfrazo: Homo, kiun oni devas juĝi, estas juĝoto. Mi trovis, ke li troigas.
- Ĉirkaŭ apudmeto, parentezo kaj aldona klarigo: Danubo, la plej longa rivero en Eŭropo, enfluas en la Nigran Maron.
- Ĉirkaŭ komplemento, en kiu la ĉefvorto estas adverba participo: Promenante sur la strato, mi falis.
Matematike
Matematike, la komo indikas decimalon. Ekzemple, 7,2 estas legata sep komo du, kiu signifas sep kaj du dekonoj.
En nombroskribado de angla lingvo, oni uzas komon kiel punkto, do 37,000.7 signifas 37 mil kaj sep dekonoj.
Komputike
Komputike, la komo estas Unikodo simbolo 44.
En C, la komo estas operacisimbolo, kiu komputas la unuan argumenton tiam donos la valoron de la duan argumenton. Ĉi tiu estas utila en POR-iteracioj.
En Forth komo estas uzata kiel rezervita vorto. En la varianto FIG-Forth ĝi bindas 2 bajtojn da memora spaco en la vortaro de Forth. Post tio la vortara indekso DP estas alkrementata je 2.[1]
Referencoj
- ↑ Gert-Ulrich Vack. (1990) Programmieren mit Forth. Berlin: VEB Verlag Technik, p. 28, 128, 240. ISBN 3-341-00518-8.
Vidu ankaŭ