Komuna Seminario
| ||||
---|---|---|---|---|
Simbolo |
| |||
Nomo | Komuna Seminario | |||
Regiono | Ĉinio, Japanio, Sud-Koreio | |||
Periodo | Dependas de seminaria lando | |||
Organizanto | KEJ, JEJ, ĈJEA | |||
Ekzistas ekde | 1982 | |||
Celgrupo | Junularo kaj junaj familioj | |||
Informa retpaĝo | aperonta | |||
Fota retpaĝo | Reta fotaro de la 26-a Komuna Seminario en retejo de KEJ | |||
Komuna Seminario inter Ĉina, Japana kaj Korea junularoj (KS) estas junulara evento, kiu ĉiujare okazas alterne en tri aziaj landoj (Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio).
Komuna Seminario komenciĝis kiel du-landa evento inter Koreio kaj Japanio, kaj poste okazas kunlabore de la tri landaj reprezentantaj junularaj organizoj: Korea Esperanto-Junularo (KEJ), Japana Esperanto-Junularo (JEJ), Ĉina Junulara Esperanto-Asocio (ĈJEA).
En 2009, de la 26-a ĝis la 28-a de decembro okazis[1] la 28-a KS en Nankino, Ĉinio, organize de Ĉina Junulara Esperanto-Asocio kaj Nankina Esperanto-Asocio. Kaj en 2010 okazis "la unua ekstra KS" en Hanojo, Vjetnamio organize de Vjetnama Esperantista Junulara Organizo (VEJO). VEJO ankoraŭ ne eniris en la organizantaron de KS oficiale.
En 2011, KEJ, kiu okazigis la 1-an KS-on en 1982 festos 30-jariĝon de KS en Seongnam, de la 7-a ĝis la 9-a de oktobro.
La sensacio de la 26-a Komuna Seminario (Iksan, Sud-Koreio)
La 26-a Komuna Seminario estis prezentita en la 5-a Azia Kongreso de Esperanto (Bengaluro, Barato), kaj per tio leviĝis la propono, ke simila junulara aranĝo estu ankaŭ inter sud-aziaj esperantistaj junularoj. Ĝia efektiva frukto estas nome "Interkultura Seminario", kiu tamen ankoraŭ ne okazas.
Ĝisnunaj KS-oj
rango | jaro | datoj | lando | urbo | partoprenintoj | komento | temo |
---|---|---|---|---|---|---|---|
1-a | 1982 | 7-10 aŭg | Sud-Koreio | Sokcho | 103 | Monto Sorak | Por kio estas Esperanto?, La plej bona maniero de Esperanto-edukado |
2-a | 1983 | 30-31 jul | Japanio | Okajama | 47 | Okajama Ŝibukaŭa junulara domo | La Esperanto-movado en la du landoj |
3-a | 1984 | 4-6 aŭg | Sud-Koreio | Cheonan | 146 | Univ. Dankuk | Junularo kaj kulturo |
4-a | 1985 | 9-11 aŭg | Japanio | Saitama | 102 | Esperanto-domo en Iruma | Koreoj kaj japanoj, kiel kompreni unu la alian? |
5-a | 1986 | 22-25 aŭg | Sud-Koreio | Iksan | 105 | Ŭonbulismo-centro | Monda paco, junularo kaj Esperanto |
6-a | 1987 | 1-6 aŭg | Japanio | Imazu | 57 | Interkompreno kaj komuniko - Ĉu ni vere komprenas unu la alian? | |
7-a | 1988 | 6-8 aŭg | Sud-Koreio | Pohang | 156 | Junulara trejnejo de Kyungpook Ŝtata Univ. | Koreio kaj Japanio - Hieraŭ, Hodiaŭ kaj Morgaŭ |
8-a | 1989 | 4-6 aŭg | Japanio | Kanagaŭa | 122 | Ĉigasaki junulara gastejo | Koreio kaj Japanio - Kiel kreskiĝas? |
9-a | 1990 | 10-12 aŭg | Sud-Koreio | Seulo | 162 | Junulara gastejo de la monto Dobong | Kion ni faru por azia Esperanto-movado? |
10-a | 1991 | 2-4 aŭg | Japanio | Kameoka | 110 | Oomoto-centro | Perspektivo de Komuna Seminario |
11-a | 1992 | 31 jul- 2 aŭg | Sud-Koreio | Gyeongju | 193 | Kukmin Hotel | Moderna rilato de Koreio kaj Japanio |
12-a | 1993 | 30 jul- 1 aŭg | Japanio | Ŭanihama | 75 | junulara domo de Ŭanihama; organizita de E-a Societo de Univ. Kyoto, sub Rondo Harmonia
(JEJ jam ekzistis sed rifuzis organizi ĉi tiun KS-on) |
Kiel Esperanto amikigas koreojn kaj japanojn? |
13-a | 1994 | 2 aŭg | Sud-Koreio | Cheonan | kun IJK-anoj | Univ. Dankuk - Okazis kun la 50-a IJK | Historio de Koreio kaj Japanio (temo de unu programo en la IJK) |
14-a | 1995 | 11-14 aŭg | Ĉinio | Tienjin | 86 | Univ. Nankai | Junularo kaj tradicia kulturo |
15-a | 1996 | 6-9 aŭg | Japanio | Okajama | 46 | Okajama Ŝibukaŭa junulara domo; organizita de JEJ unuafoje | Elhautiĝu, krokodiloj! |
16-a | 1997 | 15-17 aŭg | Sud-Koreio | Yongin | 77 | Univ. Kangnam | Esperanto en la 21-a jarcento |
17-a | 1998 | 24-27 jul | Ĉinio | Beijing | 93 | Esperanto kaj mi | |
18-a | 1999 | 29 jul- 1 aŭg | Japanio | Ŭanihama | 31 | Shiga-Ken-a Ŭanihama junulara domo | Nuna kultura interŝanĝo de la tri Landoj |
19-a | 2000 | 8 aŭg | Ĉinio | Hong Kong | kun IJK-anoj | Okazis kun la 56-a IJK | Tutglobiĝo de Azio (temo de unu programo en la IJK) |
20-a | 2001 | 10-12 aŭg | Sud-Koreio | Seulo | 48 | Trejnejo de agrikulturo-teknikistoj | KS, ĝisnuna kaj morgaŭa |
21-a | 2002 | 1-3 aŭg | Japanio | Kashiwa | 30 | Kompreniĝado inter kulturoj | |
22-a | 2003 | 23-25 aŭg | Ĉinio | Yenji | 70 | Interreto kaj Esperanto | |
23-a | 2004 | 6-7 aŭg | Sud-Koreio | Iksan | 18 | Univ. Wonkwang | Esperanto kaj filmo |
24-a | 2005 | 19-21 aŭg | Japanio | Kamogawa | 30 | Okazis kunlabore de JEJ, IPEA kaj Esperanto-klubo de Universitato Teikyo Heisei | Lernu kaj ludu |
25-a | 2006 | 18-21 aŭg | Ĉinio | Beijing | 18 | Harmonia Azio | |
26-a | 2007 | 28-30 dec | Sud-Koreio | Iksan | 50 | Okazis organizite de Esperanto-rondo de Univ. Wonkwang | La rolo de gejunuloj por paca kunvivado de Ĉinio, Japanio kaj Koreio |
27-a | 2008 | 27-29 dec | Japanio | Jokohamo | 56 | Yokohama Bayside Youth Hostel | Ekologio en nia ĉiutaga vivo |
28-a | 2009 | 26-28 dec | Ĉinio | Nankino | 40 | Nankina Universitato | Priokupiĝo por junuloj en financa krizo |
29-a | 2010 | 18-20 dec | Vjetnamio | Hanojo | 18 | La unua ekstra KS en Vjetnamio | Komunikiloj inter junaj esperantistoj |
30-a | 2011 | 7-10 okt | Sud-Koreio | Seongnam | 40 | Okazis paralele kun Komuna Kongreso de Koreio kaj Japanio | Etaj Esperantaĵoj en nia vivo |
31-a | 2012 | 28-30 dec | Japanio | Hachioji | VEJO oficiale membriĝis al la organizantaro de KS | Ĝisfunde utiligu kaj ĝuu Esperanton |
Noto
Eksteraj ligiloj
greke Retejo de Korea Esperanto-Junularo greke Retejo de Japana Esperanto-Junularo greke Anonco pri la 27-a Komuna Seminario en la retejo de Japana Esperanto-Junularo greke Reta fotaro de la 26-a Komuna Seminario en retejo de KEJ greke http://mirejo.blogspot.com/2009/01/2-mirakloj.html Impreso de Mireille Grosjean pri la 27-a Komuna Seminario