Komuna ĝermana lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Komuna Ĝermana lingvo (Common Germanic) estas naturalisma internacia planlingvo proponita de James Johnson en 2002. Ĝi prenas elementoj el la angla, islanda kaj germana lingvo.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Alfabeto kaj prononco[redakti | redakti fonton]

a, æ (centra a), c (/ĉ/),d, ð (kiel la angla th en "the"), e, f, g, h, i, j, k, l, m, n, o, p, r, s, t, þ (kiel la angla th en "think"), u, v (nur en "frendaj" vortoj), w - (/ŭ/), x - (/gs/, /ks/ en komenco de silabo), y (/ü/); z

La vokaloj povas esti longaj aŭ mallongaj. Oni metas ´ por indiki mallonga e kaj o (é, ó).

Diftongoj: "ai" kaj "ei" - /aj/; ie - /ij/.

Konsonantaj kunmetaĵoj: sc - /ŝ/; sk - /sk/; cc - /tĉ/; cg - /ĝ/

Morfologio[redakti | redakti fonton]

La projekto havas tri gramatikan genrojn (vira, ina kaj neŭtra) kaj kvin kazojn (nominativo, genitivo, dativo, akuzativo kaj ila kazo), du nombroj (singularo kaj pluralo) kaj du deklinaciojn (forta kaj malforta). Adjektivoj sekvas la substantivojn laŭ genro, kazo kaj nombro, kaj povas esti en forta (antaŭa) aŭ malforta (malantaŭa) pozicio, kaj tiu influos en ĝia deklinado.

La difinita artikolo estas "þe", kiu havas deklinacion kiel en la germana lingvo.

La pronomoj ankaŭ havas deklinacion en ses kazoj. Ic =mi; ðu = ci; wit= ni; jit= vi; la tria persono estas: he (li); heu (ŝi); hit (ĝi); is (ri), heis (vira ili); hijos (ina ili); hija (ĝia ili); ije/eis (ria ili). La refleksiva pronomo (sic en akuzativo) ne havas nominativon kaj estas egala en la singularo kaj pluralo, kiel en la latina lingvo. La interrogativa kazo havas formojn laŭ genro (ankaŭ kiel la latina): hwa (kiu vira), hweu (kiu ina), hwat (kiu ĝia); en pluralo estas ria kiuj: hwas (kiuj vira), hwos (kiuj ina), hwa (kiuj ĝia), hwije/hweis (kiuj ria)


En ĉi tiu lingvo estas 4 verbaj modoj: indikativo, subjunktivo, imperativo, optativo; sed nur du tempoj (estanto kaj pasinto). Ĝi havas 6 personojn kaj du voĉojn (aktivan kaj pasivan). La verboj estas dividitaj en fortajn kaj malfortajn, kiel en la germanaj lingvoj. La fortaj verboj povas esti regulaj aŭ neregulaj.

Sintakso[redakti | redakti fonton]

La baza konstruo en ĉi tiu lingvo estas SV[A]O (subjekto, verbo, ebla adverbo, objekto):

He kwalde þen Wulf (Li mortigis la lupon).

Sed, ĉar la lingvo havas kazojn, la vortordo estas libera.

La adjektivo nepre antaŭas la substantivo: Þe junge Mann (la juna homo).


La demandoj komenciĝas per verboj:

Findent ða Cilder ða Wulfans? (Ĉu la infanoj trovis la lupojn?)

Alia maniero, estas meti la plej gravan vorton de demando al la komenco kun sufikso -u:

Wulfansu fandest? (Ĉu vi trovis la lupojn?) Kwaldestu wulfans? (Ĉu vi mortigis la lupojn?)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]