Kompasdirektoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kompasdirektoj

La kvar ĉefaj kompasdirektoj estas la kvar direktoj, kiuj estas uzataj por orientiĝi tere aŭ mare dum vojaĝo aŭ por aliaj aferoj kies realizado bezonas la scion de tiuj direktoj. Alfabet-orde la kompasdirektoj estas:

Nordo, Okcidento, Oriento kaj Sudo.

La kompasdirektojn oni povas vidi en kompasoj kaj mapoj. Ĉi tiuj direktoj estas prenitaj laŭ la suna movado, kiu eliras oriente kaj kaŝiĝas okcidente proksimume. La nordo kaj la sudo celas la planedan magnetajn polusojn.

Kelkaj popoloj havas aŭ havis pli ĉefajn direktojn ne internacia akceptitaj. Ekzemple, Ĉinio uzas ankaŭ la punkton, kie kruciĝas la aliajn kvar punktojn: la centro. En aliaj popoloj oni povas vidi ĉielon kaj teron kiel direktoj.

Interkompasdirektoj

La Interkompasdirektoj estas kvar direktoj inter la kompasdirektoj.

  • Nordoriento (Nor), 45°, estas inter nordo kaj oriento.
  • Sudoriento (Sor), 135°, estas inter sudo kaj oriento.
  • Sudokcidento (Sok), 225°, estas inter sudo kaj okcidento.
  • Nordokcidento (Nok), 315°, estas inter nordo kaj okcidento.

La neoficialaj kuzoj

La kvar menciitaj direktoj (aŭ ĉefpunktoj) estas en la Fundamento de Esperanto. Ili havas la etan malavantaĝon, ke oriento kaj okcidento komenciĝas per la sama litero, pro kio estas malfacile sekvi la kutimon de multaj lingvoj uzi unuliterajn mallongigojn.

Eble pro tio estis proponitaj la (partaj) sinonimoj uesto (por okcidento) kaj eosto (por oriento). Ili permesas signi kompason per E-S-U-N. PIV uzas tiujn mallongigojn indikante la koordinatojn de urboj kaj aliaj geografiaj objektoj. Laŭ kelkaj tiuj du vortoj ankaŭ havas la avantaĝon, ke ili ne portas la aldonan kulturan signifon, kiun la vortoj "okcidento" kaj "oriento" havas.

Tamen tiuj du vortoj estas konsiderataj superfluaj de multaj esperantistoj, kaj estas preskaŭ neniam uzataj en ne-mallongigita formo. La fakto, ke oni en multaj lingvoj mallongigas la kompasdirektojn per unu litero, ja devenas de tio, ke tiuj lingvoj havas malsamajn komencliterojn por tiuj direktoj. Ne ekzistas efektiva kontraŭargumento al la uzado de dulitera mallongigo en Esperanto: Or-Su-Ok-No aŭ miksita sistemo: Or-S-Ok-N. La vortoj "nordo" kaj "sudo" nun ankaŭ havas politikan kromsignifon, sed tio ne estu kialo por enkonduki novajn vortojn sen tiu kromsignifo.

Vidu ankaŭ