Kompanio Nord-Sud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Enir-fosto de stacio de Kompanio Nord-Sud, 1918

La Kompanio Nord-Sud (france: Société du chemin de fer électrique souterrain Nord-Sud de Paris t.e. Societo de la subtera elektra fervojo Nord-Sud de Parizo, aŭ pli simple « Nord-Sud »), estas privata societo kreita en 1902, kiu konstruis kaj ekspluatis tri liniojn de la Metroo de Parizo ĝis 1931 antaŭ ol esti kunfandita de sia konkurencanto, la Kompanio CMP (CMP) kiu mastrumis la koncesion de la ceteraj linioj de la metroo de Parizo antaŭ naciigo en 1948.

Historio[redakti | redakti fonton]

Deveno[redakti | redakti fonton]

"Rotondo" de stacio Saint-Lazare kreita de kompanio Nord-Sud
Mapo de la Metroo de Parizo ĉ. 1920 kun du apartaj kompanioj

« Nord-Sud » estis kreita iniciate de Jean-Baptiste Berlier, liona inĝeniero de "École nationale supérieure des mines" de Saint-Étienne, kiu antaŭe provis konstrui subteran tubforman tramvojon en 1897. En 1901, li proponis, kun apogo de financisto Xavier Janicot, konstrui linion Montparnasse - Montmartre trapasantan tra stacidomoj Orsay kaj Saint-Lazare realigante du paralelajn tunelojn, konsistantajn el sinsekvo de metalaj arkoj, en granda profondeco kiel la « tube » de Londono. Tiu konstru-maniero celus senigi sin de la desegno de statoj kaj ekhavi pli rektan desegnon. La urbo Parizo dezirante provi tiun eksperimenton, li tiel akiri koncesion la 28-an de decembro 1901. Tiu ĉi antaŭvidis ke kostoj de konstruado kaj veturanta materialo estus entute je la financa kosto de la koncesiulo, dum en la kazo de CMP, la urbo de Parizo konstruis la infrastrukturon de la reto je propra kosto.

La koncesio enhavis tri liniojn:

  • linio A: Porte de la Chapelle - Montmartre - Montparnasse - Porte de Versailles
  • linio B: Saint-Lazare - Porte de Saint-Ouen kaj Porte de Clichy
  • linio C: Montparnasse - Porte de Vanves

La société du Chemin de fer électrique souterrain Nord-Sud de Paris, aŭ pli simple « Nord-Sud », estis kreita en junio 1902[1]. La koncesio konsentita al S-roj Berlier kaj Janicot estis transdonita al la kompanio per dekreto la 26-an de marto 1907. La kompanio estis filiiĝinta kun "Omnium Lyonnais de Chemins de fer et Tramways" kaj formita per kapitalo de du milionoj da frankoj, la kapitalo devante kreski iom post iom ĝis ĝi atingis 75 milionojn en 1910, por eldono de prunto de 35 milionoj en 1909[2]. Ĝi volis diferenciĝi de sia rivalo per estetiko de siaj stacioj kaj vagonaroj kaj per siaj teĥnikaj elektoj. La linio A, Montmartre - Montparnasse, devus certigi gravan trafikon manke de eksistantaj interkonektoj sur tiu itinero. Sed tiu linio konsistigis veran minacon por tram-kompanioj kaj por la Kompanio CMP (CMP) kiu timis tiun estontan konkurencanton.

Malgraŭ kaŝita opozicio de CMP kaj konsekvenca prokrasto, la linio Montmartre (place des Abbesses) - Montparnasse, t.e 6 216 km, estis deklarita de publika utileco la 3-an de aprilo 1905. Leĝo de la 19-a de julio 1905 kompletigis la koncesion deklarante de publika utileco la komplementajn branĉojn Montparnasse - Porte de Versailles kaj la disbranĉignon Saint-Lazare - Porte de Saint-Ouen[3]. La plilongigo de place des Abbesses al Jules-Joffrin, t.e. 1 317 km, estis siavice deklarita de publika utileco la 10-an de aprilo 1908, poste la branĉo La Fourche - Porte de Clichy, t.e. 1 427 km, la 11-an de junio 1909. La 24-an de januaro 1912, la plilongigo de Jules-Joffrin al porte de la Chapelle, t.e. 2 067 km, estis deklarita de publika utileco, finfine la linio C, Gare Montparnasse - Porte de Vanves, t.e. 2 749 km, la 19-an de julio 1912. La tuta longeco de la koncesiita reto atingis 19 789 km[2].

Konstruo[redakti | redakti fonton]

Linio A de Nord-Sud (nuna linio 12). Konstrua mapo
Linio A de Nord-Sud (nuna linio 12). Sub-rivera konstruo ĉe Ponto Concorde

Dum la unuaj faritaj sondoj, montriĝis ke konstruo de metroo en granda profundo kiel en Londono rapide riveliĝis neebla, pro malsama naturo de pariza sub-grundo. Sub la nivelo de akva tavolo, fakte la grundo estas de tre diversa naturo kaj saturita de akvo, kio ne ebligis konstrui metalan tunelon. Konstrui linion en pli granda profundeco fariĝis finance fortimiga.

Tial la linioj estis konstruitaj super la akva tavolo, kiel tiuj de CMP, en malgranda profundeco sub la stratoj, kio havigis al la linio A desegnon aparte torditan male al la unuaj planoj. La karakterizaĵoj de la fervojo antaŭviditaj en la rekvizitoj estis similaj al tiuj de metropoliteno, kio koncernis utilan larĝon, deklivojn kaj respektotajn minimumajn kurb-radiusojn[2].

Dum la konstruo fariĝis je la plena kosto de la kompanio, la urbo Parizo rezervis al si kun la koncesio repagon por ĉiu vendita bileto. Ĝi reprezentis po unu centimo per bileto por trafiko malsupera al tri dek milionoj da vojaĝantoj; por supera trafiko, la repago altiĝis al po du centimoj per bileto de 2-a klaso kaj po 2,5 centimoj por bileto de 1-a klaso. La prezo de biletoj estis fiksita al 0,15 franko en 2-a klaso kaj 0,25 franko en 1-a klaso, ir-revena bileto estis fiksita al 0,20 franko, kun iro valida nur antaŭ la 8-a horo. Fakte, tarifoj estis la samaj en ambaŭ retoj, Nord-Sud kaj CMP, interkonekto devis esti libere certigita laŭ la koncesio[2].

Post konstru-laboroj sufiĉe rapidaj malgraŭ la malfacilaĵoj, linio A malfermis la 5-an de novembro 1910 de Porte de Versailles al Notre-Dame-de-Lorette, poste linio B la 26-an de februaro 1911, de Saint-Lazare al Porte de Saint-Ouen. La nova reto estis teĥnike tre simila al tiu de sia rekta konkurencanto, tamen stacioj kaj veturanta materialo estis pli flegitaj en sia aranĝo. Nomoj de stacioj estis skribitaj en fajenco anstataŭ la emajlitaj platoj de CMP, kaj la cel-direkto de vagonaroj estis kahelita en timpanoj de tuneloj.

La parto Notre-Dame-de-Lorette - Pigalle de la linio A estis malfermita siavice la 9-an de aprilo 1911, la branĉo La Fourche - Porte de Clichy de la linio B, la 20-an de januaro 1912, finfine la parto Pigalle - Jules Joffrin de la linio A, la 30-an de oktobro 1912. La finkonstruo norden de la linio A de Jules Joffrin al Porte de la Chapelle estis tiam prokrastita pro la ekflagro de la Unua mondmilito. Kompanio Nord-Sud finis tiun plilongigon dum la milito: ĝi estis malfermita al ekspluatado la 23-an de aŭgusto 1916.

La kompanio entrepenis, dum la 1920-aj jaroj, demarŝojn necesajn al konstruo de sia linio C, Porte de Vanves - Montparnasse. Sed konstru-kostoj de siaj linioj ne ebligis al ĝi pluvivi kaj « Nord-Sud » malaperis la 1-an de januaro 1931, kunfandita de sia rivalo Kompanio CMP, per komuna interkonsento kun ĝi.

Linioj de la eksa kompanio Nord - Sud estis tiam iom post iom integritaj al la reto de CMP: eksa linio A fariĝis la linio 12 kaj la eksa linio B fariĝis la linio 13. Dume la linio C estis fine realigita iom poste de CMP dum la 1930-aj jaroj kaj fariĝis ĝis 1976, la « linio 14 », antaŭ ol estis mem kunfandita kun linio 13 danke al kontruo de intermetita branĉo.

Aranĝo de stacioj[redakti | redakti fonton]

Veturanta materialo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Sprague-Thomson.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • François Gasnault (direkcio) kaj Henri Zuber: Métro-Cité: le chemin de fer métropolitain à la conquête de Paris, 1871-1945, eldonita de Musées de la Ville de Paris, Parizo 1997, ISBN 2-87900-374-1
  • Astrid Fontaine: Le peuple des tunnels 1900-1930, eldonita de Ginkgo, 2013, ISBN 2846792127

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (28 junio 1902) "Le « nord-sud » électrique", gazeto : Le journal des transports, volumo : 25, numero : 26, paĝoj : pĝ.317
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Jean Robert, Notre métro, p. 86
  3. Jean Robert, Notre métro, p. 80

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]