Ordinara tajlorbirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Komuna tajlorbirdo
Masklo de Komuna tajlorbirdo kun reprodukta plumaro kaj longaj centraj vostoplumoj
Masklo de Komuna tajlorbirdo kun reprodukta plumaro kaj longaj centraj vostoplumoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Orthotomus
Specio: O. sutorius'
Orthotomus sutorius
(Pennant, 1769)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Subspecioj
  • O. s. sutorius (Pennant, 1769)
  • O. s. fernandonis (Whistler, 1939)
  • O. s. guzuratus (Latham, 1790)
  • O. s. patia Hodgson, 1845
  • O. s. luteus Ripley, 1948
  • O. s. inexpectatus La Touche, 1922
  • O. s. maculicollis F. Moore, 1855
  • O. s. longicauda (J. F. Gmelin, 1789)
  • O. s. edela Temminck, 1836
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ĉe Hodal en Faridabado, distrikto de Harjano, Barato.

La Komuna tajlorbirdo ( Orthotomus sutorius) estas kantobirdo de la familio de Cistikoledoj troviĝanta en tropika Azio. Ĝi apartenas al genro de Ortotomoj kaj estas populara pro sia nesto farita de "kudritaj" folioj kaj senmortigita de Rudyard Kipling en sia verko La libroj de ĝangaloj. Ili estas komunaj loĝantaj birdoj en urbaj ĝardenoj. Kvankam ili estas timidaj birdoj kiuj kutime kaŝiĝas en la vegetaĵaro, iliaj laŭtaj alvokoj estas familiaraj kaj evidentigas ties ĉeeston.

Aspekto

Raso guzuratus el Harjano. Dum alvokoj la malhelaj makuloj kolflanke videbliĝas.[1]

Tiuj 13cm longaj birdoj estas brilkoloraj, kun brilverdaj supraj partoj kaj blankecaj subaj partoj. Ili havas mallongajn rondoformajn flugilojn, tre longan voston, fortajn krurojn kaj longecan akrapintan bekon kun kurbeca pinto en la supra makzelo. Ili estas trogloditecaj pro siaj longaj rekte levataj vostoj kiuj moviĝas ofte. La frunto kaj antaŭa krono estas ruĝecaj, dum la malantaŭa krono kaj nuko estas grizaj kaj la supraj partoj estas ĉefe olivverdaj, iom pli grizecaj ĉe ŝultroj kaj flugilplumoj. La irisoj estas brunaj kaj ĉirkaŭokule estas malhelgriza areo en helgriza vizaĝo. La beko estas rozkolora, pli malhela en pinto de supra makzelo; la kruroj estas pli ruĝecaj. La subaj partoj estas kremoblankecaj kaj brustoflanke estas du nigrecaj makuloj pli malpli videblaj. Ambaŭ seksoj estas identaj, escepte pro tio ke la masklo havas longan centran vostoplumon dum la reprodukta sezono. Junuloj estas pli senkoloraj.[2]

Tiu paserina birdo troviĝas kutime en malferma arbaro, arbustaro, arbarbordoj kaj ĝardenoj. Tajlorbirdoj ricevas sian nomon por la konstrusistemo de siaj nestoj. Ili “kudras” la bordojn de folio per plantofibro aŭ aranereto por fari lulilon kie ili konstruas la veran neston el herbo. La Komuna tajlorbirdo konstruas sian neston en arbusto, kie la ino demetas 3–5 ovojn.

Alvokoj de guzuratus el suda Barato

Kiel plej parto de cistikoledoj, ankaŭ la Komuna tajlorbirdo estas insektovora. La kanto estas laŭta ĉiiap-ĉiiiap-ĉiiap kun varioj depende de la populacioj. La dusilabaj alvokoj estas ripetataj konstante.[2]

La latina scienca nomo sutorius signifas "ŝuisto" pli ol "tajloro" dum Orthotomus signifas "rekte tranĉi" laŭ du radikoj el la antikva greka. [3][4]

Taksonomio kaj sistematiko

Tiu specio estis dekomence lokita en la familio de Silviedoj sed ĵusaj molekulaj studoj lokigis la specion en la familio de Cistikoledoj, kun genroj kiaj Prinia kaj Cisticola.[5]

Oni agnoskas multajn subspeciojn en tiom etenda teritorio. La nomiga raso estas el malaltaj teroj de Sri-Lanko. La raso fernandonis troviĝas en altaj teroj de Sri-Lanko. Najbara Barato havas la rason guzuratus en la duoninsulo kaj okcidenten al Pakistano dum norden la raso patia troviĝas en la teritorioj de terao de Nepalo ĉe la montetoj de Himalajo al Birmo. En la montetoj de nordorienta Barato loĝas la raso luteus. En Sudorienta Azio inexpectatus kaj maculicollis troviĝas en Tajlando, Laoso kaj Vjetnamio, kaj respektive en Malajzio, Kamboĝo kaj Vjetnamio. En la insuloj de Hainano, Tonkino, loĝas longicauda dum edela loĝas en Javo.

Kutimaro kaj ekologio

Nesto el Barato

La reprodukta sezono estas el marto al decembro kaj ĉefe el majo al aŭgusto. En Sri-Lanko la ĉefa reprodukta sezono estas marto al majo kaj aŭgusto al septembro.[2] Kvankam la nomo de la genro devenas al la nestokonstrusistemo, tia nesto ne estas unika kaj similajn nestojn konstruas ankaŭ multaj birdoj de la genro Prinia. Tiu nesto estas profunda, milda taso kovrita el mildaj materialoj kaj lokitaj en densa foliaro; la folioj kiuj subtenas la nestojn havas la suprajn surfacojn ekstere kaj tiele la nestoj malfacile videblas. La kudreroj faritaj en la bordoj de la folioj estas malgrandaj kaj ne brunigas la foliojn tiele helpanta kamufladon. Thomas C. Jerdon notis, ke tiu birdo faras nodojn, tamen sekvaj observantoj ne notis tion. Wood klasigis la proceson uzatan de la tajlorbirdo por nestokonstruo kiel kudrado, nitumado, ligo kaj alĝustigo. En kelkaj kazoj la nesto estas farita el ununura granda folio, kies bordoj estas kunnitumitaj. Foje la fibroj el unu nitoflanko etendiĝas al apuda kudrero kaj ŝajnas pli lerta kudrado.[4] La kudrotasko estas farita per pinĉado de du folioj kaj enmeto de fibroj tra ili. La fibroj premas fore kaj aspektas kiel nitumoj.[6] Estas multaj varioj en la nesto kaj kelkaj ne havas folilulilojn. Observanto notis, ke birdoj ne uzis kotonon kiun oni disponigis al ili[7] dum alia observanto, nome Edward Hamilton Aitken, sukcesis konvinki ilin uzi artefaritan disponigitan kotonon.[8]

La kutima ovodemetado estas de tri ovoj.[9][10] Kovoperiodo daŭras ĉirkaŭ 14 tagojn kaj elnestiĝo okazas post ĉirkaŭ 14 tagoj. Nur la ino kovas, sed ambaŭ gepatroj manĝigas kaj zorgas la idojn.[11] Oni konstatis nekutiman kazon de paro de Komunaj tajlorbirdoj adoptinta idojn en artefarite translokita nesto apartenanta al alia paro.[12]

Tiuj birdoj ripozas solaj for de la reprodukta sezono, sed povas ripozi akompane dum la reprodukta sezono, foje kun la ĵusaj junuloj “sandviĉitaj” inter la plenkreskuloj. La elektita ripozejo estas maldikaj branĉetoj en arboj kun kanopeo sur ili kaj tre ofte apud homaj loĝejoj kaj lumoj.[13]

Ĉe kulturo

Rudyard Kipling en sia rakonto Rikki-Tikki-Tavi, unu el la verkeroj de sia La libroj de ĝangaloj inkludas Komunan tajlorbirdon Darzee (kio signifas "tajloro" en Urdua) kiel unu el la ĉefaj roluloj.[14] Tiu Darzee de Kipling supozeble havas ŝajnigitan vundon, sed tiu kutimo (ofta ekzemple ĉe kalidroj) estas nekonata ĉe tiu specio.[15] La lokaj nomoj de la birdo en Barato inkludas phutki (Hindia) kaj tuntuni (Bengala).[16] Klasika libro de porinfanaj rakontoj en bengala de Upendrakishore Ray estas titolita "Tuntunir Boi".

Referencoj

  1. Cave, WA . “The Birds of Colombo”, Spolia Zeylanica 8, p. 94–115. 
  2. 2,0 2,1 2,2 Rasmussen PC & JC Anderton. (2005) Birds of South Asia: The Ripley Guide. Vol. 2. Smithsonian Institution & Lynx Edicions.
  3. Dewar, Douglas. (1909) Birds of the plains. John Lane, p. 62–67.
  4. 4,0 4,1 Wood, Casey A.. (1925) The nest of the Indian tailor bird. Smithsonian Report, p. 349–354.
  5. Alström, Per; Ericson, PG; Urban Olsson & Per Sundberg (2006). “Phylogeny and classiWcation of the avian superfamily Sylvioidea”, Molecular Phylogenetics and Evolution (PDF) 38, p. 381–397. doi:10.1016/j.ympev.2005.05.015. 
  6. Neelakantan,KK (1976). “On some nests of the Tailor Bird (Orthotomus sutorius)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 73 (2), p. 396–400. 
  7. Briggs,FS (1929). “A note on the breeding of the Tailor Bird Orthotomus sutorius”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 33 (3), p. 710–712. 
  8. EHA. (1900) The common birds of Bombay. Thacker & Co.
  9. Tiwari, JK & Anupama (2006). “Nest structure variation in Common Tailorbird Orthotomus sutorius in Kutch, Gujarat”, Indian Birds 2 (1). 
  10. Whistler, Hugh. (1949) Popular Handbook of Indian. Birds Edition 4.. Gurney and Jackson, p. 167–168.
  11. Neelakantan,KK (1976). “On a nesting pair of Tailor Birds (Orthotomus sutorius)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 73 (1), p. 219–221. 
  12. Rane,Ulhas (1983). “Unusual adoption by Tailor Birds (Orthotomus sutorius Pennant)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 80 (3), p. 641–642. 
  13. Andheria, A. P. (2002). “Roosting behaviour of common tailorbird Orthotomus sutorius (Pennant)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 99, p. 312–315. 
  14. Finn, Frank. (1904) Birds of Calcutta. Thacker, Spink & Co, p. 34–38.
  15. Swarth, Harry S. (1935). “Injury-Feigning in Nesting Birds”, The Auk 52 (3), p. 352–354. 
  16. Finn, Frank. (1915) Garden and aviary birds of India, 2‑a eldono, Thacker, Spink & co..

Aliaj fontoj

  • Sen,SN (1947). “An early nest of the Tailor Bird [Orthotomus sutorius (Pennant)]”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 47 (1), p. 159–160. 
  • Green,EE (1899). “Birds tapping at window-panes”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 12 (2), p. 415. 
  • Fernando,HF (1913). “Note on "Orthotomus sutorius" - the Indian Tailor Bird”, Spolia Zeylanica 8 (32), p. 300–302. 


Eksteraj ligiloj