Korako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Komuna korako)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Korako


Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Korvo Corvus
Specio: Korako C. corax
Corvus corax
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Koraka arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj
Koraka arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • Koraka arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La korako, nigra korvo, korvo (science: Corvus corax)[2] estas granda tutnigra paserina birdo de la familio de Korvedoj, kiu havas korpolongon de 64 cm kaj estas la plej granda pasero. La nomo Corvus corax devenas de la latina vorto Corvus (= korvo) kaj de la vorto Corax, greka oratoro.

    Ĝi troviĝas tra la tuta norda hemisfero, kaj estas la plej disvastiĝe distribuata el la Korvedoj.

    Estas ok konataj subspecioj kun malmulte da diferenco laŭ aspekto, kvankam ĵusaj priserĉadoj montris signifajn genetikajn diferencojn inter populacioj el diversaj regionoj. Ĝi estas unu el la plej grandaj korvedoj, kune kun la tre simila Dikbeka korvo, kaj tre verŝajne la plej peza inter la paserinaj birdoj; mature, la Komuna korako estas inter 56 kaj 69 cm longa (mezaveraĝe 64 cm), kaj pezas de 0,69 ĝis kiam1,63 kg, dum la enverguro estas 1,20 m. Korakoj tipe vivas de 10 ĝis

    15 jarojn nature, kvankam oni scias pri kazoj de ĝis 40 jaroj. Junuloj povas veturi are, sed poste pariĝas porvive kaj ĉiu paro defendas sian teritorion.

    Korakoj kunvivis kun homoj dum centoj da jaroj, kaj en kelkaj areoj estis tiom sukcesaj ke ili estis konsiderataj kiel plago. Parto de ilia sukceso venas el ĝia ĉiomanĝanta dieto; Ili povas profiti diversajn sistemojn de nutrado, manĝante kadavraĵojn, insektojn kaj manĝorubon, krom cerealsemojn, berojn, fruktojn kaj etajn animalojn.

    Oni observis, ke ili kapablas solvi problemojn, tio estas, ke oni supozas, ke ili havas grandan inteligenton. Dum jarcentoj, ili estis temo de mitologio, folkloro, kultura uzado en arto kaj literaturo ktp. En multaj indiĝenaj kulturoj, inklude tiujn de Skandinavio, antikva Irlando kaj Kimrio, Bhutano, indiĝenoj de Nordokcidenta Pacifiko, Siberio kaj nordorienta Azio, Korakoj estis konsiderataj kiel spiritaj figuroj aŭ dioj.[3]

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    Sub sunlumo, la plumaro povas havi bluan aŭ purpuran nuancon.

    Plenkreskula korako estas inter inter 56 kaj 69 cm longa (mezaveraĝe 64 cm), kaj pezas de 0,69 ĝis 1,63 kg, dum la enverguro estas 115 ĝis 130 cm (mezaveraĝe 120 cm).[4] Tio faras el la specio unu el la plej pezaj inter paserinoj. Birdoj el pli malvarmaj regionoj kiel Himalajo kaj Gronlando estas ĝenerale pli grandaj kun iom pli grandaj bekoj, dum tiuj de pli varmaj regionoj estas pli malgrandaj kun proporcie pli malgrandaj bekoj.[5] La beko estas granda kaj iom kurba; la supran bazon kovras plumarbrido. Ĝi havas longecan, tre gradatan voston kojnforman ĉefe dumfluge, nigran brilan plumaron kaj malhelbrunan irisojn. La gorĝoplumoj estas iom pli longaj kaj pendas al la bazo de la kolplumoj, kio ŝajnigas malkombitajn plumojn. Junaj uloj estas similaj, sed iom pli senkoloraj kun blugriza iriso.[6]

    Krom ilia grando, Korakoj diferenciĝas de la parencoj, la korvoj, pro pli granda kaj peza beko, "malkombita" gorĝo kaj kojnforma vosto.[7] La specio havas distingan, profundan, resonan alvokon prrak-prrak-prrak, kio por spertaj aŭskultantoj estas nekonfuzebla kun alvoko de aliaj korvedoj. Ilia ampleksa “vortotrezoro” inkludas altan frapantan tok-tok-tok, sekan, ĉirpantan kraa, mallaŭtan guglan krakadon kaj kelkajn alvokojn preskaŭ muzikecajn.[8] La korako kapablas imiti aliajn bestojn kaj homan lingvon, sed la plej ofta sono estas la korvobleko.

    Korakoj povas esti tre longvivaj, ĉefe en kaptiveco aŭ protektitaj kondiĉoj; individuoj de la Turo de Londono vivis pli ol 40 jaroj.[4] En naturo la viveblo estas konsiderinde pli mallonga: tipe nur 10 al 15 jaroj. La plej longa konata vivo de naturviva ringita birdo estis de 13 jaroj.[9]

    Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

    Du junuloj en Islando

    Korakoj povas vivi en tre variaj klimatoj; fakte tiu specio havas la plej grandan teritorion inter la tuta membraro de la genro.[10][11] Tiu estas en la Holarktiso de habitatoj de Arkto kaj mezvarmaj habitatoj en Nordameriko kaj Eŭrazio ĝis la dezertoj de Nordafriko, kaj ĝis insuloj de la Pacifika Oceano.[7] En Tibeto, ili estis konstatitaj en altitudoj ĝis 5.000 m kaj tiom alte kiom ĝis 6.350 m en la Monto Everesto.[11]

    Escepte en arktaj habitatoj,[12] ili estas ĝenerale nemigrantaj ene de siaj teritorioj por la tuta jaro. Junaj birdoj povas disiĝi surloke.[13]

    En la insuloj Ferooj ekzistis nuntempe formortinta kolorformo de tiu specio, konata kiel la Makulkorako.[14]

    Plejparto de korakoj preferas arbarajn aŭ rokecajn areojn, kun malferma kamparo proksime, aŭ marbordajn regionojn por ties nestolokoj kaj manĝolokoj. En kelkaj areoj de densa hompopulacio, kiel en Kalifornio en Usono, ili profitas la manĝodisponeblon kaj pliiĝas.[15]

    Kutimaro[redakti | redakti fonton]

    Nordamerika subspecio C. c. principalis

    Korakoj kutime moviĝas laŭ paroj, kvankam junaj birdoj povas formi birdarojn. Rilatoj inter korakoj estas ofte kverelemaj, kvankam ili montras konsiderindan emon al samfamilianoj.[16]

    Dieto[redakti | redakti fonton]

    Korakaro manĝanta ĉe rubejo

    Korakoj estas ĉiomanĝantaj kaj tre oportunemaj: ilia dieto povas ege varii laŭ loko, sezono kaj serendipo.[17] Ekzemple, tiuj kiuj manĝas en tundro en nordo de Alasko atingas duonon de sia energio el predado, ĉefe de mikrotaj roduloj, kaj duono el kadavraĵoj, ĉefe el kadavraĵoj de boacoj kaj montaj lagopoj.[18]

    En kelkaj lokoj ili estas ĉefe kadavromanĝantoj, kiuj manĝas ĉefe kadavraĵojn kaj la asociajn vermojn kaj silfedojn.[19] Plantomanĝo inkludas cerealgrenojn, berojn kaj fruktojn. Ili predas etajn senvertebrulojn, amfibiojn, reptiliojn, etajn mamulojn, birdojn kaj ties ovojn.[20] Korakoj povas manĝi ankaŭ la nedigestitajn partojn de animala fekaĵo, kaj homan manĝorubon. Ili magazenas superfluajn manĝerojn, ĉefe tiujn kiuj enhavas grason, kaj lernas kaŝi ilin por la aliaj korakoj[13] aŭ por aliaj specioj, kiel tiu de la Arkta vulpo.[21] Ili povas ankaŭ asociiĝi kun alia hundedo, la Lupo, kiel kleptoparazitoj, sekvante ilin por manĝi iliajn kadavraĵojn vintre.[22]

    Korakoj kiuj nestumas ĉe fontoj de homa manĝorubo inkludas altan proporcion de manĝorubo en ilia dieto, birdoj nestumantaj ĉe ŝoseoj manĝas pli da surveturitaj vertebruloj, kaj tiuj nestumantaj for de tiuj fontoj manĝas pli da artropodoj kaj planta materialo. Sukceso en idozorgado estas pli alta ĉe tiuj kiuj uzas homan manĝorubon kiel ĉefa fonto.[23] Kontraste, studo de 1984-1986 pri la koraka dieto en sudokcidenta Idaho, agrikultura regiono, trovis, ke cerealgrenoj estis ĉefa konsisto de fekaĵoj, kvankam ankaŭ etaj mamuloj, arakidoj, brutokadavraĵoj kaj birdoj estis manĝitaj.[24]

    Kutimero de junuloj estas rekrutado, kie hegemoniaj junuloj alvokas aliajn korakojn al granda manĝodisponeblo, kutime kadavraĵo, per serio de laŭtaj krioj. En Ravens in Winter (Vintraj korakoj), Bernd Heinrich asertas, ke tiu kutimero evoluis por permesi idojn nombri pli ol plenkreskuloj, kaj manĝi sen esti forpelitaj.[25] Pli simpla klarigo estus, ke individuoj kunlaboras por kunhavi informon pri kadavraĵoj de grandaj mamuloj ĉar ili estas tro grandaj por malmultaj birdoj manĝontaj.[26]

    Reproduktado[redakti | redakti fonton]

    Junulo en nesto - Hvítserkur, Islando

    Junaj birdoj komencas klopodi pariĝadi ege frue, sed ili ne reproduktiĝos ĝis post pliaj du aŭ tri jaroj. Aerakrobatado kaj montrado de inteligento, kaj kapablo havigi manĝaĵon estas ŝlosilaj konduteroj por pariĝado. Post pariĝo ili kutime nestumas kune porvive, kutime en la sama loko.[27] Oni konstatis seksan malfidelecon ĉe korakoj, sed nur de maskloj vizitantaj nestojn de inoj kiam ties partneroj estas for.[28]

    Reproduktantaj paroj devas havi propran teritorion antaŭ komenci nestokonstruon kaj reproduktadon, kaj tiele agreseme defendas teritorion kaj manĝofontojn. Nestoteritorioj varias laŭ grando depende de la manĝodisponeblo de la areo.[4] La nesto estas profunda bulo farita el grandaj bastonetoj, kovrita de maldika tavolo el radikoj, koto kaj arboŝelo kaj foje pli milda materialo, kiel haŭto de cervo. La nesto estas kutime lokita en granda arbo aŭ klifokornico, aŭ malpli ofte en malnovaj konstruaĵoj aŭ elektra fosto.[29]

    Corvus corax

    Inoj demetas el 3 al 7 palbluecverdajn, brunmakulitajn ovojn.[7] Kovado daŭras de 18 ĝis 21 tagoj, farita nur de la ino. Tamen, la masklo povas stari aŭ kuŝi ĉe la ido, protektante sed ne kovante.[30] Idoj elnestiĝas post 35 al 42 tagoj, kaj estas manĝigataj de ambaŭ gepatroj. Ili restas kun siaj gepatroj dum pliaj ses monatoj post elnestiĝo.[31]

    En plejparto de la teritorio, ovodemetado komenciĝas en malfrua februaro. En pli malvarmaj klimatoj, tio okazas poste, ekz. aprile en Gronlando kaj Tibeto. En Pakistano, ovodemetado okazas en decembro.[11] Ovoj kaj idoj estas malofte predataj de grandaj akcipitroj kaj agloj, grandaj gufoj, martesoj kaj kanisedoj. Plenkreskuloj ne havas naturajn predantojn, kaj estas plej ofte sukcesaj je defendo de siaj idoj el tiuj predantoj, pro ties nombroj, grandoj kaj lerteco.[32]

    Voĉo[redakti | redakti fonton]

    Ĉe norvega insulo de Runde

    Kiel aliaj korvedoj, korakoj povas imiti sonojn el sia medio, inklude homan paroladon. Ili havas ampleksan gamon de "prononcado", kio iĝas interesaĵo por ornitologoj. Gwinner faris gravajn studojn en la unua duono de la 1960-aj jaroj, surbendiginte kaj fotinte la trovaĵojn ege detale.[8]

    Oni surbendigis de 15 ĝis 30 kategoriojn de voĉo ĉe tiu specio, plejparto el kiuj uzeblas por socia interagado. Surbendigoj inkludas alarmojn, ĉaskriojn, kaj flugokriojn. Nevoĉaj sonoj produktitaj de korakoj inkludas flugilfajfadon kaj bekofrapadon. Plaŭdo aŭ klakado estis observitaj pli ofte ĉe inoj ol ĉe maskloj. Se membro de paro perdiĝas, la partnero reproduktas la alvokon de la perdita partnero por kuraĝigi sian revenon.[33]

    Inteligento[redakti | redakti fonton]

    Korakoj havas el la plej grandajn cerbojn inter birdospecioj, inter kiuj ili montras kapablon solvi problemojn, kaj aliajn kognajn procezojn kiel imitado kaj memrigardado.[34]

    Eksperimento elpensita por pritaksi memkonon kaj problemsolvadon konsistas el viandero ligita al ŝnuro pendita el ripozejo. Por atingi la manĝon, la birdo bezonas stari sur la ripozejo, peli el la ŝnuro iome kaj eltiri el la nodo por grade mallongigi la ŝnuron. Kvar el kvin korakoj sukcesas kaj "la transiro el malsukceso (ignorante la manĝaĵon aŭ simple tirante el la ŝnuro) al konstanta fifinda atingo (atingante la vianderon) okazis sen demonstrebla lernado per klopodo-kaj-eraro".[35]

    Oni observis korakojn manipulantajn aliulojn por laborigi ilin je sia profito, kiel alvokante lupojn kaj kojotojn al loko de la mortintaj animaloj. La kanisedoj malfermas la kadavraĵojn, kiuj iĝas pli atingeblaj de la birdoj.[34] Ili viglas kie aliaj korakoj enterigas siajn manĝaĵojn kaj memoras tiujn lokojn por ŝteli. Tio tiom oftas ke korakoj flugas eksterordinarajn distancojn el la manĝofonto por pli efike trovi kaŝejojn.[36] Oni observis ilin ankaŭ klopodantajn trompi aliulojn per ŝajnigo de kaŝo kie fakte ne estas manĝaĵo, supozeble por konfuzigi ilin.[37]

    Oni scias ke korakoj prenas kaj kaŝas brilajn objektojn kiel ŝtonetoj, metaleroj kaj golfopilkoj. Unu teorio asertas, ke ili prenas tiajn objektojn por impresi aliajn korakojn.[38] Alia studo indikas, ke junaj birdoj estas pli scivolemaj pri ĉiu novaĵo kaj ke korakoj atentas brilajn, rondoformajn objektojn pro ties simileco al birdovoj. Plenkreskuloj perdas tian intereson pri io nekutima kaj iĝas ege neofobiaj.[39]

    Biologoj ĵus ekakceptis, ke birdoj engaĝiĝas en ludo. Junulaj korakoj estas inter la plej ludemaj birdoj. Oni observis ilin glitantajn suben sur neĝodeklivoj, ŝajne nur por distro. Ili eĉ engaĝiĝas en ludoj kun aliaj specioj, kiel tiu de “prenu-min-se-vi-povas” kun lupoj kaj hundoj.[40] Korakoj krome estas spektaklaj akrobatuloj.[41]

    Taksonomio[redakti | redakti fonton]

    La korako estas unu el la multaj specioj origine priskribitaj de Linnaeus en sia verko de la 18a jarcento nome Systema Naturae, kaj ankoraŭ portas sian originan nomon de Corvus corax.[42] Ĝi estas la tipa specio de la genro Corvus, devena el la latina vorto por "korako".[43] La specifa epiteto, corax/κοραξ, estas la vorto de la antikva greka for "korako" aŭ "korvo".[44] La nomo "korako" aplikiĝis al kelkaj aliaj (ĝenerale grandaj) specioj de la genro Corvus, kvankam ili ne nepre estas rilataj al Corvus corax. Kelkaj, kiel la Aŭstralia korako kaj la Tasmania korako, estas klare proksimaj al la aliaj aŭstraliaj korvoj.[45] La origina korako ricevas la nomojn ankaŭ de komuna aŭ norda korako.[46]

    Klasigo[redakti | redakti fonton]

    La plej proksimaj parencoj de la korakoj estas la Brunkola korvo (C. ruficollis) kaj la Makulkorvo (C. albus) de Afriko, kaj la Ĉihuahua korvo (C. cryptoleucus) de sudokcidenta Nordameriko.[47] Estas ok agnoskitaj subspecioj:

    • C. c. corax (la nomiga subspecio) loĝas el Eŭropo orienten al la lago Bajkal, sude al la regiono de Kaŭkazo kaj norda Irano. Ĝi havas relative mallongan, arkoforman bekon.
    • C. c. varius loĝas en Islando kaj la Ferooj. Ĝi estas malpli brila ol la C. c. principalis aŭ la nomiga corax, estas intermeza laŭ grando, kaj la bazoj de la kolplumoj estas blankecaj (nevideble je distanco). Formortinta kolorformo troviĝis nur en la Ferooj kaj estis konata kiel Makulkorako
    Nordatlantika subspecio (C. c. varius) dumfluge super Seltjarnarnes, Islando
    Nordamerika subspecio (C. c. principalis) dumfluge ĉe Muir Beach en Norda Kalifornio
    • C. c. subcorax loĝas el Grekio orienten al nordokcidenta Barato, Centrazio kaj okcidenta Ĉinio kvankam ne en la regiono Himalajo. Ĝi estas pli granda ol la nomiga formo, sed ĝi havas relative mallongajn gorĝoplumojn. Ties plumaro estas ĝenerale tutnigra, kvankam la kolo kaj brusto havas brunecan nuancon similan al tiu de la Brunkola korvo. La bazoj de la kolplumoj, kvankam iom variaj laŭ koloro, estas ofte preskaŭ blankecaj.
    • C. c. tingitanus loĝas en Nordafriko kaj la Kanarioj. Ĝi estas la plej malgranda subspecio, kun la plej mallongaj gorĝoplumoj kaj distinga oleeca plumarbrilo. Ties beko estas mallonga kaj ege fortika, kaj la bekobordo estas ege arkoforma. Foje ties plumaro nuanciĝas al malhelbruna ĉe kapo kaj korpo.
    • C. c. tibetanus loĝas en Himalajo. Ĝi estas la plej granda kaj brila subspecio, kun la plej longaj gorĝoplumoj. Tie beko estas granda, sed malpli impona ol tiu de la C. c. principalis, kaj la bazoj de ties kolplumoj estas grizaj.
    • C. c. kamtschaticus loĝas en nordorienta Azio, intergrade kun la nomiga subspecio en la regiono de la Lago Bajkalo. Ĝi estas intermeza laŭ grando inter C. c. principalis kaj C. c. corax kaj havas distingan pli grandan kaj dikan bekon ol la nomiga raso.
    • C. c. principalis loĝas en norda Nordameriko kaj Gronlando. Ĝi havas grandan korpon kaj la plej grandan bekon, ĝia plumaro estas tre brila, kaj ĝia gorĝoplumoj estas tre disvolvigitaj.
    • C. c. sinuatus, la Okcidenta korako, loĝas en sudcentra Usono kaj Centrameriko. Ĝi estas pli malgranda, kun pli malgranda kaj mallarĝa beko ol la C. c. principalis. La populacio de la insuloj Revillagigedo ricevis nomn kiel subspecio clarionensis sed tio ne estis kutime akceptita.

    Evolua historio[redakti | redakti fonton]

    En Provinca Parko Cypress, Brita Kolumbio

    Korakoj evoluis en la Malnova Mondo kaj trapasis la beringan markolon al Nordameriko.[48] Ĵusaj genetikaj studioj, kiuj ekzamenis la DNA de korakoj tutmondaj, determinis ke tiuj birdoj disiĝis en almenaŭ du kladojn: la kalifornia klado, kiu troviĝas nur en sudokcidenta Usono, kaj la klado de la Holarkto, kiu troviĝas en la resto de la norda hemisfero. Birdoj el ambaŭ kladoj similas, sed la grupoj estas genetike diferencaj kaj disiĝis antaŭ ĉirkaŭ du milionoj de jaroj.[49][50]

    La korakoj de la resto de Usono estas pli parencaj al tiuj de Eŭropo kaj Azio ol al tiuj de la kalifornia klado, kaj la korakoj de Kalifornio estas pli rilataj al la Ĉihuahua korvo (C. cryptoleucus) ol al tiuj de la holarktisa klado.[49] Korakoj de la holarktisa klado estas pli rilataj al la Makulkorvo (C. albus) ol al tiuj de la kalifornia klado.[51] Tiele, la specio de la korako tradicie konsiderata estus parafiletika.[51]

    Klarigo por tiuj surprizaj genetikaj trovjaxoj estus, ke la korakoj setlitaj en Kalifornio almenaŭ antaŭ du milionoj da jaroj separiĝis el siaj parencoj de Eŭropo kaj Azio dum glaciepoko. Antaŭ unu miliono da jaroj, grupo el la kalifornia klado evoluis al nova specio, la Ĉihuahua korvo. Aliaj membroj de la holarktisa klado alvenis poste en aparta migrado el Azio, eble samtempe kiel homoj.[52]

    Alia ĵusa studo de DNA de korakoj pruvis, ke la membroj de la subspecio C. c. tingitanus havas signifajn genetikajn diferencojn el la resto de la holarktisa klado. Tiu subspecio loĝas nur en Nordafriko kaj la Kanarioj. La studo pruvis ankaŭ ke tiuj korakoj C. c. tingitanus ne interreproduktiĝas kun aliaj subspecioj.[53]

    Oni povus konsideri ankaŭ alian intermezan specion inter la Komuna korako kaj la Ĉihuahua korvo sufiĉe distinga por meriti propran nomon nome Okcidenta korako jam de la komenco de la 20a jarcento. Ĉu tiu Okcidenta korako devus esti unuigita kun la Ĉihuahua korvo devos esti solvita de studoj de genetika fluo kaj ekologia disigo. Notindas ankaŭ, ke la Brunkola korvo kaj la Somala korvo de Afriko ŝajne estas posteuloj de la komplekso de Komuna korako plus Makulkorvo kiu evoluis paralele en multaj (ĉefe ekologia) aspektoj al la okcidentaj kaj Ĉihuahuaj korakoj. Tiele, sendepende de la eventuala taksonomia traktado, la Komuna korako (kaj iom malpli, la Makulkorvo) bulke tendencas disvastiĝi al pli aridaj kaj (sub)tropikaj klimatoj el humidaj kaj mezvarmaj regionoj, produktante distingajn stirpojn. Konsidere la distingeco de la tingitanus, paralela evoluo de korakoj adaptitaj al la mediteranea klimato estus okazinta kvarfoje el la tempo kiam la prauloj de la Komuna korako kaj de la Makulkorvoj disiĝis ĝis nuntempe.

    Rilataro kun homoj[redakti | redakti fonton]

    Konservado kaj administrado[redakti | redakti fonton]

    Korako ĉe neĝo ĉe Half Dome, Yosemite

    Korakoj estas amplekse disvastigita kaj ne estas en danĝero de formorto. En kelkaj partoj de ties teritorio oni konstatis malpliigojn pro perdo de habitato kaj rekta persekutado. En aliaj areoj, la nombroj ege pliiĝis kaj la specio iĝis plago por la agrikulturo. Korakoj povas kaŭzi damaĝon al rikoltoj, kiel nuksoj kaj grenoj, aŭ eĉ povas damaĝi gregojn, ĉefe pro murdo de idoj de kaproj, ŝafoj kaj eĉ bovoj.[54] Korakoj ĝenerale atakas la vizaĝojn de la junaj brutoj, sed la plej kutima kutimo de korakoj kadavromanĝi povas esti misidentigita kiel predado de farmistoj.[55]

    En okcidenta Mojave-dezerto, homa setlado kaj terdisvolviĝo kaŭzis ĉirkaŭkalkulitan pliigon de 16obla loĝantaro de korakoj dum ĉirkaŭ 25 jaroj. Urboj, rubejoj, semodeponejoj kaj artefaritaj lagunetoj kreis havigejojn de manĝo kaj akvo por kadavromanĝantaj birdoj. Korakoj trovas ankaŭ nestolokojn en fostoj kaj ornamarboj, kaj estas allogataj de surveturitaj bestoj en ŝoseoj. La eksplodo de la populacio de korakoj en la Mojave endanĝerigis la dezertotestudo, kiu estas minacata specio. Korakoj predas junajn testudojn, kiuj havas mildajn karapacojn kaj estas malrapidaj.[56] Planoj por kontroli la populacion inkludis pafadon kaj kaptiladon, krom kontakti administrantojn de rubejoj por ke tiuj klopodu malpliigi la kvanton de disponebla rubo.[57] Ĉasrekompenco estis metodo de kontrolo historie uzata en Finnlando el la mezo de la 18a jarcento ĝis 1923.[58] Mortigado okazis en Alasko, kie la pliigo de populacio de korakoj minacis la vundeblan specion de la Siberia molanaso (Polysticta stelleri).[59]

    Kulturaj referencoj[redakti | redakti fonton]

    Skulptaĵo de Bill Reid nome La korako kaj la unuaj homoj, montras parton de la mito pri kreado ĉe la Hajda mitologio. Muzeo de Antropologio, Universitato de Brita Kolumbio.

    Tra sia teritorio en la norda hemisfero, kaj tra la homa historio, korakoj estis simbolo de povo kaj populara temo de mitologio kaj folkloro.

    En la Okcidenta kulturo, korakoj estis dumlonge konsiderataj birdoj de malbona aŭguro, parte pro la negativa simbolismo de ilia tutnigra plumaro. En Svedio, korakoj estas konataj kiel spiritoj de murditaj homoj, kaj en Germanio kiel animoj de kondamnitaj.[60] En dana folkloro, Valravn kiu manĝis reĝokoron ricevis homan konon, povus plenumi malicegajn agadojn, povus ĉikani homojn, havus superhomajn povojn kaj estus "teruraj animaloj".[61]

    Kontraste, multaj indiĝenoj de Nordokcidenta Pacifiko de Nordameriko kaj nordorienta Azio imagis ĝin kiel dio. En la kulturoj de Tlingitoj kaj de Hajdoj, korakoj estis kaj friponoj kaj kreantaj dioj. Rilataj kredoj estas disvastigataj inter la popoloj de Siberio kaj nordorienta Azio.[62] La Kamĉatka duoninsulo, ekzemple, estis supozeble kreata de la koraka dio Kutĥo.[63] En la Nord-ĝermana mitologio oni supozas, ke la korakoj Hugin kaj Munin sidiĝas sur la ŝultroj de la dio Odino kaj vidis kaj aŭdis ĉion,[64] kaj koraka flago estis uzata de vikingaj figuroj kiel la landestroj de Orkney,[65] la reĝo Knuto la Granda de Anglio, Norvegio kaj Danio,[66] kaj Haraldo la 3-a de Norvegio.[67] Estas kelkaj referencoj al la korakoj en la Malnova Testamento de la Biblio kaj ĝi estis aspekto de Mahakala en la mitologio de Bhutano.[68]

    En la Britaj Insuloj, korakoj estas ankaŭ simbolo de keltoj. En Irlanda mitologio, la diino Morrígan alvenis sur la ŝultro de la heroo Cú Chulainn laŭ la formo de korako post ties morto.[69] En Kimra mitologio ili estas asociaj kun la kimra dio Bran la Vundito, kies nomo estas traduko de "korako." Laŭ la Mabinogion, la kapo de Bran estis entombigita en la Blanka Monteto de Londono kiel talismano kontraŭ invado.[70] Legendo asertis, ke Anglio ne falos antaŭ eksterlanda invadanto dum tiom longe kiom estos korakoj en la Turo de Londono; kvankam tio estas konsiderata antikva kredo, la oficiala historiisto de la Turo de Londono, Geoff Parnell, supozas, ke fakte estas romantismeca invento de la Viktorina epoko.[71] Fakte, la Turo malhavis korakojn dum longaj periodoj pasintece; ili estis laste reenmetitaj post la Dua Mondmilito. La registaro nuntempe havas kelkajn birdojn en la tereno de la Turo.[72] Tiuj birdoj havas fortranĉitajn la unuarangajn flugilplumojn de unu flugilo por certigi, ke ili ne povos forflugi, kvankam ili estas liberaj por vagadi la turoterenon.

    Kiel ĉe tradiciaj mitologio kaj folkloro, la korakoj aperas en pli modernaj verkoj kiel en la verkoj de William Shakespeare, kaj, eble pli fame, en la poemo "La Korvo" de Edgar Allan Poe. Korakoj aperis en la verkoj de Charles Dickens,[73] J. R. R. Tolkien,[74] Stephen King,[75] kaj Joan Aiken[76][77][78][79] inter aliaj. Ĝi pluestas uzita kiel simbolo en areoj kie iam estis mitologia statuso: kiel ĉe la nacia birdo de Bhutano,[68] la oficiala birdo de la teritorio de Jukono,[80] en la blazono de la Insulo de Man (iam vikinga kolonio),[81] kaj eĉ kiel blazono de la Baltimoraj Korakoj, la teamo de Usona piedpilko de Baltimoro (hejmurbo de Poe).

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. BirdLife International (2004). Corvus corax. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malplej zorgiga
    2. korako en vortaro.net
    3. Jones, Noragh. (1995) Power of Raven, Wisdom of Serpent. Floris Books. ISBN 0-9402-6266-5.
    4. 4,0 4,1 4,2 (1999) “Common Raven (Corvus corax)”, Birds of North America 476, p. 1–32. doi:10.2173/bna.476. 
    5. Goodwin. p138-139
    6. Goodwin. p138
    7. 7,0 7,1 7,2 Vere Benson, S.. (1972) The Observer's Book of Birds. Londono: Frederick Warne & Co. Ltd. ISBN 0-7232-1513-8.
    8. 8,0 8,1 germane Gwinner, E. (1964). “Untersuchungen über das ausdrucks und Sozialverhalten des Kolkraben (Corvus corax L.)”, Zeitschrift für Tierpsychologie 21 (6), p. 657–748. 
    9. (1983) “Longevity records of North American birds: Columbidae through Paridae”, Journal of Field Ornithology (PDF) 54 (2), p. 123–137. Alirita 2007-05-16..  Arkivigite je 2007-10-25 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-10-25. Alirita 2009-02-01.
    10. Goodwin. p70
    11. 11,0 11,1 11,2 Madge, Steve. [1994] (1999) Crows and jays : a guide to the crows, jays and magpies of the world, Helm Identification Guides. Londono: Christopher Helm. ISBN 0-7136-3999-7.
    12. Salomonsen, Finn. (1950) Gronlands Fugle = Birds of Greenland. Copenhagen: Munksgaard. Ŝablono:LCCN.
    13. 13,0 13,1 Goodwin. p139
    14. germane Droste, Ferdinand Baron von (1869). “Vogelfauna der Färöer (Färöernes Fuglefauna af Sysselmaand Müller 1862.) Aus dem Dänischen übersetzt und mit Anmerkungen versehen. Teil 1”, Journal of Ornithology 17 (2), p. 107–118. doi:10.1007/BF02261546. 
    15. mojave
    16. Oregon
    17. (1997) “Diet of Common Ravens on El Hierro, Canary Islands”, Journal of Field Ornithology (PDF) 68 (3), p. 382–391. Alirita 2007-05-16..  Arkivigite je 2008-12-17 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-12-17. Alirita 2009-02-01.
    18. Temple, Stanley A. (marto 1974). “Winter food habits of Ravens on the Arctic Slope of Alaska”, Arctic (PDF) 27 (1), p. 41–46. Alirita 1007-05-16.. 
    19. (January 1934) “Some early summer food preferences of the American Raven in southeastern Oregon”, Condor (PDF) 36 (1), p. 10–15. doi:10.2307/1363515. Alirita 2007-05-16..  Arkivigite je 2008-12-17 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-12-17. Alirita 2009-02-01.
    20. (1996) “Predation by Ravens Corvus corax on Brunnich's Guillemot Uria lomvia eggs and chicks and its possible impact on breeding site selection”, Ibis 138, p. 742–748. 
    21. (January 2007) “Common ravens raid arctic fox food caches”, Journal of Ethology 25 (1), p. 79–82. doi:10.1007/s10164-006-0193-7. 
    22. (August 2002) “Common ravens, Corvus corax, preferentially associate with grey wolves, Canis lupus, as a foraging strategy in winter”, Animal Behaviour 64 (2), p. 283–290. doi:10.1006/anbe.2002.3047. 
    23. (March 2004) “Diet composition of common ravens across the urban-wildland interface of the West Mojave Desert”, Wildlife Society Bulletin (PDF) 32 (1), p. 244–253. 
    24. (May 1989) “Spatial and temporal patterns in the diet of Common Ravens in southwestern Idaho”, Condor (PDF) 91 (2), p. 372–378. doi:10.2307/1368316. Alirita 2005-05-16..  Arkivigite je 2009-09-23 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-09-23. Alirita 2009-02-01.
    25. Heinrich, Bernd. (1989) Ravens in Winter. Nov-Jorko: Summit Books. ISBN 0-671-67809-4.
    26. Davies, Gareth Huw. Bird Brains. The Life of Birds. PBS. Alirita 2007-05-11.
    27. Oregon Zoo Animals: Common Raven. Arkivita el la originalo je 2007-04-29. Alirita 2007-05-19. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-04-29. Alirita 2009-02-02.
    28. Heinrich, B. (1999). Mind of the Raven: Investigations and Adventures with Wolf-Birds pp 119-120. New York: Cliff Street Books. ISBN 978-0-06-093063-9
    29. Savage p35
    30. germane Gwinner, Eberhard (aprilo 1965). “Beobachtungen über Nestbau und Brutpflege des Kolkraben (Corvus corax L.) in Gefangenschaft”, Journal of Ornithology 106 (2), p. 145–178. doi:10.1007/BF01793758. 
    31. Goodwin. p141
    32. Berg R, Dewey T (1999). "Corvus corax" (On-line), Animal Diversity Web.. University of Michigan. Alirita 2008-06-03.
    33. Goodwin. p142
    34. 34,0 34,1 PBS Nature: The Bird in Black. Public Broadcasting Service. Arkivita el la originalo je 2012-06-25. Alirita 2007-05-07. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-25. Alirita 2009-02-02.
    35. (1995) “An Experimental Investigation of Insight in Common Ravens (Corvus Corax)”, The Auk (PDF) 112 (4), p. 994–1003. Alirita 2007-05-16..  Arkivigite je 2010-08-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-08-06. Alirita 2009-02-02.
    36. . The Raven's Game of Hide and Seek. Alaska Science Forum. Geophysical Institute, University of Alaska Fairbanks. Arkivita el la originalo je 2007-06-11. Alirita 2007-05-07. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-04-27. Alirita 2021-08-14.
    37. Marzluff and Angell p230
    38. Marzluff kaj Angell p232
    39. Kijne M & Kotrschal K (2002) "Neophobia affects choice of food-item size in group-foraging common ravens (Corvus corax)". Acta ethologica 5(1): 13-18
    40. Savage pp70 - 71
    41. Savage p76
    42. latine Linnaeus, C. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., p. 105. “C. ater, dorso caerulescente, cauda subrotundata.”.
    43. Simpson, D.P.. (1979) Cassell's Latin Dictionary, 5‑a eldono, Londono: Cassell Ltd., p. 883. ISBN 0-304-52257-0.
    44. Henry George Liddell kaj Robert Scott. (1980) A Greek-English Lexicon (Mallonga eldono). Britio: Oxford University Press. ISBN 0-19-910207-4.
    45. Goodwin. p69
    46. Monroe B.L. Jr, Sibley C.G.. (1993) A World Checklist of Birds. Yale University Press, p. 400. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-10-13. Alirita 2022-11-16.
    47. Goodwin. p70-72
    48. Marzluff and Angell p86
    49. 49,0 49,1 U.S. Geological Survey. California Ravens Are a Breed Apart. Alirita 2007-05-11.
    50. Omland KE, Tarr CL, Boarman WI, Marzluff JM, Fleischer RC (2000). “Cryptic genetic variation and paraphyly in ravens”, Proceedings of the Royal Society Biological Sciences Series B (267), p. 2475–82. doi:10.1098/rspb.2000.1308. 
    51. 51,0 51,1 (March 2005) “Phylogenetics of the common raven complex (Corvus: Corvidae) and the utility of ND4, COI and intron 7 of the β-fibrinogen gene in avian molecular systematics”, Zoologica Scripta 34 (2), p. 145. doi:10.1111/j.1463-6409.2005.00182.x. 
    52. Marzluff and Angell p86-87
    53. (January 2006) “Canary Island Ravens Corvus corax tingitanus have distinct mtDNA”, Ibis 148 (1), p. 174. doi:10.1111/j.1474-919X.2006.00493.x. 
    54. (January 1970) “Reduction of a raven population on lambing grounds with DRC-1339”, Journal of Wildlife Management 34 (1), p. 200–204. doi:10.2307/3799509. 
    55. Sheep and Goats Death Loss, National Agricultural Statistics Service, May 6, 2005, http://usda.mannlib.cornell.edu/MannUsda/viewDocumentInfo.do?documentID=1628, retrieved 2007-12-27 
    56. U.S. Geological Survey. Scientists Estimate Risk of Raven Predation on Desert Tortoises in the Western Mojave Desert. Alirita 2007-05-11.
    57. WI, Boarman, The Raven Management Program of the Bureau of Land Management : Status as of 1992, paĝoj 113-117, Proceedings of 1992 Symposium, 1993, California, http://www.werc.usgs.gov/sandiego/pdfs/Boarman_1993_DTCS_RavenManagementProgram.pdf konsultita la 2007-05-21, PDF.
    58. Pohja-Mykrä M, Vuorisalo T, Mykrä S (2005). “Hunting bounties as a key measure of historical wildlife management and game conservation: Finnish bounty schemes 1647–1975”, Oryx 39 (3), p. 284–291. doi:10.1017/S0030605305000785. 
    59. Minerals Management Service, Alaska (2007) Foraging Ecology of Common Ravens (Corvus corax) on Alaska’s Coastal Plain (AK-93-48-51) (PDF). Minerals Management Service. Alirita 2007-05-24. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-06-28. Alirita 2009-02-03.
    60. Schwan, Mark. Raven: The Northern Bird of Paradox. Alaska Fish and Game (januaro 1990). Alirita 2007-02-12.
    61. Kristensen, Evald Tang. (1980) Danske Sagn: Som De Har Lyd I Folkemunde, page 132. Nyt Nordisk Forlag Arnold Busck, Copenhagen. ISBN 87-17-02791-8
    62. W. Bogoras. (1902) The Folklore of Northeastern Asia, as Compared with That of Northwestern America. American Anthropologist, 4:4, pp. 577-683.
    63. D.D. Worth (1961). Kamchadal Texts Collected by W. Jochelson, ’s-Gravenhage, Mouton.
    64. . Prose Edda. Northvegr foundation (1897). Arkivita el la originalo je 2007-09-30. Alirita 2007-05-05. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-30. Alirita 2009-02-04.
    65. Trans. Pálsson, Hermann and Edwards, Paul. (1978) Orkneyinga Saga: The History of the Earls of Orkney. Londono: Hogarth Press. ISBN 0-7012-0431-1.
    66. Campbell, Alistair; Keynes, Simon. (1998) Encomium Emmae Reginae. Kembriĝo: Cambridge University Press. ISBN 0-521-62655-2.
    67. Sturluson, Snorri. (2005) King Harald's Saga: Harald Hardradi of Norway: From Snorri Sturluson's Heimskringla. Penguin. ISBN 0-14-044183-2.
    68. 68,0 68,1 Bhutan Tourism Corporation. The Himalaya Kingdom. Bhutan Tourism Corporation. Alirita 2007-05-17.
    69. Jones, M. The Death of Cu Chulainn. Academy for Ancient Texts. Alirita 2007-05-19.
    70. Ford, Patrick K.. (1977) “Branwen daughter of Llŷr”, The Mabinogi and Other Medieval Welsh Tales. Berkeley: University of California Press. ISBN 0-520-03414-7.
    71. "Tower's raven mythology may be a Victorian flight of fantasy", The Guardian, 15a Novembro 2004. Kontrolita 5-a de decembro 2008.
    72. The Tower of London. AboutBritain.com. Alirita 2007-03-03. “...legend has it that, if they leave, the kingdom will fall.”.
    73. Dickens, Charles (1841) Barnaby Rudge: A Tale of the Riots of 'Eighty online
    74. (1985) The Hobbit. Ballantine Books. ISBN 0345332075.
    75. King, Stephen (1976). The Gunslinger. ISBN 0-8488-0780-4
    76. Aiken, Joan. (1974) Tales of Arabel's Raven. Cape, p. 160. ISBN 0-224-01059-X.
    77. Aiken, Joan. (1980) Arabel and Mortimer. Cape, p. 144. ISBN 0-224-01765-9.
    78. Aiken, Joan. (1983) Mortimer's Cross. Cape, p. 141. ISBN 0-224-02108-7.
    79. Aiken, Joan. (1985) Mortimer Says Nothing and other stories. Cape, p. 181. ISBN 0-224-02335-7.
    80. Yukon Territorial Bird. Government of Yukon. Arkivita el la originalo je 2012-02-12. Alirita 2007-05-16. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-12. Alirita 2009-02-04.
    81. Isle of Man Government Island Facts - Isle of Man Government. Isle of Man Government. Arkivita el la originalo je 2007-05-10. Alirita 2007-05-19. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-08-03. Alirita 2021-08-14.

    Literaturo[redakti | redakti fonton]

    • Goodwin D.. (1983) Crows of the World. Queensland University Press, St Lucia, Qld. ISBN 0-7022-1015-3.
    • John M. Marzluff; Tony Angell. (2005) In the Company of Crows and Ravens. ISBN 0-300-10076-0.
    • Savage, Candace. (1995) Bird Brains: The Intelligence of Crows, Ravens, Magpies and Jays. ISBN 1-55054-189-7.
    • Heinrich, B. (1999). Mind of the Raven: Investigations and Adventures with Wolf-Birds. New York: Cliff Street Books. ISBN 978-0-06-093063-9

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

    Bildoligoj

    Sonligo