Komputilujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malfermita komputilujo, sen ĉeftabulo kaj nutrado[1]
La iMac G5: tuta komputilo troviĝas en la ekrano, ne estas aparta komputilujo
Aluminia komputilujo (Lian Li)

Komputilujo[2] aŭ komputilkorpo estas komputila aparataro kiu enhavas la ĉefajn komponentojn de komputilo. La ujo estas kutime fabrikita el ŝtalo, aluminioplasto. Sed ekzistas ankaŭ komputilujoj el alia materialo (kiel ligno) por dizajnaj ujoj.

Grandeco kaj formo[redakti | redakti fonton]

Komputilujoj ekzistas en diversaj grandecoj kaj formoj. En 2005 la plej populara formo de ujo estis ATX.

Oftaj formoj estas tiel nomataj "turoj", kiel minituro, midituro kaj maksituro, surtablaj horizontalaj modeloj kaj ujoj en kiuj la komputilo estas integrita. Turoformaj komputilujoj estas pli grandaj kaj okupas pli da spaco.

La diversaj malpli grandaj komputilujoj plipopulariĝas. Ili estas fabrikitaj de entreprenoj kiel Shuttle Inc. kaj AOpen. La ĉeftabulo Mini-ITX estas ofte uzata tabulo kiu estas dizajnita speciale por tiu ĉi tipo de ujoj. Ankaŭ la Mac mini de Apple estas tipa ekzemplo.

Funkcio[redakti | redakti fonton]

En komputilujoj kutime troviĝas ĉeftabulo, durdisko, nutrado[1] (kurentprovizo[1]), diversaj komputilaj kartoj, lumdisko-legilo ktp.

Markoj[redakti | redakti fonton]

  • Aspire Cases
  • Lian Li Cases
  • Sunbeam Cases
  • Thermaltake Cases
  • Acrylic Computer Cases
  • AeroCool Cases
  • Ahanix Cases
  • Antec Cases
  • Arctic Cooling Cases
  • ASUS Cases
  • Chenbro Cases
  • Chenming / Chieftec Cases
  • Cooler Master Cases
  • HSPC Tech Stations
  • HTPC Cases
  • Kingwin Cases
  • Koolance Cases
  • Logisys Cases
  • MGE / XG Cases
  • NZXT Cases
  • Raidmax Cases
  • SilverStone Cases
  • V-Tech Cases
  • Xoxide Computer Cases

Referencoj[redakti | redakti fonton]