Komuneco (kristanismo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La komuneco [1] estas, laŭ komuna origino, la harmonio kreiĝanta inter du aŭ pli personoj. La vorto trovas sian originon el latina communio, kiu respondas al la greka koinonìa (κοινωνία).

La etimologia ĝin reirigas al la kunmetaĵo "com-unio", nome unuiĝo de diversaj personoj.[2]

La vorto akiras gravan signifon el al kristana lingvaĵo.

En la Nova Testamento[redakti | redakti fonton]

En la Nova Testamento la komuneco estas distinga signo de la kristanoj, kaj estas frukto de la dono de la Sankta Spirito:

Citaĵo
 La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj la amo de Dio kaj la kuneco de la Sankta Spirito estu kun vi ĉiuj (2 Kor 13,13). 
Citaĵo
 La komuneco viglanta inter kristanoj havas sian radikon en la komuneco de tiuj kun Jesuo Kristo: “kion ni vidis kaj aŭdis, tion ni anoncas al vi, por ke vi ankaŭ havu kunulecon kun ni; kaj nia kunuleco estas kun la Patro kaj kun Lia Filo Jesuo Kristo (1 Joh 1,3). 

Tia komuneco inter kristanoj estas ofte dirita ankaŭ Komuneco kun la Sanktuloj, kiu por katolikoj kaj ortodoksuloj etendiĝas ĝis la propetado de la sanktuloj por la surteraj vivantoj kaj de tiuj lastaj por la forpasintaj puriĝantaj en Purgatorio. [3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dirita ankaŭ en esperantaj bibliaj tradukoj “kuneco” aŭ “kunuleco” inter la kuniĝintoj kun Jesuo Kristo.
  2. El tiu kunmetaĵo devenas ankaŭ la vorto Komunio kiu referencas al la sakramenta unuiĝo kun Kristo en la Eŭkaristio.
  3. Vidu Katekismo de la Katolika Eklezio n. 946 ss.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]