Kompoŝtvermo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kompoŝtvermo
Kompoŝtvermo
Kompoŝtvermo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Anelidoj Annelida
(Savigny, 1826)
Klaso: Clitellata
Subklaso: Oligoĥetoj Oligochaeta
Ordo: Haplotaxida
Familio: Lumbricidae
Genro: Eisenia
Specio: Eisenia foetida
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La kompoŝtvermo (Eisenia foetida) estas unu el la plej disvastiĝintaj specoj de vermoj en Eŭropo. Ĝi vivas precipe en kompoŝto, stala sterko aŭ malkomponiĝantaj plantrestaĵoj.

La genro Eisenia estas nomata laŭ la sveda natursciencisto Gustaf Eisen. La latina aldonaĵo foetida signifas „stinka“.

La segmentoj havas mallongajn ketojn per kiuj la vermo formoviĝas (videblaj ĉe la malsupra parto)
Aro da kompoŝtvermoj en kompoŝtujo

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La kompoŝtvermo longas ĝis maksimume 9 centrimetrojn. Ĝia korpo konsistas el 105 segmentoj kaj havas la koloron de viando. Ĉiu segmento havas purpuran ringon. Kompare al aliaj vermoj ĝi estas tre moviĝema kaj fuĝas je la minimuma molesto.

Ĉe la clitellum oni povas rekoni la seksan maturecon de la vermo. La Eisenia foetida estas hermafrodita, sed necesas du el ili por generado.

Malgraŭ la nomo, la kompoŝto en kiu vivas kaj "laboras" la vermoj Eisenia foetida, ne malbonodoras. Nur se ili estas ĝenataj la vermoj eksudas pikantan likvon de kiu venas la nomo en la latina formo. Thomas J. Barrett

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Walter Rammner: Brehms Tierleben in vier Bänden - Erster Band: Wirbellose, 2-a eldono, Leipzig, 1952, p. 88
  • Clive A. Edwards: Earthworm Ecology, 2-a eldono, CRC Press, 2004, ISBN 0-8493-1819-X