Verdkrura galinolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Komuna galinolo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Verdkrura galinolo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Galinolo Gallinula
Specio: Verdkrura galinolo Gallinula chloropus
Linnaeus 1758
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj  Verŝajne formortinta
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Verŝajne formortinta
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Verŝajne formortinta
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    Gallinula chloropus - MHNT

    La verdkrura galinolo, ordinara galinolo aŭ pli simple galinolo, kvankam tiu vorto utilas ĉefe por la tuta genro Gallinula, (Gallinula chloropus) estas birdo de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj.

    Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

    Temas pri birdo kiu estas tre disvastigata tutmonde -spite malpliigo de medio-, escepte de Antarkto kaj la plej granda parto de Oceanio. Ekzistas en malsekaj regionoj en tuta Ameriko, escepte norda Kanado kaj plej suda Sudameriko, en tuta Afriko, escepte Saharo, en tuta Azio escepte norda Siberio kaj la plej sekaj desertoj araba, iranaj, okcidentĉinaj kaj ekzistas ankaŭ en la tuta Eŭropo, escepte Islandio, norda Skandinavio kaj norda Rusio.

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    Ĝi estas tre facile rekonebla specio, mezgranda birdo (33 cm. kaj 260-400 g.), de malhela plumaro escepte blankaj subflugilo -laŭlonge de flanko- kaj subvosto, flavverdaj kruroj -kun ruĝa ringo en la supra parto super genuo- kaj ruĝa fronta ŝildo. La beko estas ruĝa en la baza duono kaj flava en la pinta duono. Pli precize la plumaro estas malhelgriza, kapo kaj kolo pli malhela, dorso pli brungriza kaj ventro malhelblugriza. Junuloj estas pli brungrizaj, havas blankajn gorĝonkaj ventron kaj malhavas ŝildon.

    Kutimoj[redakti | redakti fonton]

    Ĝi estas ofta birdo kiu bredas en marĉa medio kaj lagoj kun sufiĉe da plantaro, rojoj, kanaloj kaj kanaletoj kaj eĉ en farmoj. Kvankam ĝi estas ofte apartema, povas esti vidata en tiuj malsekaj medioj pare aŭ en aroj da ĝis miloj da membroj kaj eĉ preskaŭdresita apud homoj aŭ homa agado. Loĝantaroj de regionoj kie akvo frostas vintre, kiel suda Kanado, norda Usono kaj orienta Eŭropo, migras al pli varmaj regionoj.

    Tiu specio manĝas ampleksan diversecon el vegetala materialo kaj etaj akvobestoj. Ili manĝoplukas dum naĝado aŭ piedirado tra la marĉo. Dumnaĝado ĝi balancigas la kapon. Se oni ĝenas ĝin, movas la voston. Ĝi foje plonĝas. Ĝi ekflugas per plaŭdado kaj flugas mallonge, malalte kaj hokante krurojn.

    Voĉo estas raŭka krik aŭ kurik.

    Reproduktado[redakti | redakti fonton]

    La nesto estas tegmentata kesto konstruita surplanke inter densa vegetaĵaro kaj foje en arboj aŭ en forlasitaj nestoj de aliaj specioj. La ino demetas 4-12 ovojn, kiuj estas kovataj dum ĉirkaŭ tri semajnoj. Ambaŭ gepatroj kaj kovas kaj zorgas la idojn. La ino povas demeti pli ol unu demetadon jare; tiukaze la idoj de la unua demetado helpas la gepatrojn zorgi la idojn de la dua.

    Subspecioj[redakti | redakti fonton]

    La specio estas dividita en 12 subspecioj. Ili multas logike se oni pritaksu la tutmondiĝon de la specio.

      • Gallinula chloropus (Linnaeus), 1758.
        • Gallinula chloropus barbadensis Bond 1954.
        • Gallinula chloropus cachinnans Bangs 1915.
        • Gallinula chloropus cerceris Bangs 1910. Kubo.
        • Gallinula chloropus chloropus (Linnaeus) 1758. Hispanio, Britio.
        • Gallinula chloropus galeata (Lichtenstein) 1818. Argentino, Bolivio, Brazilo. Enverguro 185 mm.
        • Gallinula chloropus garmani Allen 1876. Ĉilia Andeso kaj Argentino (Jujuy), Peruo. Nigordorsa. Enverguro 215 ĝis 219 mm.
        • Gallinula chloropus guami Hartert 1917. Marianaj insuloj.
        • Gallinula chloropus meridionalis (Brehm,CL) 1831
        • Gallinula chloropus orientalis Horsfield 1821.
        • Gallinula chloropus paŭilla Bangs 1915. Basa Ĉilio, Kolombio. Pli malgranda kaj brundorsa.
        • Gallinula chloropus pyrrhorrhoa Newton,A 1861
        • Gallinula chloropus sandvicensis Streets 1877. Havajo.

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

    Eŭropa disvastiĝo de Verdkrura galinolo. Verda: tutjare; flava: nur somere.