Kompato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pentraĵo "Kompato" (1897), fare de William-Adolphe Bouguereau

Kompato estas emocia sento de kunvivata sufero, plej ofte kun deziro malpliintensigi alies suferon, montri specialan bonvolon al suferanto. Kompato ekestas esence pro samsentemo, kaj estas ofte karakterizata de agoj per kiuj kompatanto klopodas helpi iun.

Ĝenerale oni konsideras kompataj tiujn agojn, en kiujn plenumo oni konsideras alies suferon kaj klopodas malpliintensigi ĝin kvazaŭ ĝi estus de ili mem. Tiusence, la diversaj formoj de la Ora Regulo baziĝas evidente sur la koncepto de kompato.

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri kompato en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Bato de frato estas sen kompato. 
  • Citaĵo
     Dio kompatu! 
  • Citaĵo
     Mi ne volas baton, mi ne volas kompaton. 

Referencoj

  1. Lernu