Komputada Leksikono
El Vikipedio
La Komputada leksikono de Sergio Pokrovskij estas Esperanto-fakvortaro pri komputiko. Ĝi enhavas indeksojn Esperantan kaj anglalingvan, Esperantajn klarigojn de la terminoj kaj tradukojn en la anglan kaj rusan, kaj iomete en aliajn lingvojn (ĉefe la germanan kaj francan). Ĝis nun publikiĝis 18 eldonoj en la interreto, el kiu nur la deka ankaŭ publikiĝis papere (en 1995; nun ne plu havebla).
La vortaro enhavas 2649 terminojn. Precipe atentitaj estas la bazaj nocioj de teoria komputoscienco, diskreta matematiko, programado, personaj komputiloj, surtabla tipografio. Laŭeble la programada temaro estas prezentita en Paskalo (esperantigita Pascal), kaj la verko entenas priskribon de ĉiuj nocioj de tiu programlingvo.
[redakti] Literaturo
- 1995: novaj terminaroj, Komputora ... En: Terminoteko 5-a jaro 1995, n-ro 1 (11), p. 21-23 (Recenzeto pri Pokrovskij, Sergio. Komputika Leksikono. Jekaterinburg 1995: ′... ampleksa, bone dokumentita kaj grafike alloga terminaro, kiu tamen ne ĉiam facile gvidas ordinaran uzanton de komputoroj pro elekto de terminoj, fakeco, lingvaĵo kaj fona lingvo-koncepto.′ Multaj kritikindaj aspektoj en la ′leksikono′).
[redakti] La komputada leksikono troviĝas ĉe:
- http://www.esperanto.mv.ru/KompLeks/ (TTT-ejo de Jurij Finkel)
- http://purl.org/net/kameleono/KompLeks/ (spegulo)
- La tuta leksikono en unu pakaĵo 1 (el Retarkivo 2006) aŭ 2