Komputila ekrano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Komputila ekrano estas eliga flankaparato kiu povas esti ligita al komputilo por ebligi al uzanto komuniki kun ĝi. Sur komputila ekrano ni vidas bildojn, kaj la bildoj konsistas el etaj bilderoj, kiujn la homa okulo kunigas al geometriaj figuroj.

Katod-radiaj ekranoj

Katod-radia komputila ekrano

Monokromataj ekranoj

La tutunuaj ekranoj (70aj - 80aj jaroj) estis monokromataj kaj montris nur verdajn aŭ oranĝkolorajn simbolojn, sed la ebleco kiun ofertas tiaj flankaparatoj por labori interaktive estis vera revolucio por la uzo de komputilo, multege pli grava ol la posta malkovro de la komputila muso.

La ekranoj rapide enbruliĝis; se iu bildo dum longa tempo estis projekciita sur la ekrano, spuro de tiu ĉi bildo definitive plu restas fone, malklare, same kiel «tatuado». Ekrankurteno solvis tiun problemon. Modernaj komputilaj ekranoj ne plu havas tiun ĉi problemon.

Kolorajn ekranoj

Meze de la 80-aj jaroj oni ekuzis kolorajn ekranojn. La komputilaj ekranoj ankaŭ daŭre pligrandiĝis: de 15" al 17" al 19". Ĉirkaŭ 2003 daŭre plej multaj ekranoj estas CRTaj: tiaj ekranoj uzas samkiel televidilo vakuan tubon.

Je la interno de la vitro estas je la antaŭa flanko tiel nomataj rastrumeroj, malgrandaj punktoj kiuj povas elradii certan koloron. Ili faras tion ĉi en la kolorsistemo RGB. La ekrana distringivo (la nombro de rastrumeroj) povas varii laŭ la ekrano inter 640x480 da rastrumeroj ĝis 1600x1200 da rastrumeroj kaj pli.

Bildo kreiĝas sur la ekrano linio post linio. Sekvo de tio estas ke ĝi trembrilas. La frekvenco de aktualigo (indikita en Hertz) estas la ofteco de la redesegnado de la ekrano. Ju pli alta la frekvenco, des malpli la uzanto havas la impreson ke la ekrano trembrilas. La plej oftaj frekvencoj de aktualigo estas: 60Hz, 70Hz, 75Hz kaj 80Hz. Ofte okazas ke ekrano ne estas korekte agordita; tio kaŭzas ke malalta frekvenco estas uzata, dum pli alta eblus por la ekrano. Tro malalta frekvenco povas multe ĝeni kaj kaŭzi kapdoloron.

Modernaj ekranoj

Komputila likvokristala ekrano

Pli modernaj ekranoj estas likvokristalaj ekranoj (Liquid crystal display (LCD) en la angla) kaj plasmoekranoj. Dum fine de la 90-aj jaroj la likvokristalaj ekranoj ankorau estis apenaŭ uzataj, ekde 2005 preskaŭ nur tiaj ekranoj estas venditaj por uzo kun komputilo. La teknologio de LCD-aj ekranoj ebligis varii ĝian proporcion (16:9, aŭ foje 16:10 aŭ 15:9) kaj pligrandigi la ekranojn al 21", 30" kaj eĉ 82".

Tiaj ekranoj ne trembrilas. Kaze de likvokristalaj ekranoj oni parolas pri respondotempo. Temas pri la bezonata tempo por ŝanĝi la koloron/intensecon. Ju pli malalta respondotempo, des pli rapide la ekrano adaptiĝas al ŝanĝo en la bildo.

Plibonigita varianto de LCDa ekrano estas TFTa ekrano.

Formato de komputila ekrano

La formatoj de la unuaj komputilaj ekranoj estis 4:3 (kiel malnovaj televidaj ekranoj) aŭ 5:4.

Formatoj de la modernaj komputilaj ekranoj estas 16:10 aŭ 16:9 (kiel novaj televidaj ekranoj).

Kvalito

Grava indiko pri la kvalito de LCD-a ekrano estas la nombro de bildaj punktoj en angla colo (angle: "dots-per-inch" aŭ DPI). Ju pli alta la dpi, des pli preciza la bildo.
Komparo de ekranoj en DPI:

  • Apple Cinema Display 20”: 99 dpi (ekrano 20”)
  • Apple Cinema Display 30”: 101 dpi (ekrano 29.7”)
  • Original Black and White iPods (1G-4G): 102 dpi (ekrano 2”)
  • Apple iPod mini: 105 dpi (ekrano 1.67”)
  • Sony PlayStation Portable: 128 dpi (ekrano 4.3”)
  • iPod photo/color/4G: 141 dpi (ekrano 2”)
  • iPod nano: 147 dpi (ekrano 1.5”)
  • iPod 5G: 160 dpi (ekrano 2.5”)
  • Creative Zen Vision: 216 dpi (ekrano 3.7”)

Eksteraj ligiloj

greke La geometrio de komputila ekrano