Komuneco de la sanktuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Komuneco kun la sanktuloj)
Pribiblia pentraĵo. Apokalipso 5,8 inspiras la ligon inter la sanktuloj de la ĉielo kun la sekvantoj de Kristo sur la Tero.

Per la esprimo Komuneco kun la Sanktuloj [1]en la doktrino de la Katolika Eklezio, kaj ankaŭ almenaŭ ortodoksa eklezio, oni intencas la intiman unuigon kun Jesuo Kristo kaj, tial, inter ili.

Tiu doktrino fundikxas sur diversaj pasaĵoj de la Nova Testamento; aparte estas utiligata la ekzemplo de la korpo prikribita de Paŭlo el Tarso en siaj Epistoloj:

"12 Ĉar kiel la korpo estas unu, kaj havas multajn membrojn, kaj ĉiuj membroj de la korpo, estante multaj, estas unu korpo; tiel same ankaŭ estas Kristo. 13 Ĉar en unu Spirito ni ĉiuj baptiĝis en unu korpon, ĉu Judoj aŭ Grekoj, ĉu sklavoj aŭ liberaj; kaj ĉiuj estas trinkigitaj el unu Spirito” (1Kor 12,12-13).

El tio Paŭlo devenigas la intiman unuigon inter la kristanoj:

“26 Kaj se unu membro suferas, ĉiuj membroj kune suferas; aŭ se unu membro honoriĝas, ĉiuj membroj kunĝojas. 27 Vi do estas la korpo de Kristo, kaj membroj en ĝi, ĉiu laŭ sia parto”.|1Kor 12,26-27).

Laŭ tiu doktrino la komuneco ne estas interrompita kun la morto, sed daŭras ankaŭ poste. Pro tiu motivo la Sanktuloj povas preĝpeti gracojn ĉe Dio por la kristanoj ankoraŭ surteraj. Male, la surteraj kristanoj povas preĝi, kaj obteni indulgon por la forpasintoj.

Tiu komuneco realiĝas kaj manifestiĝas precipe en la Eŭkaristia Komunio

Krome Kredo kaj la bonagado de unu povas influi sur ĉiuj aliaj.

La patristika kaj mezepoka teologio tiel konceptas la eklezion:

  • • Eklezio triomfnana de la ĉielaj savitoj
  • • Eklezio militanta de la fidelulojn surteraj
  • • Eklezio suferanta de la animoj en Purgatorio

Komuneco kun la sanktuloj laŭ la kristanaj eklezioj[redakti | redakti fonton]

Se por katolikoj kaj ortodoksoj tiu komumeco estas vero kredkonfesata, ne tiel okazas por la kristanaj Eklezioj devenantaj el Protestantismo: laŭ ili ekzistas nek la Purtatorio nek preĝpeto de la ĉielaj savitoj por la surteraj vivantoj [2]

Laŭ katolikoj, la kredo pri la komineco kun la Sanktuloj estas asertata en la Apostola Kredo [3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉi tie “sanktulo” signifas "adheranta al Jesuo Kristo" jen surtera jen jam ĝuanta la ĉielen gloron.
  2. Lutero, Paroladoj pri la Kredo, 1517.
  3. Latina teksto: “(Credo), sanctorum communionem,

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] Katekismo de la Katolika Eklezio. Komuneco de la Snktuloj, n. 946. Artikolo 9
  • [2] Teksto de la encikliko “Mystici Corporis"
  • [3] Katolika enciklpedio.