Kompara anatomio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ilustraĵo de la 20a jarcento komparanta la ostajn strukturojn de homo kaj hundo.

Kompara anatomio estas la studo de similaĵoj kaj diferencoj en la anatomio de diferencaj specioj. Ĝi estas tre rilata al la evolua biologio kaj al la filogenetiko (evoluo de specioj).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kompara anatomio dumlonge servis kiel pruvaro por evoluo; ĝi indikas ke variaj organismoj kunhavas komunan praulon. Ankaŭ, ĝi helpas sciencistojn al klasigo de organismoj baze sur similaj karkcteroj de ties anatomiaj strukturoj. Kompara anatomio eltenas la de Darvino teorion de posteularo kun modifoj, konata ankaŭ kiel evoluo. Komuna ekzemplo de kompara anatomio estas la similaj ostostrukturoj ĉe membroj de katoj, balenoj, vespertoj, kaj homoj. Ĉiuj tiuj organoj konsistas el samaj bazaj partoj; kvankam ili utilas por tute komplete diferencaj funkcioj. La skeletaj partoj kiuj formas strukturon uzitan por naĝado, kiaj naĝilo, ne estus idealaj por formi flugilon, kiu estas pli bone taŭgaj por flugado.

Notoj[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]