Komponado (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kompozicio)

Komponado signifas la proceson de la invento (aŭtoreco) de muziko laŭ la reguloj de la kompozicio, ofte per profesia komponisto, por konservi la komponaĵon por ripetebla prezentado. Malaj nocioj estas

  • buŝa tradicio: muzikverko ne estas alordigebla al certa persono, sed la komunumo tradicias kaj pluevoluigas ĝin.
  • improvizado: muziko ekestas dum la ludproceso mem kaj kaj oni ne intencas denove prezenti ĝin.
  • interpretado: interpreto prezentas jam ekzistantan komponaĵon.

Kompozicio (lat. „kunmetado“, “komponado)“ estas akademia fako kun propraj reguloj kaj leĝoj, kiu edukas ontajn komponistojn. Kompozicio estas ekz. en germanaj muzikaj altlernejoj deksemestra ĉefstuda fako

Komponado de „klasika muziko“[redakti | redakti fonton]

Fugo el „Musikalisches Opfer“ de J. S. Bach

Komponado estas la kreoproceso karakteriza por la „klasika muziko“. Ĝi signifas la inventadon de muzikverko kaj ĝian fiksadon fare de la komponisto. La difinoj, kiujn faras komponisto, je tio estas - depende de la parametroj kaj de la aparta verko - malsame ekzaktaj. En klasika-romantisma muziko la tonaltoj estas precize difinitaj, la tondaŭroj kaj la el tiuj ĉi rezulta ritmo estas rilate al baza tempo ekzakte difineblaj. Per tio oni povas nomi ĉi tiujn kiel primaraj parametroj aŭ kompoziciaj kategorioj. Dinamiko kaj artikulacio ja estas ankaŭ tre diferencigeble dikteblaj, sed ne estas kiel la primaraj parametroj prezenteblaj per ekzaktaj signoj en la notskribo kaj do estas sekundaraj parametroj aŭ kompoziciaj kategorioj. Tiamaniere ekestintajn vakaĵojn devas interpreti la muzikisto. Tio ankaŭ validas por la tempo, ĉar ne ekzistas ĉirilata absoluta percepto de tempo, kiu interpretas deflankiĝoj de preskribita tempo (ekz per batoj po minuto) fakte ankaŭ kiel deflankiĝoj de la komponaĵo, se ne ŝanĝiĝas la tempoimpreso („rapida“, „modera“, „malrapida“). De la komponisto krome dependas la elekto de la okupado kaj instrumentigo. Kun progresa eldiferencigo de la simfoniaj orkestroj ĉi tiuj same akiris la karakteron de kompozicia kategorio, je kio tamen plejparte temas pri proceso antaŭmetita (elekto de la okupado) aŭ postmetita (instrumentigo) al la fakta komponado mem.

La koncentrado de la muzika kreoproceso sur la komponisto kaj per tio sur indivuo estas la ecenca karakterizaĵo de la klasika muziko, kiu estis ankaŭ decida por la historia evoluo. Ĝi estas kondiĉo por la ekde la 19-a jarcento kreskanta adoro de la komponisto kiel „geniulo“, por la tradiciado de kreskanta aro de „majstraĵoj“ kaj finfine por la pli kaj pli strikta apartigo kaj specialigado de komponisto kaj interpreto.

Paradokse ĝuste ĉi tiuj evoluoj sekvigis en la 20-a jarcento malkreskan gravecon de la komponisto kompare kun la interpreto, ĉar tiu lasta povas reiri al la kanonaj verkoj, al kiuj la nuntempa komponisto devas konkurenci. „Klasika muziko“ pli kaj pli signifis la ŝanĝon de historie tradiciita muziko en aktualan muzikokazantaĵon, kies vera subtenanto fariĝis la interpreto. La komponistoj trovis siajn niĉojn nur en la eksperimento (kiu ankaŭ koncernis la pli supre nomitajn karakterizaĵojn de la komponado kaj ilin foje eĉ dubindigis), kiu distingiĝas de la historia materialo, sed per tio ili devis retiriĝi en specialigitajn koncertserojn kaj festivalojn. Sekve de tio ankaŭ la publiko sin apartigis en auŝkultantoj de „klasika„ kaj „Nova Muziko“ (vgl. Epokoj (muziko)). Ĉar la sonregistrado siaflanke ebligas la tradiciadon de „kanono“ el „majstraj interpretaĵoj“, nun la interpretoj troviĝas en situacio komparebla al tiu de la komponistoj, kiu kondukas la tutan „klasikan muzikon“ en stagnacion, pri kiu estas dubinda, ĉu ĝi povus liberiĝi el tiu.

Komponado en ĵazo kaj rokmuziko[redakti | redakti fonton]

Ekster la „klasika muziko“ komponado kaj komponisto estas kompare malpli gravaj, ĉar tie la muzikistoj plenumas labordivide multajn tradiciajn taskojn de la komponisto. Ekz. en la ĵazo oni nomas komponaĵo nur la melodion de peco kun sia harmonia strukturo, dum kiam al la aŭdebla rezulto la aranĝado kaj la improvizado gravege kontribuas (situacio, kiu povis okazi en la eŭropa arta muziko ĝis meze de la barokepoko). Gravaj komponistoj de la ĵazo kiel ekz. Duke Ellington, Miles DavisWayne Shorter sekve staras kiel komponistoj en sia propra ombro de praktikantaj muzikistoj. Pro tio male al la klasika muziko ne tiom la komponistoj, sed multe pli la praktikaj muzikistoj stampas la historian evoluon de la ĵazo.

En la rokmuziko komponado, aranĝado kaj prezentado estas kutime komuna, en siaj eroj ne tute malŝlosebla proceso, kies rezulto celas nur la prezentadon fare de la ĝiaj aŭtoroj kaj ne por transdonado al aliaj interpretoj, kiuj do ĉi tie ne ekzistas en la „klasika“ senco. Ofte la muzikisto ne bezonas notojn, precipe ĉar ili ofte ne povas legi notojn kaj ĉar ili ofte kunlaboras lige kun studioregistradoj, kiu povas igi klasikan notacion superflua.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]