Komunisma partio de Litovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la konstruaĵo de la eksa Centra Komitato de la Komunisma Partio de Litovio (palaco Gedimino 9 en Vilno)

La Komunisma Partio de Litovio (litove Lietuvos komunistų partija) estis komunisma partio en Litovio, fondita komence de oktobro 1918.

La partio laboris kontraŭleĝe ĝis la jaro 1940. Dum somero de tiu jaro, kiam la ruĝa armeo de Sovetunio invadis Litovion, la partio estis unuigita kun la Komunisma Partio de Sovetunio. Samtempe la regantoj de Sovetunio instalis novan sovetunian respublikon, la Litova Soveta Socialisma Respubliko, kies per difino gvida partio estu la Komunisma Partio de Litovio, tiumomente estrata de la litova komunisto Antanas Sniečkus. Sekve la unua sekretario de la partio, ĉiam etna litovo kun komunisma sinteno, estis fakte goberniestro de Litovio, kaj la dua sekretario estis ĉiam etna ruso, rekte sendita el Moskvo.

Kiam dum 1988 fondiĝis movado por ŝtata sendependiĝo de Litovio, Sąjūdis, kaj la movado ricevis fortegan apogon de la litova enloĝantaro, la komunisma partio de Litovio pli kaj pli premiĝis.

Dum februaro 1989, Sąjūdis publike deklaris ke Litovio estis perforte invadita kaj anektita fare de Sovetunio kaj la fina celo de la movado estas atingi la nacian resendependiĝon. La suvereneco de Litovio estis proklamita - komence sen ajna internacia rekono - dum majo 1989, kaj la enkorpigo de Litovio en Sovetunion estis deklarita kontraŭleĝa.

La 23-an de aŭgusto 1989, la 50-jara datreveno de la subskribo de la Ribbentrop-Molotov-pakto inter la tiamaj diktaturoj Nazia Germanio kaj Sovetunio, 600-kilometra ĉeno el du milionoj da homoj konektis la urbojn Talino, Rigo kaj Vilno kaj fokusigis la atenton de la mondaj amaskomunikiloj pri la aspiroj de la enloĝantoj de Baltio. Tiu-ĉi demonstratio kaj la kunordigitaj streboj de la tri nacioj konatiĝis sub la nomo Baltia Vojo.

Dum decembro, la Komunisma Partio de Litovio malaliĝis el la Komunisma Partio de Sovetunio (KPSU) kaj konsentis ne plu havi la monopolon pri ŝtata potenco. Dum februaro 1990, reprezentantoj de Sąjūdis gajnis absolutan plimultojn en la Supera Konsilio de Litova SSR. Vytautas Landsbergis elektiĝis prezidanto de la Supera Konsilio. Tio gvidis al la ŝtata deklariĝo de sendependeco la 11-an de marto 1990.

Dum 1990 la Komunisma Partio de Litovio sub gvido de Algirdas Brazauskas konvertiĝis en novan partion sub la nomo Demokratia Labora Partio de Litovio (litove: Lietuvos demokratinė darbo partija aŭ LDDP), kiu siatempe poste unuiĝis kun la tradicia, sed malgranda Socialdemokratia Partio de Litovio (Lietuvos Socialdemokratų Partija, LSDP). La nova fuzia partio tenis la socialdemokratian nomon sed daŭre estas dominata de eks-komunismaj gvidantoj.