Kompostado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Komposti estas transformi manuskripton, kunmetante la tipografiajn elementojn necesajn por povi presi ĝin. Origine kompostado estis la kunmetado de lignaj aŭ metalaj (plej ofte plumbaj) tiparoj. Komence la tipoj estis mane metitaj unu apud la alia de la kompostisto.

Oni konsideras la germanon Johannes Gutenberg (1400? - 1468) inventinto de la kompostado per moveblaj tipoj en Eŭropo, post kiam en Ĉinio jam en la unua duono de la 8-a jarcento tiu tekniko estis konata. En Koreio oni uzis tian farmanieron ekde la dektria jarcento. Pli-malpli samtempe kun Gutenberg ekuzis tiun teknikon Christoffel Plantijn en Antverpeno.

En la 20-a jarcento aperis kompostmaŝinoj kun klavaro, en kiuj la bezonataj plumbaj tipoj aŭtomate estis prenitaj el tipujoj kaj eniris la galeojn, la prespretajn paĝojn. Tiu tekniko estis nomata plumba kompostado.

Nun kompostado okazas plej ofte elektronike per komputilo. Kun la apero de komputiloj la diferenco inter tajpado kaj kompostado iĝis malpli granda. Se dum la pretigo de la teksto oni tuj indikas difinitajn fasonojn, kiel kursivon, dikigon, pli grandajn tipojn ktp, oni parolas pri kompostado.

Vidu ankaŭ: enpaĝigo