Kompanio de Senegalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kompanio de Senegalo
vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr

La Kompanio de Senegalo (franclingve Compagnie du Sénégal) estis franca komerca kompanio fondita en 1673 de Jean-Baptiste Colbert, dum la reĝado de Ludoviko la 14-a.

Ĝi ĉefe celis al la transportado de nigraj sklavoj al la Antiloj (Gvadelupo, Martiniko, Haitio...). La kompanio posedis la francajn marbordojn ĉe okcidenta Afriko, inkluzive de Senegalo kaj de Gvineo.

La Kompanio de Senegalo estis malfondita en 1681 pro grandega ŝuldo (unu miliono da pundoj. Nova kompanio estis kreita, kaj postvivis ĝis 1694.