Komputila muso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prototipa muso
Komputila muso de Apple kun nur unu butono
Komputila muso de Microsoft kun du butonoj kaj radeto.

Muso estas dialoga flankaparato kiun la uzanto movas (fakĵargone: trenas) sur horizontala ebeno (ekzemple sur sia tablo, prefere kovrita per musmato), tiel movante musindikilon sur komputila ekrano. La elekto de la montrata pozicio kaj de la responda opcio indikita per piktogramo estas farata per premo ("klako") sur klavon provizitan sur la muso.

Musospecoj

Depende de la metodo, per kiu estas detektata la moviĝo de la muso, oni distingas inter mekanikaj musoj (kun globeto ene, la ruliĝo de globeto estas konvertata al moviĝo) kaj optikaj musoj, kiuj registras ŝanĝon de la fono (kaj pro tio funkcias ne sur ĉiuj supraĵoj). Depende de la metodo, per kiu oni konektas muson al komputilo, oni distingas inter senkablaj musoj, kiuj komunikiĝas per speciala infraruĝa signalo kun komputilo (kutime oni bezonas specialan adaptilon por tio, kiun oni konektas al kutima musa konektingo), kaj kutimaj kablaj musoj. Depende de la konektingo, musoj povas esti konektitaj aŭ al PS/2 konektingo, aŭ al USB konektingo. Krome, ekzistas ege malnovaj musoj, kiuj funkcias per COM-konektingo (seria konektingo).

optika muso

Ordinaraj malmultkostaj komputilaj musoj por IBM PK -kongruaj komputiloj havas du aŭ tri butonojn. Multaj musoj havas ankaŭ radeton por rapide foliumi tekston aŭ ŝovi ĝin. Musoj por Makintoŝo havas kutime nur unu butonon.

Multaj komputilaj musoj kun radeto ebligas klakadon eĉ per la radeto, ĉar ĝi estas vertikale movebla.

Kelkaj firmaoj ofertas komputilajn musojn en diversaj koloroj kaj kun kromaj ekzotikaj funkcioj (ekz. kun 5 klavoj, ktp)

Teĥnika funkciado

Komputila muso :
1 : Moviĝo de la buleto
2 : Ruleto kiu transdonas la movojn de la muso
3 : Disko kun truetoj
4 : Lum-Elsenda Diodo
5 : Optika kaptilo


Produktantoj de musoj

Fontindiko

Komputila muso en la Komputada Leksikono

Vidu ankaŭ