Komuna elekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 21:01, 4 apr. 2013 farita de Addbot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Komuna elekto (slovake: Spoločná voľba) estis antaŭ balota koalicio de kvar politikaj partioj kreita antaŭ balotoj por Nacia asembleo en jaro 1994.

Kvar politikaj partioj kreantaj la koalicion estis de maldekstra orientiĝo: Strana demokratickej ľavice, Sociálnodemokratická strana Slovenska, Strana zelených na Slovensku kaj Hnutie poľnohospodárov Slovenskej republiky. Komuna elekto gajnis en balotoj 10,41 % de voĉoj kaj 18 mandatojn en parlamento. Gajnitaj 10,41 % de voĉoj estis nur iomete pli ol 10%, kiujn endis gajni kiel koalicio de kvar partioj por eniri parlamenton. La koalicio reprezentis parton de opozicio post kreiĝo de koalicio per partioj Hnutie za demokratické Slovensko, Slovenská národná strana, Združenie robotníkov Slovenska kaj Roľnícka strana Slovenska. Dum la elektperiodo la koalicio disiĝis.