Videoludo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Tokyo Game Show, fama festivalo okazanta en Tokio

Komputila ludo (pri nomaj variaĵoj vidu sube) estas interaga aktiveco, plejofte luda kies fundamento estas la percepto de bildoj, sonoj ktp. produktitaj de komputika ilo kaj kaptita de homo. Tiu ĉi, tiel nomata ludanto, povas interagi per la universo, aŭ simboloj simulata de komputika sistemo kaj flankaparatoj kiel klavaro, muso kaj mantenilo.

Komputila ludo ebligas sian kreulon inventi virtualan universon. La komputilluda industrio nun proponas bildajn universojn frapantaj de realeco, uzante ciferecaj teknikoj proksimaj al la fotorealismo. Sed, sendube pro nepra bezono de la publiko eskapi de temp' al tempo el la vera mondo, la kredindaj universoj plivole emas estigi ĉirkaŭaĵon malsimilante al la realeco, kvazaŭ por fantazii, ke alia mondo eblas, kies bona ekzemplo estas la Interretaj Multuzantaj Rolludoj (alinome MMORPG, en la angla). Tiun bezonon respondas la kino aŭ la literaturo sed en tiuj noblaj artoj, la konsumanto restas pasiva, dum la komputilluda fako implikas la spektanton kaj igas ŝlin esti parto de ĝi.

Termino

La nomelekto de tiu arto kreas kvereletojn inter la ludantoj. Konkuras la esprimoj komputila ludo, elektronika ludo kaj la neologismo videoludo, kaj ankaŭ estas la variaĵoj distra softvaro kaj interaga amuza softvaro respektive distra programaro kaj interaga amuza programaro. Laŭ PMEG, la prefikso video- evitendas, kaj la koncepto de la vortradiko vide- (elektronika registrado kaj reproduktado de bildoj) estas io alia ol la bilda prezento de komputila ludo. Diferencigi inter ludoj de personaj komputiloj kaj de ludkonzoloj estas detala distingo, ĉar fakte ankaŭ ludkonzoloj estas komputiloj. Tamen, ĉar elektronikaj ludoj povas esti sonaj, sen ia ajn bildo, komputilaj ludoj estas nur subkategorio de elektronikaj ludoj.

Platformoj de videoludo

Nuntempe ekzistas tri tipoj de aparatoj per kiuj eblas sperti ludojn. La malsameco inter la platformoj estas tamen nun malfacile distingebla, ĉar multaj ludoj aperas por la tri platformoj.

Ludoj en personaj komputiloj

La videoludoj en personaj komputiloj estas programaroj instalotaj en personan komputilon ekipita de luda interfaco. Inter la multaj ekzistantaj interfacoj, citindas la nedeturnebla paro klavaro/muso kiu estas specifa al la komputilo kaj ebligas plian precizecon danke al la muso kiu direkte celumas la trafan punkton. Kompreneble dependas de la tipo de ludoj kiun vi emas ludi sed tamen pluraj ludantoj preferas uzi mantenilon pro pli praktikaj kialoj. La ludanto povas ankaŭ uzi aliajn ludilojn, kiel la stirilon por la aŭtokondukantaj ludoj aŭ la pafilon por la murdaraj ludoj. Tiuj estas nur ekzemploj ĉar ĉiuj iloj estas konsiderindaj. La afiŝado efektiviĝas danke al la komputila ekrano aŭ eventuale tridimensie bildiga kasko.

Konzolaj ludoj

Vendotaj komputilaj ludoj uzeblaj per PlayStation, XboxGame Boy.

La konzolaj ludoj estas ludoj faritaj por funkcii nur en hardvaro dediĉita al tiu distraĵo. La unuaj ludkonzoloj estis facile distingeblaj de personaj komputiloj. Hodiaŭ la distingo ne tiom facilas ĉar la aktualaj konzoloj plurfoje havas eĉ siajn proprajn operaciumojn kaj diskojn. La diferenco situas je la marko, ĉar dum ĉiu komputila ludo estas ludebla sur ĉiuj komputiloj (tamen kondiĉe de akordigebleco; plejmulto el la komputilaj ludoj funkcias hodiaŭ nur per Windows), la plej konataj fabrikantoj de konzoloj ĝisnune utiligis teknikajn kaj jurajn rimedojn por ke ludoj ne estu interŝanĝeblaj inter la malsamaj konzoloj. La ĉefaj konzoloj de la tri plej grandaj socioj nun konkurantaj estas PlayStation de Sony (japana), Xbox de Microsoft (usona) kaj GameCube de Nintendo (japana). La tiel nomata tria generacio de konzoloj estas aperanta: la PlayStation 3, la Xbox 360 kaj la Nintendo Wii. La konzolo estas kutime konektita al televidilovideoprojekciilo.

Nun ekzistas poŝtelefonoj kiu ankaŭ ebligas komputilajn ludojn, inter aliaj iloj (fotilo, WAP, ktp…). Kaj do iĝas alia evolu-ŝtupo en la komputilluda fako.

Ankaŭ vidu : Listo de ludkonzoloj

Arkadaj ludoj

La arkadaj ludoj estas tute aparta kategorio de komputilaj ludoj, strikte ligita al la materialo. Arkada koloneto, kiu troviĝas en publikaj butikoj, konsistas el ekrano, monkaptilo, mantenilo, butonoj, kaj aliaj eventualaj flankaparatoj. La Arkadaj ludoj estis kutimaj je la komencoj de la komputilaj ludoj. Estas la praaparato antaŭ la alveno de hejmaj konzoloj. Oni distingas du tipojn de arkadkolonoj: la unua nomata "dediĉitaj kolonetoj" funkcias nur kun ununura ludo. La dua nomata "specaraj kolonetoj" aperis ĉirkaŭ la jaro 1980 kaj akordas kun multaj ludoj.

Historio

La unuaj krudaj komputilaj ludoj estis disvolvitaj en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj per oscilografoj, universitataj komputilegoj, kaj EDSAC-komputiloj. Moner-operaciitaj ludoj estis disvolvitaj en la 1970-aj jaroj, kaj tuj populariĝis. Unu el la plej konataj ludoj de tiu erao estis Pong.

El tiu populareco, spronis la volo por hejmaj komputilaj ludoj, kaj la unuaj komputilludaj konzoloj estis disvolvita dum la fruaj 1970-aj jaroj. Ĉi tiuj konzoloj estis plibonigita multe dum la frua 1980-aj, kun la Atari 2600, Intellivision kaj Colecovision. Tamen, en 1983 komputilaj ludoj subite malpopulariĝis, kaj "malluma epoko" por komputilaj lumoj okazis, ĝis en 1985 kiam la Nintendo Entertainment System estis farita.

La komputilluda industrio

La merkato de komputilaj ludoj ekde kelkaj jaroj superis la kinan, mone gajniganta pli ol la sepa arto, definitive enigante tiun fakon al la statuto de arto. La publiko ne plu estas juna, la averaĝa aĝo de la ludantoj estas pli ol 25 jaroj (ankoraŭ plagas la penso ĉe la nekonatuloj ke komputila ludado estas infancela okupaĵo) kaj pli kaj pli iniĝas. Efektive, eĉ se la ĉefa publiko restis vira, pli kaj pli da virinoj interesiĝas pri tiu arto, 30 % de la ludaĉetantaj en 2006!

La ĉefa lando pri komputilaj ludoj estas nekontesteble Japanio, kie iu ĉie povas trovi arkadajn kolonetojn kaj frenezajn komputilludantojn. Ĝi estas grava parto de la japana kulturo sed ĝi rapide disvastiĝis ĉirkaŭ la mondo. La tri ĉefaj merkatoj, estas, laŭ sinsekvo, Japanio kaj Sud-Koreio, Usono kaj laste Eŭropo. Freŝdate, la usona societo Mikrosofto cetere kreis sukcesan konzolon, la Xbox, haltante preskaŭ tutan japanan monopolon. La lingvo kutime uzata en la komputilluda fako estas la angla kaj ĉiuj komputilludaj titoloj estas anglaj. La esperanta traduko estas ne ĉiam trovebla, ĉar la esperanto-movado ne jam estas tre implikata en tiu arto. Vidu kaj eventuale kompletigu tiun paĝon : Fakterminaro de komputilaj ludoj

Festivaloj de komputilaj ludoj

Kelkaj eldonaj societoj

Kelkaj famaj kreistoj

Listo de komputilaj ludoj

Maniac Mansion estas disponebla en Esperanto

komputilludaj serioj

Eĉ pli ofte ol en la kino, komputilludaj sukcesoj preskaŭ nepre okazigas daŭrigon, kaj ofte serion. Ĉiu komputila ludo konata grandskale estas fakte serioj, kies plej bona ekzemploj estas sendube Final Fantasy (12 epizodoj ĝis nun).

Ĝenroj de komputilaj ludoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĝenroj de komputilaj ludoj.

Kritikoj

Ĉar la komputilaj ludoj ebligas plimalplie radikala enŝoviĝo ekster realeco en malsamema kaj relative ŝvebema universo, multaj personoj atentiĝas kaj meditas pri la bona aŭ malbona influenco de tiu hobio sur la komputilludantoj.

Drogema hobio?

Evidente, la uloj kiuj emas uzi sian libertempon por komputilaj ludoj konsekvence malpli multe legas, rigardas televidilon aŭ faras aliajn distraĵojn.

Sed kelkaj kulpigas tiun fakon inciti la ludantojn tro multe ludi, ĉar se filmo daŭras kutime ne pli ol du aŭ tri horoj, komputila ludo averaĝe finiĝas en 10 horoj, kaj la pasia ludanto kompreneble emas daŭrigi sian ekranan aktivecon. Sed kiel kun ĉia pasio, oni ankaŭ prudente povas pensi ke ĝi trejnas la decidpovo de la aganto. Alia argumento asertas ke komputilaj ludoj agas kiel vera drogo pli ol ajna alia distraĵo ĉar ĝi spronas kaj stresigas la "viktimon", estante la nura ekrana arto kiu partoprenigas la spektanton.

Vera perforto kaj virtuala perforto

Junulinoj en Japanio komputilludas je arkada ludo. Temas pri agludo kies celo estas mortigi kiel eble plej da malamikoj, helpe de la pafila flankaparato

Multaj psikologoj, asocioj kaj eĉ gepatroj alarmis pro la perforto montrita en komputilaj ludoj. Efektive, kiel en ĉiaj artoformoj, perforto estas ofte prezentita kiel distra kaj amuza aĵo aŭ almenaŭ kiel nepra parto de la vivo al kio oni akomodiĝu. En komputila ludo, la ludanto ne plu estas pasiva sed aktiva. La komputilludanto mem uzas la ĉanblokilon de sia pafilo por mortigi kontraŭulon. Kaj kiel en filmoj, la ludantoj estas en ekstremaj ludoj konfrontita al torturspektaklo aŭ kruda amasbuĉado kaj kelkfoje okazigas ĝin, kiel ekzemple en Grand Theft AutoBlood Rayne.

La komputilludantoj sin defendas argumentante ke ĉio-ĉi temas pri nura virtualeco kaj ne igas ian ajn influencon ĉe la vera vivado de la ludantoj. Eĉ se kelkaj videoludistoj kelkfoje fariĝis perfortaj kaj eĉ murdemaj inspire de konzolaj ludoj, ili finfine estas ne tiel multaj (sed homoj estas ofte amasinformitaj pri tiuj malfeliĉaĵoj) kaj ne pli multaj ol en aliaj distraĵoj (kino, televido). Neŭrologie, oni pruvis ke ne estas malsamecoj, pri cerbaj mekanismoj, inter agi kaj spekti aliulojn agi. Alidire, kaj se oni fidas tiun aserton, komputila ludo tute ne estas pli danĝera ol televidaj informoj aŭ papergazeto. Komputila ludo ne estas danĝera de si mem, nur kelkaj psikologie malfortaj uloj povas perturbiĝi fare de multaj umoj, inter alie komputila ludo.

Post stumblo en malfacila ludo, komputilaj ludantoj montriĝas kelkfoje malpaciencemaj kaj stresemaj. Precipe infanoj malfacile rezistas al la granda premo kiun kelkaj luderoj okazigas en konkura komputila ludo. La plej komuna kliŝo estas ludanto kiu forĵetas sian mantenilon en stato de ŝaŭmkolero.

Freŝdataj studoj en Anglio pruvis ke ĉe pasiaj komputilludantoj (kiuj ludis dum pli ol kvar jaroj) montriĝis plibonigitaj refleksoj kaj pli bona konscio pri spaco kaj observeco. Freŝaj rekrutoj en la usona armeo posedis pli bonaj militaj refleksoj ol la antaŭuloj. Analizistoj atribuis tiun staton al komputila ludado, kiu estas uzata kiel trejnilo en armeo.

Malsanoj supozinde produktitaj de komputilaj ludoj

Post incidentoj, la medicinistoj malkvietiĝis pro la risko ke tiu fako okazigas epilepsiajn krizojn. Ili do konsilas:

  • Ne ludu kiam vi estas laca, ĉar sub influo de komputila ludo, povus rezulti kapdoloroj, ventrodoloroj, ktp...
  • Al la t.n. fotosensivaj personoj, la hakata kaj fulmrapida sinsekvo de kelkaj movoplenaj ludoj povas rare elklikigi epilepsiajn spasmojn. Do konsilatas halti dum almenaŭ kvaronhoro post du horoj de ludado antaŭ pluludi.

Komputilaj ludoj kaj Esperanto

Ŝablono:LigoLeginda