Komunika satelito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Komunikaj satelitoj (antaŭ novaĵajtelefonaj satelitoj) estas senpilotaj artefaritaj satelitoj, kiuj cirkulas en la orbito de la tero kaj ebligas sendi informojn al ĉiu punkto de la planedo - la informoj senditaj estas ĝenerale televido- kaj radio-programoj, interkomputile senditaj datumaroj kaj telefonaj interparoloj. Ekzistas ŝtataj kaj komercaj satelitoj, sed ankaŭ la reto OSCAR de private vivtenataj satelitoj.

la "pasiva" komunika satelito Eĥo 2 havas 41 metrojn da diametro
armea komunika satelito de la serio Defense Satellite Communications System

Ĝeneralaĵoj

La unuaj komunikaj satelitoj laboris "pasive": ili estis grandaj balonoj kun metala ŝelo, kiuj ricevis fortajn mikroondajn signalojn de la tero kaj reflektis ilin al la tero. Pli postaj generacioj de komunikaj satelitoj laboras "aktive": Plifortigiloj ene de la satelito ricevas la signalojn de la tero kaj per celantaj antenoj resendas ilin al la planedo. La grandeco de la tera teritorio, en kiu riceveblas la resendita signalo, dependas de la kvalito de la ricevilo, ekzemple de la grandeco de la ricevila parabola anteno. La signaloj de pasivaj aŭ malfortaj aktivaj satelitoj ricevatas pere de tre fortaj teraj riceviloj, kiuj refortigas ilin kaj plusendas la informojn perkable.

La modernaj aktivaj satelitoj tamen sendas tiom fortajn signalojn, ke ili riceveblas de la fina "informo-konsumanto" mem.

Historio

La unua komunika satelito startis en la jaro 1960 en Usono. Ĝi estis "pasiva" kaj nomiĝis Eĥo 1.

La unua aktiva komunika satelito, taŭga por plusendo de televidaj informoj, startis en la jaro 1962 kaj nomiĝis Telstar. Jam ĝi ebligis interŝanĝon de televidaj programoj inter Japanio, Usono kaj Eŭropo.

La unua komerca satelito nomiĝis Intelsat kaj startis en la jaro 1965 en la teran orbiton. kosmon.

La ŝtatoj de okcidenta Eŭropo nur meze de la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento komencis startigi proprajn komunikajn satelitojn. La unuaj nomiĝis Simfonio 1 kaj 2 kaj startis fine de 1974 respektive meze de 1975, en kunlaboro inter Francio kaj Germanio.

En la jaro 2009 planiĝis unuafoje sendi komunikan sateliton al alia planedo, nome al Marso. Ĝi fortigu la signalojn de la marsaj esplor-sondiloj kaj subtenu la sciencan malkovron de la planedo. En julio 2005 tamen la usona kosma agentejo NASA pro manko de mono nuligis la projekton. Ŝablono:LigoLeginda