Komuna Seminario

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nuvola apps kuser.svg KS
Nomo Komuna Seminario
Regiono Ĉinio, Japanio, Sud-Koreio
Periodo Dependas de seminaria lando
Organizanto KEJ, JEJ, ĈJEA
Ekzistas ekde 1982
Celgrupo Junularo kaj junaj familioj
Informa retpaĝo aperonta
Fota retpaĝo Reta fotaro de la 26-a Komuna Seminario en retejo de KEJ
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Komuna Seminario inter Ĉina, Japana kaj Korea junularoj (KS) estas junulara evento, kiu ĉiujare okazas alterne en tri aziaj landoj (Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio).

Komuna Seminario okazas kunlabore de la tri landaj reprezentantaj junularaj organizoj: Korea Esperanto-Junularo (KEJ), Japana Esperanto-Junularo (JEJ), Ĉina Junulara Esperanto-Asocio (ĈJEA).

emblemo de la jubilea 20-a KS en 2001

En 2009, de la 26-a ĝis la 28-a de decembro okazis[1] la 28-a KS en Nankino, Ĉinio, organize de Ĉina Junulara Esperanto-Asocio kaj Nankina Esperanto-Asocio. Kaj en 2010 okazis "la unua ekstra KS" en Hanojo, Vjetnamio organize de Vjetnama Esperantista Junulara Organizo (VEJO). VEJO ankoraŭ ne eniris en la organizantaron de KS oficiale.

En 2011, KEJ, kiu okazigis la 1-an KS-on en 1982 festos 30-jariĝon de KS en Seongnam, de la 7-a ĝis la 9-a de oktobro.


Enhavo

[redakti] La sensacio de la 26-a Komuna Seminario (Iksan, Sud-Koreio)

La 26-a Komuna Seminario estis prezentita en la 5-a Azia Kongreso de Esperanto (Bengaluro, Barato), kaj per tio leviĝis la propono, ke simila junulara aranĝo estu ankaŭ inter sud-aziaj esperantistaj junularoj. Ĝia efektiva frukto estas nome "Interkultura Seminario", kiu tamen ankoraŭ ne okazas.

[redakti] Ĝisnunaj KS-oj

vico jaro datoj lando urbo partoprenintoj komento temo
1-a 1982 7-10 aŭg Sud-Koreio Sokcho 103 Monto Sorak Por kio estas Esperanto?, La plej bona maniero de Esperanto-edukado
2-a 1983 30-31 jul Japanio Okajama 47 Okajama Ŝibukaŭa junulara domo La Esperanto-movado en la du landoj
3-a 1984 4-6 aŭg Sud-Koreio Cheonan 146 Univ. Dankuk Junularo kaj kulturo
4-a 1985 9-11 aŭg Japanio Saitama 102 Esperanto-domo en Iruma Koreoj kaj japanoj, kiel kompreni unu la alian?
5-a 1986 22-25 aŭg Sud-Koreio Iksan 105 Ŭonbulismo-centro Monda paco, junularo kaj Esperanto
6-a 1987 1-6 aŭg Japanio Imazu 57 Interkompreno kaj komuniko - Ĉu ni vere komprenas unu la alian?
7-a 1988 6-8 aŭg Sud-Koreio Pohang 156 Junulara trejnejo de Kyungpook Ŝtata Univ. Koreio kaj Japanio - Hieraŭ, Hodiaŭ kaj Morgaŭ
8-a 1989 4-6 aŭg Japanio Kanagaŭa 122 Ĉigasaki junulara gastejo Koreio kaj Japanio - Kiel kreskiĝas?
9-a 1990 10-12 aŭg Sud-Koreio Seulo 162 Junulara gastejo de la monto Dobong Kion ni faru por azia Esperanto-movado?
10-a 1991 2-4 aŭg Japanio Kameoka 110 Oomoto-centro Perspektivo de Komuna Seminario
11-a 1992 31 jul- 2 aŭg Sud-Koreio Gyeongju 193 Kukmin Hotel Moderna rilato de Koreio kaj Japanio
12-a 1993 30 jul- 1 aŭg Japanio Ŭanihama 75 Kiel Esperanto amikigas koreojn kaj japanojn?
13-a 1994 2 aŭg Sud-Koreio Cheonan kun IJK-anoj Univ. Dankuk - Okazis kun la 50-a IJK Historio de Koreio kaj Japanio (temo de unu programo en la IJK)
14-a 1995 11-14 aŭg Ĉinio Tienjin 86 Univ. Nankai Junularo kaj tradicia kulturo
15-a 1996 6-9 aŭg Japanio Tamao 46 Okajama Ŝibukaŭa junulara domo Ne plu krokodilu!
16-a 1997 15-17 aŭg Sud-Koreio Yongin 77 Univ. Kangnam Esperanto en la 21-a jarcento
17-a 1998 24-27 jul Ĉinio Beijing 93 Esperanto kaj mi
18-a 1999 29 jul- 1 aŭg Japanio Ŭanihama 31 Shiga-Ken-a Ŭanihama junulara domo Nuna kultura interŝanĝo de la tri Landoj
19-a 2000 8 aŭg Ĉinio Hong Kong kun IJK-anoj Okazis kun la 56-a IJK Tutglobiĝo de Azio (temo de unu programo en la IJK)
20-a 2001 10-12 aŭg Sud-Koreio Seulo 48 Trejnejo de agrikulturo-teknikistoj KS, ĝisnuna kaj morgaŭa
21-a 2002 1-3 aŭg Japanio Kashiwa 30 Kompreniĝado inter kulturoj
22-a 2003 23-25 aŭg Ĉinio Yenji 70 Interreto kaj Esperanto
23-a 2004 6-7 aŭg Sud-Koreio Iksan 18 Univ. Wonkwang Esperanto kaj filmo
24-a 2005 19-21 aŭg Japanio Kamogawa 30 Okazis kunlabore de JEJ, IPEA kaj Esperanto-klubo de Universitato Teikyo Heisei Lernu kaj ludu
25-a 2006 18-21 aŭg Ĉinio Beijing 18 Harmonia Azio
26-a 2007 28-30 dec Sud-Koreio Iksan 50 Okazis organizite de Esperanto-rondo de Univ. Wonkwang La rolo de gejunuloj por paca kunvivado de Ĉinio, Japanio kaj Koreio
27-a 2008 27-29 dec Japanio Jokohamo 56 Yokohama Bayside Youth Hostel Ekologio en nia ĉiutaga vivo
28-a 2009 26-28 dec Ĉinio Nankino 40 Nankina Universitato Priokupiĝo por junuloj en financa krizo
29-a 2010 18-20 dec Vjetnamio Hanojo 18 La unua ekstra KS en Vjetnamio Komunikiloj inter junaj esperantistoj
30-a 2011 7-10 okt Sud-Koreio Seongnam (okazonta paralele kun Komuna Kongreso de Japanio kaj Koreio) Etaj Esperantaĵoj en nia vivo

[redakti] Noto

  1. http://www.espero.com.cn/se/txt/2009-12/28/content_237153.htm

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Retejo de Korea Esperanto-Junularo
Ekstera ligilo  Anonco pri la 27-a Komuna Seminario en la retejo de Japana Esperanto-Junularo
Ekstera ligilo  Reta fotaro de la 26-a Komuna Seminario en retejo de KEJ
Ekstera ligilo  http://mirejo.blogspot.com/2009/01/2-mirakloj.html Impreso de Mireille Grosjean pri la 27-a Komuna Seminario
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj