Komuna Erao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La terminoj: "Komuna Erao" (mallongige K.E.) kaj "antaŭ Komuna Erao" (mallongige a.K.E.) estas religioneŭtralaj temporeferencoj alternativaj, por la, en la eŭropaj lingvoj, tradicie uzataj kristanaj terminoj: kaj "Antaŭ Kristo" (mallongige a.K.) kaj "Post Kristo" (mallongige p.K.) kaj tiu latinlingva: "anno Domini" (mallongige AD), kiu signifas preskaŭ: "jaro de nia Mastro", tio estas: "jaro de nia (kristana) Dio".

La supre menciitaj kaj la kristanaj kaj la nekristanaj terminoj estas ekvivalentaj. Tial la nombro, de iu ajn specifita jaro, do restas senŝanĝite, kaj la temporeferencado restas bazita sur la gregoria kalendaro de la Kristana erao

Dum la termino "Komuna Erao" estas religioneŭtrala, tamen la kristanoj ja povas pensi: "Kristana Erao" kaj "antaŭ Kristana Erao", kiam ili vidas la mallongigojn: "K.E." kaj "a.K.E.". Tiel ĉiuj estu kontentaj. (Tia ĉi "du-pensebleco" ankaŭ okazas ĉe la angla lingvo).

Rimarku ke "komuna erao" ne inkluzivas iun jaron nulan, do la vico de jaroj estas: ...3 a.K.E., 2 a.K.E., 1 a.K.E., 1 K.E., 2 K.E., 3 K.E. ... Tiu ĉi kontrastas la Astronomian Jarnombradon, kiu uzas jaron nulan kaj negativajn jarojn, do ĝia koresponda jarvico estas: ... -2,-1, -0, 1, 2, 3 ... (Jaro nulo gravas tiam, kiam oni deziras facile, kaj senerare, matematike kalkuli jar-intervalojn, kiuj etendas trans jaro unu).

La vortoj 西暦紀元 (okcidenta kalendaro) en japana kaj 公元 (publika erao; oficiala erao) aŭ 西元 (okcidenta erao, ĉefe uzata en Tajvano) en la ĉina lingvo signifas same kiel Komuna Erao.